Sisu juurde

Vorto ALTRUDIĜEMA

kelle poolt StefKo, 26. märts 2018

Postitused: 15

Keel: Esperanto

StefKo (Näita profiili) 26. märts 2018 19:53.23

Mi provis traduki unu polan vorton "nachalna" (probable la rusismo) kaj oni montriĝis ke ĝi esperante havas 5 partojn, dum kiam en la pola ĝi havas nur du partojn:

nachalna = nachaln + a (radiko + adverba finaĵo „a”), kaj esperante:
altrudiĝema = al-trud-iĝ-em-a (el unu vortaro)

Ekzemploj el vortaro.net: „Ŝi forpuŝadis tiujn dubojn kaj timojn de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro turmentan por sia koro, altrudiĝema gasto”.

Aliaj vortoj: senceremonia, senĝena, sengenaĉa, atakema. Neniu signifas la samon ke la pola vorto “nachalna”.
Pola „nachalna reklama” signifas „ofta, ĉiuloka, atakema, vualanta ĉion reklamo”.

Miaj demandoj:

1. Ĉu ne estus necesa la nova vorto por kurtigi tiun longan esperantan vorton ALTRUDIĜEMA?
Ekzemple el la pola/rusa “NAHALA”? (aŭ el alia lingvo, ekz. "INTRUZIVA")? Altrudiĝemon (tre komplika vorto por averaĝe inteligenta homo) ni nuntempe ofte renkontas do tia vorto eble estas necesa?
2. Eble mi eraras kaj la taŭga vorto ekzistas?

Kion al tio diros lingvistoj kaj tradukistoj?

PS.
Finfine mi decidis, senkontentiĝe", je la vorto "ataka".

sergejm (Näita profiili) 26. märts 2018 21:19.29

Rusa "нахальный", laŭ Kondratjev, estas "aroganta" aŭ "impertinenta", sed verŝajne havas iom alian signifon ol la pola "nachalny".
En nuntempa rusa radiko estas "нахал-", sed en la antikva estis prefikso "на-" kaj radiko "-хал-".
En nuntempa rusa estas "холить" - "flegi" kaj "шалить" - "petoli".

Metsis (Näita profiili) 27. märts 2018 11:28.49

Vi pravas, ke altrudiĝema estas komplka vorto por averaĝa lesanto. Eble iomete malpli komplika estus trudiĝema, ĉar en Vortaro.net staras, ke al- indikas en ĉi tiu okaze akcentan formon. Vi povas emfazi per disa vorto "tre", "tro", "multe" ktp.

Alternative vi povus uzi la verbon "trudi" kaj ĉirkaŭskribi vian polan frazon uzante la verbon plus eventualajn emfazajn vortojn.

amigueo (Näita profiili) 27. märts 2018 21:47.18

jes, mi preferas "trudi", kiu estas preskaŭ afikso.
saltigi kaj salttrudi, konigi kaj kontrudi ktp.

StefKo (Näita profiili) 28. märts 2018 7:44.05

Ekzemplo (priskribe)

Unu viro sencese provokas, alparolas, alkroĉas, atakas, tedas, molestas, malĉastigas k.t.p. iun virinon. Li sendadas al ŝi mesaĝojn, telefonas al ŝi, proponas siajn malĉastajn servojn. Li faras tion malgraŭ ŝi decide, severe protestas.

Demandoj:
1. Kia li estas? – Truda? Trudema? Altruda? Trudiĝa? Trudiĝema? Altrudiĝema? ...
2. Kio li estas? – Trudemulo? Altrudemulo? Trudiĝemulo? Altrudiĝemulo? Trudanto? …
3. Kion li faras? – Li trudas ŝin? Trudadas? Altrudas? Trudiĝas al ŝi? Altrudiĝas? ...

Oni povas, evidente, uzi multe da difinaĵojn sed mi volus uzi ian adekvatan, kiu inkluzivus ĉiujn cititaj ecojn de tiu viro. Pola virino nomus tian viron mallonge: „cham” (legu: ham), kaj dirus ke li molestas ŝin kaj estas “nachalny” (ch=h).

Tiel: On jest nachalny. Jest chamem i mnie molestuje. (Li estas nachalny. Li estas cham kaj molestas min). Tiuj vortoj estas unu- ne plusignifaj. Neniu havas dubojn pri iliaj signifoj! Kaj esperante?

sergejm (Näita profiili) 28. märts 2018 17:15.33

Tiu homo (хам/cham) estas impertinentulo. Li estas impertinenta kaj faras impertinentaĵon.
Malpli forta tia ago estas trudi kaj tedi.
Ruse oni ne diras нахальный реклама, sed навязчивая реклама, kvankam la senco estas preskaŭ la sama.
En naciaj lingvoj ofte adjektivoj estas uzataj nur kun certaj substantivoj.
Ekz. проливно́й oni uzas nur kun дождь kaj tio signifas pluvego. Estas multaj aliaj adjektivoj kun signifo ega uzataj nur kun certaj substantivoj.
Esperantaj adjektivoj estas pli universalaj, sed ankaŭ ĉeestas adjektivoj uzataj nur kun certaj substantivoj.

StefKo (Näita profiili) 28. märts 2018 18:43.24

Dankon, sergejm!

La vorto "impertinenta" ne estas tute bona. Rigardu tiun eltranĉaĵon el unu vortaro:



Inter diversaj polaj vortoj mankas en ĝi la vorto "chamski" (edjektivo de "cham") kaj "nachalny" (!), do la vorto "impertinenta" ne estas konvena por priskribi tiun viron! Malbona vortaro?
La polaj vortoj kiuj estas la rusismoj havas alian signifon ol analogaj rusaj vortoj (kiel vi rimarkis).
La vorto "tedi" estas, siavice, tro delikata difinaĵo.

StefKo (Näita profiili) 28. märts 2018 19:10.50

Finfine mi mem respondas al mi.

Post ekzakta trarigardo de la vortaro mi pensas ke plej bonaj vortoj estas "molesti", "molestulo" kaj "molesta" ("molestema"?), almenaŭ se temas pri vivaj estaĵoj. Do tiu viro molestas tiun virinon. Li estas homo molesta, unuvorte "molestulo".
Se temas pri nehomoj tiu vorto, supoze, ne estas konvena. Do ia reklamo ne povas molesti nin, ne povas esti molesta? Ĝi povas esti truda (altruda...)?

El vortaro.net:

molest/i (tr) Malamike aŭ insulte trakti, malkomfortigi: la policisto molestis la arestiton; li molestas la kompatindajn kreaĵojn de la tero.

Sed tiu viro ne estas malamiko por tiu virino! Eĉ kontraŭe! Li rigardas sin amiko. Molestulo povas esti amiko.
Kio do?

sergejm (Näita profiili) 28. märts 2018 23:13.18

Vi vane nomas vorton 'nachalny' rusismo - ĝi nur similas al rusa vorto 'нахальный', sed havas tro malsamajn signifojn.
Verŝajne, ĝi havas komunan devenon el la praslava kaj poste ŝanĝis la signifon.

StefKo (Näita profiili) 29. märts 2018 6:03.22

sergejm:Vi vane nomas vorton 'nachalny' rusismo - ĝi nur similas al rusa vorto 'нахальный', sed havas tro malsamajn signifojn.
Verŝajne, ĝi havas komunan devenon el la praslava kaj poste ŝanĝis la signifon.
Mi legis ke ĝi estas la rusismo, ekz.:

"Takie rosyjskie słowa, jak czort, dacza, nachalny, sojusznik, szajka, kolektyw, beztalencie, pustosłowie wzbogacają nasz słownik czy to w jednostki nazywające jakieś zjawiska, czy to w nowe środki ekspresywne. Bo rusycyzmy często służą nam do ironicznego, żartobliwego czy po prostu potocznego wyrażania myśli. Takie słowa, jak barachło (z akcentem na ostatniej sylabie), bumaga, chałtura, gieroj (też z przesuniętym akcentem wyrazowym), nieudacznik, zapiewajło, rozpiska czy tytułowa zagwozdka, nie tylko przekazują informację, lecz także wyrażają jakąś emocję. I takie zapożyczenia aprobuje norma językowa." (el: 24kurier.pl)

Tio ne signifas, evidente, ke en la pola mankas la vortoj similsignifaj.

Mi devas esperantigi la citaĵon?

Tagasi üles