去目錄頁

Koncertero

bloerkst, 2018年4月2日

讯息: 16

语言: Français

bloerkst (显示个人资料) 2018年4月2日下午3:30:10

Saluton

Kion signifas "koncertero"? Ĝi estas en la "teorio Nakamura" leciono 4 sed ni (mia filino kaj mi) ne povas trovi sian tradukon en la vortaro de la retejo aŭ interrete.
Concertino? Partio (en koncerto)?

ĝis

sergejm (显示个人资料) 2018年4月2日下午7:05:23

Koncert-er-o
Sed eble, estas mistajpo: koncert-ej-o

Koro_Kokoro (显示个人资料) 2020年3月31日上午11:40:52

Ĝi estas ekzemplo pri -er-.

Felis'.

Frano (显示个人资料) 2020年3月31日下午12:53:24

Eble la angla "concerted item" estas la fonto de tiu vorto, ĉar Google tradukas "item"-on kiel "ero".

Koro_Kokoro (显示个人资料) 2020年3月31日下午2:20:18

Mi predas: Unu vorto / nocio kiel "concerted item" estas iom stranga por la komenculo kiel mi..

I don't even understand the term in English..

Mi predas: Eble "koncertero" estas io kiel unu komponado en unu koncerto.

Felis'.

sergejm (显示个人资料) 2020年3月31日下午2:50:44

Dekomence komprenu: kio estas la tuto - koncerto aŭ konĉerto?

Koro_Kokoro (显示个人资料) 2020年3月31日下午2:58:07

Estas "koncerto → koncertero".

Estas en la punkt' dek tri de la "teorio Nakamura" leciono 4.

Felis'.

Metsis (显示个人资料) 2020年4月1日上午8:27:20

La vorto koncerto signifas muzikan kunvenon, dum kiu oni ludas unu aŭ plurajn muzikajn verkojn. Ĉiuj el tiuj ludataj verkoj estas koncerteroj (partoj de koncerto).

Oni avertas homonimojn (vortoj kiuj sonas same sed signifas malsame) en Esperanto (eĉ al la grado de stulteco) kaj tiel oni havas vorton konĉerto por plurparta komponaĵo, en kiu eta ensemblo aŭ unu muzikilo dialogas kun plena orkestro. Kompreneble partoj de konĉerto nomiĝas konĉerteroj.

Ekz. Violonkonĉerto de Sibelius havas la kutimajn tri partojn:
  • Allegro moderato
  • Adagio di molto
  • Allegro ma non tanto

Koro_Kokoro (显示个人资料) 2020年4月1日下午12:27:35

Do estas, kiel mi pripensis. Dankon.

Felis'.

Draumarsolo (显示个人资料) 2020年4月1日下午2:13:54

Saluton, mi estas komencanto en Esperanto.Pardonu!
Mi volas amikiĝi kun ĉiuj.

Vento/Vany.

回到上端