본문으로

Nova bileto de 10€

글쓴이: Altebrilas, 2018년 4월 1일

글: 2

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 4월 1일 오후 4:59:31

Faka Novaĵo por bank-laboristoj:

Bone informita hungara esperantisto, oficianta en entrepreno laboranta kadre de ECB, aŭdis pri baldaŭa eldonado de nova 10 Eŭra bileto. Li eksciis, ke tiu bileto enhavos portreton de L.L. Zamenhof, kaj la nomo "Eŭro" surhavos la hoketon, por ke ECB ne estu devigata represigi ĉiujn biletojn post oficiala adopto de Esperanto.

Kompreneble, konforme al la politiko malhavigi eksecan videblecon al lingvaj demandoj, la portreto de Zamenhof aperos nur filigrane, tiel ebligante la kontrolon de valideco, same kiel la hoketo kiu rolos kiel plian sekurigilon. La videbla oficiala portreto estos tiu de A. Merkel, germana kancelierino.

Malgranda paŝo por UE, sed giganta paŝo por nia lingvo!

Kaj tio estos pli neordinara ol la kutimaj pontoj, kvankam Esperanto ja estas ponto inter lingvojn!

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 4월 2일 오후 10:47:05

Nur por respekti la tradicion...

다시 위로