본문으로

Imagu se Esperantistoj havus nian propran valuton

글쓴이: rapn21, 2018년 3월 2일

글: 4

언어: Esperanto

rapn21 (프로필 보기) 2018년 3월 2일 오후 3:27:54

Mi havas kelkajn ideojn pri kiel Esperanta valuto povus funkcii. Essence, mi prenis la ideon de stelo kaj UEA-kontoj kaj konvertis ĝin al interreta valuto. Sed mi ankaŭ volas eviti la problemojn de bitmono, kiu ne funkcias bone kiel valuto.

Kiel oni povus uzi la valuton:
  • Por pagi la kotizojn al kongreso
  • Por pagi la abonkotizojn al revuo
  • Por donaceti al blogistoj, vlogistoj, muzikistoj ktp
Kiel la valuto funkcius:
  • UEA/TEJO agus kiel centra banko
  • Nur ili vendus la valuton
  • La prezo estus fiksita aŭ almenaŭ tre rigida
  • Ne eblus spekulaci per la valuto
  • Ne estus publika blokĉeno
Jen la artikolo kun ĉiuj detaloj kaj plena klarigo: Imagu se Esperantistoj havus nian propran valuton

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 3월 2일 오후 6:33:07

Unuavide, la organizado de tia sistemo postulos multe da tempo kaj da energio. Kiel oni kompensos la klopodojn de tiuj, kiuj funkciigos ĝin? Kiel plu-interesigi ilin, kiam la luda flanko progresive malaperos, pro la rutino?

Rush2112 (프로필 보기) 2018년 12월 20일 오후 5:33:35

Ni pensu pri Bitkojno kiel la venonta valuto de Esperantujo!

Turfalko (프로필 보기) 2018년 12월 21일 오후 5:43:33

Jen multaj bildoj pri la Esperanto-moneroj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo

Nova: 100-Stela monero, unu unco da pura arĝento.

Krome: Kial "kojno"?????

다시 위로