Đi đến phần nội dung

Pri teĥnika vortprovizo

viết bởi Kriketo, Ngày 11 tháng 4 năm 2018

Tin nhắn: 10

Nội dung: Esperanto

Kriketo (Xem thông tin cá nhân) 16:24:41 Ngày 11 tháng 4 năm 2018

Saluton!
Mi serĉas esperantan vorton por "instalaĵo kie oni purigas kloaka akvon" (en la franca: "station d'épuration", en la angla "wastewater treatment plant"). Pli ĝenerale, kie mi povas trovi teĥnikan vortprovizon pri inĝenierarto, precipe hidraŭliko, kloakoj, ktp?
Dankon al ĉiuj!

thyrolf (Xem thông tin cá nhân) 17:01:42 Ngày 11 tháng 4 năm 2018

Por tiaj aferoj jen bona elirpunkto:

http://www.eventoj.hu/steb/

Frano (Xem thông tin cá nhân) 20:01:16 Ngày 11 tháng 4 năm 2018

TEKNIKA VORTARO DE GREZILJONO
DICTIONNAIRE TECHNIQUE DE GRÉSILLON
ESPERANTO - FRANCA LINGVO
FRANÇAIS - ESPÉRANTO

http://gresillon.org/IMG/pdf/TeknikaVortaretoDeGre...

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 14:27:59 Ngày 12 tháng 4 năm 2018

Tre bela laboro, tiu teĥnika vortato de Greziljono.

Wastewater treatment plant - akvopurigejo, stacio de purigo de kloaka akvo (higienigo de kloaka akvo)

Haratta (Xem thông tin cá nhân) 19:45:51 Ngày 30 tháng 4 năm 2018

Teĥnika aŭ teknika, ĉu ambaŭ estas ĝusta? Teĥnika estas ja tamen pli arĥaika!

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 12:05:25 Ngày 01 tháng 5 năm 2018

Ankaŭ mi preferas teknikan kaj eĉ mi delonge forgesis la ekzistadon de teĥnika.

Roch (Xem thông tin cá nhân) 16:03:39 Ngày 02 tháng 5 năm 2018

"Ĥ" ĉiam ekzistos en la transliterumo de eŭropaj "kh" kaj "ch". Kial ne uzi ĝin?! senkulpa.gif

https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_surnames_in_...

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 09:01:49 Ngày 04 tháng 5 năm 2018

Roch:"Ĥ" ĉiam ekzistos en la transliterumo de eŭropaj "kh" kaj "ch". Kial ne uzi ĝin?!
Kiuj estas viaj "eŭropaj lingvoj" kun "kh" kaj "ch"? Mi parolas denaske eŭropan lingvon, kiu ne havas ĉi tiujn sonojn. Mi ankaŭ scias minimume unu alian eŭropan lingvon, kiu ankaŭ ne havas. Se vi signifas hindoeŭropajn ligvojn, do, diru ĉi tiel. Bonvolu ne uzi terminon "eŭropa lingvo", ĉar ĝi ne estas unusignifa.

Al mi ĥ sonas kiel, ke iu havas iun fremdan objekton en gorĝo.

Frano (Xem thông tin cá nhân) 10:54:55 Ngày 04 tháng 5 năm 2018

Metsis:
Kiuj estas viaj "eŭropaj lingvoj" kun "kh" kaj "ch"?
Al mi ĥ sonas kiel, ke iu havas iun fremdan objekton en gorĝo.
Slavaj lingvoj havas sonon "ĥ".

Roch (Xem thông tin cá nhân) 00:49:28 Ngày 05 tháng 5 năm 2018

Ne nature, sed mi diris en transliterumo, tiel de propraj nomoj... En angla ili diras Nikita Khrushchev, en franca ni diras Nikita Khrouchtchev, en itala Chruščëv...

Quay lại