Kwa maudhui

Eŭro kontraŭ la marko

ya bloerkst, 2 Aprili 2018

Ujumbe: 4

Lugha: Français

bloerkst (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2018 3:55:34 alasiri

Saluton

En la teorio Nakamura, mi trovas du ekzemploj en leciono 4 :

"Kio estas la germana mono en la jaro 1982? - La germana mono en la jaro mil naŭcent okdek du estas la marko.La germana mono en la jaro mil naŭcent okdek du estas la marko.
Kio estas la eŭropa mono en la jaro 2012? - Eŭro estas la eŭropa mono en la jaro du mil dek du."

Kial ĝi estas skribita "la marko" kaj ne "la eŭro" ?

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2018 7:21:29 alasiri

Mi pensas, ambaŭkaze artikolo estas superflua.
Sed
La marko (ĉi tiu konkreta monero) estas germana mono aŭ la germana mono de la jaro 1982.

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2018 5:51:41 alasiri

Mi ankaŭ suspektas, ke ia kialo estas, ke oni povus miksi markon sen artikolo kun ia ajn marko.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Aprili 2018 10:20:35 asubuhi

La Marko de 1992 ne estas la Marko de 1933. Tie la artikolo utilas.

Kurudi juu