ورود به محتوا

Komputikaj libroj en E-o?

از Metsis, 9 فوریهٔ 2018

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

Metsis (نمایش مشخصات) 9 فوریهٔ 2018،‏ 10:19:24

Estas pli aŭ malpli facile trovi lernolibrojn de E-o aŭ fikcion en E-o. De kie mi povas trovi novajn librojn skribitaj en E-o pri komputiko, kiuj temas ekz-e pri datenbazoj, uzo de JSON en retaj aplikaĵoj, artefarita inteligento? Do, novajn (= maksimume trijaraĝaj) kaj ne celitaj por komencantoj.

thyrolf (نمایش مشخصات) 9 فوریهٔ 2018،‏ 12:03:07

Mi konas tiun lokon por sciencoj:
http://www.eventoj.hu/steb/

Kaj tiun:
https://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj

Vi povus provi kontakton al Amri Wandel, kiu okupiĝas pri sciencoj en Esperantujo:
https://www.researchgate.net/profile/Amri_Wandel
(aŭ serĉu iomete pri tiu nomo)

informadikan vortaron vi trovas jen:
http://www.esperanto-nb.de/tekniko/tekniko-termino...

eble vi povas sekvi la multajn ligilojn tie. ...

Metsis (نمایش مشخصات) 9 فوریهٔ 2018،‏ 12:44:01

thyrolf,

Danke!

La retejon Edukado.net mi jam konas. La materialo tie estas preskaŭ ekskluzive pri lingvistiko kaj sociologio. Nenio al mi.

Mi uzas la retejon Komputeko.net por trovi terminojn kaj nature Vikipedion.

STEB ŝajnas havi utilan materialon. Mi devas esplori.

بازگشت به بالا