目次へ

Pri la feliĉo.

Alexandrex,2018年3月15日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Alexandrex (プロフィールを表示) 2018年3月15日 19:09:38

Pri la feliĉo.

Saluton al vi. Mi ne bezonas precizi kiel "Saluton al vi ĉiuj". La parolo "vi" estas jam pluralosignifa, kiel "ci" estas parolo singularosignifa. La absurdaĵoj, eĉ tre plimultaj kiel ĉifoje, ne estas neakcepteblaj. Kaj ja mi estas parolanto de esperanto... sed ne esperantisto, feliĉe!
Ho, jes; ĉar pri la feliĉo mi parolas, mi agnoskas kaj konfesas ke granda parto de la feliĉo estas resti sendependa de la tribua premo, ofte, ve! tre stulta.
La bonaj helpoplanlingvoj, aŭ almenaŭ la akcepteblaj helpoplanlingvoj, permesas al ni filozofi facile tutmonde kaj dialoge. Jen kial mi Esperanton parolas ĉi tie.
La unua demando estas, logike: ĉu la feliĉo estas la suprema, la plejsupera celo de la filozofio?
Miaopinie, sendube, jes!
Citeskante la Biblion: se mi parolas mil lingvojn, se mi havas milionojn da eŭroj aŭ da mono ĝenerale; se mi estas politike ĉiopova; se mi konas kaj aplikas prave milojn, eĉ milionojn, da sciencoj, filozofioj, ideologioj, teorioj kaj teĥnikoj; se mi estas juna, bonfarta kaj bela, havante haremegon da belaj junulinoj, sed ankoraŭ mi ne estas feliĉa... al kio servas ĉi tiu tutaĵo da konitaĵoj kaj riĉecoj? Ve! Ve! Tio estus nur vanteco kaj manĝi venton.
Kaj la feliĉo implicas la egoon aŭ egon. Sen la ego, sen la mio, logike la feliĉon mi ne povas ĝui nek ĝoji. La patrio, la tribo, la religio, la futbala klubo, la politika partio, la laborejo... ne estas mi spertante la gajecon. Neniu povas feliĉiĝi por mi kaj anstataŭ mi, kiel neniu povas manĝi por mi kaj anstataŭ mi, se mi malsatas. Estas mi kiu bezonas manĝi, estas mi kiu bezonas, per ne delegebla serĉado, esti fine feliĉa. Ja la aliuloj povas helpi min, sed finfine nur mi atingos la deziritan paradizon, nur mi povas scii ke, finfine, jam mi estas feliĉa.
Sekve, laŭ miaj konkludoj, la feliĉo estas la racia celo de ĉiu kiu ne freneziĝis, kaj ĝi, la feliĉo, implicas nepre la imperion de la ego; la tiel nomata aliismoaltruismo ne funkcias ĉi tie.
Kien, do, devas iri la ego, la mio, la animo? En la plejsuperajn spiritajn regiojn, kie la dia kompreno brilas. Afero de longega meditado, laŭ unu klasika regulo: ci amu cian proksimulon kiel cin mem. Tio estas egoismo, ja, sed egoismo klera kaj inteligenta, ne blinda nek avara. Homo kiu feliĉiĝas estas faro kiu lumigas la vojon al la feliĉo por ĉiuj aliaj.
La fizika praktika regulo estas transparenta, travidebla: ke cia vivo estu kiel kaj kiom eble plej simpla! La klasika asketismo... sed oni avertu ke mi rekomendas asketismon bone komprenata. La asketismo estas por porti nin ekde la trankvileco fizika ĝis la suprema paco metafizika, kie la animo restas ja identa al la universo kaj al Dio mem; la konscieco sen kondiĉoj nek limoj, laŭ la vojo kiun sekvis la grandaj meditantoj tra la Historio.
Kion opinias vi, karaj legantoj?
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

StefKo (プロフィールを表示) 2018年3月16日 11:54:09

„Ĉu la feliĉo estas la suprema, la plejsupera celo de la filozofio?”

Mi, probable, ne estas humanisto. Mi rezonas simple. Pro tio, laŭ mi, la celo de la filozofio estas:
1) filozofii, tio signifas: kognado kaj komprenigo de la mondo, en tiu – de la homo,
2) faciligi al la homo ĉi superdiritajn aktivecojn.

Al mi estas pli interesa respondo al la demando: "Ĉu filozofia sciado kaj filozofiado estas feliĉoportada?"

Saluton!

Alexandrex (プロフィールを表示) 2018年3月16日 16:06:52

Saluton, Stefko.
Ci diras la jenon.

"Al mi estas pli interesa respondo al la demando: Ĉu filozofia sciado kaj filozofiado estas feliĉoportada?"

Praktike, cia intereso estas la sama aŭ preskaŭ la sama kiel la mia, ĉu ne?
Ni pripensu. Se la filozofia sciado kaj la filozofiado estas feliĉoportadaj, la esperebla ago estos uzi la filozofion por porti la filozofon al la feliĉo. Se ne, se la filozofia sciado kaj la filozofiado ne estas feliĉoportadaj, teorie ankoraŭ, laŭ cia vidopunkto, oni povas filozofi por koni kaj kompreni la mondon, specife por koni kaj kompreni la homon en la mondo.
Tamen, eĉ nur por koni kaj kompreni la homon kaj la mondon, faciligante al la homo ĉi tiujn agojn, oni bezonas motivon. Se ni ne parolas pri eksteraj motivoj, kiel la mono aŭ la famo, ni sendube parolos pri internaj motivoj por filozofi.
Kaj, do, la precipa interna motivo por filozofi... estus feliĉiĝi filozofante, atingi feliĉon farante filozofion, ĉu ne?
Neniu, preskaŭ neniu, filozofus pri la homo kaj la mondo se tio konvertus lin aŭ ŝin en homo, en persono, plu trista kaj malfeliĉa.
Do reale, laŭ mia vidopunkto, ĉiam la serĉado kaj la atingado de la feliĉo estas la praktika motivo interna de la filozofio. Tio ne esas aŭtomate diri ke la fikiza aŭ metafizika vero nepre kongruas kun la feliĉo, sed tio almenaŭ montras tien.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Grown (プロフィールを表示) 2018年3月16日 22:14:03

Alexandrex (プロフィールを表示) 2018年3月19日 16:50:13

Saluton, ho Groŭno aŭ Grono (Grown).
Ci demandas la jenon.

"Kiusignife estas tiaĵo kiun vi nomas kiel "feliĉo"?"
(Kun interneta ligilo al angla lingvo, lingvo kiun mi rajtas ne koni nek lerni).

Ci jam pli malpli konas la signifon de la vorto "feliĉo". Same kiel ci, se ci ne estas akromatopsiulo (koloroblindulo) aŭ daltonismulo, konas la signifon de la vorto "ruĝa", kaj ci, se la lumo ne estas tro malforta, distingas ruĝan estaĵon el verda (sed samenivelhela) estaĵo. Ĉi tiu fakto ne klarigas ĉiam la ruĝecon de iu estaĵo ajn, ĉar tiu klarigo dependas sub nombraj faktoroj: fiziologiaj, psikologiaj, lingvistikaj kaj aliaj. Multaj lingvoj ne distingas rekte inter la bluo kaj la verdo, kaj ĉi tiel oni devas fari perifrazon (ĉirkaŭfrazon) por distingi du sameformajn estaĵojn nur diferencataj per la koloro ĉu verda ĉu blua. Eksperimente, oni jam scias ke sub tiu lingva etoso la denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj spertas ioman malfacilecon por distingi ambaŭ kolorojn; jen parta konfirmado de la hipotezo el la du aŭtoroj Ŭorfo-Sapiro (Whorf-Sapir) laŭ kiu la perceptado de la mondo dependas sub la lingvo per kiu oni pensas la mondon.
Ĉi tio ne estas diri ke la ruĝo, la verdo kaj la bluo estas nur tri paroloj aŭ tri sociaj konvencioj, kiel la (ge)edziĝo, la monarĥio aŭ la respubliko estas tri sociaj konvencioj, ne ekzistantaj ekster la homaro, kaj ne ĉiam ekzistantaj en ĉiuj sociaj homaj grupoj. Ĉi tiuj tri koloroj havas neŭrofiziologiajn, psikologiajn kaj ekologiajn bazojn, do ili estas realaj, kaj percepteblaj ne nur de la homo sed ankaŭ de la malgranda aro da animalaj specoj kiuj vidas ne nur nigroblanke (kiel la plimulto da animalaj specoj) sed bunte.
Paralele, la feliĉo ne estas nur parolo nek socia konvencio, kvankam la feliĉo, inter la homoj, ĉiam estas ankaŭ parolo kaj socia konvencio; eĉ pli: la paroloj por nomi la feliĉon kaj la sociaj konvencioj pri la feliĉo ne estas nur pasivaj ricevujoj de la feliĉo, sed male ili reagas interaktive ĉirkaŭ la realon mem.
La feliĉo, do, estas tipa koncepto alproksimiva konfliktiva, kiel Eŭropo, la demokratio, Dio aŭ la mono. Ĉu ekzistas la bitkojno (bitcoin) kiel peco da mono preskaŭ ĉiam nur bajta, simbolinterneta, kaj preskaŭ neniam stampita en papelon aŭ metalon? Oni, evidente, diskutas la aferon, sed la (preskaŭ) ne dubebla fakto estas ke la bitkojno ekzistas... ĉar ja oni ofte vendas kaj aĉetas per bitkojnoj realajn posedaĵojn.
Malgraŭ ĉi tiu gravaj malfacilaĵoj, do, la feliĉo ekzistas, kaj ni iom, iel, ie, iam povas ĝin atingi. Nek kompreni la feliĉon nek ĝin ĝui aŭ ĝoji estas facila tasko, ja.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Roch (プロフィールを表示) 2018年3月19日 21:42:26

brown [brawn]

grown [gron]

http://upodn.com/phon.php okulumo.gif

先頭にもどる