目次へ

Pri la vintrodormo de Lernu...

nawzandiq,2018年5月5日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

nawzandiq (プロフィールを表示) 2018年5月5日 12:46:20

Ŝajnas al mi, ke la retejo estas en ia vintrodormo verdire; ke neniun administranto administras ĝin nuntempe; kaj ke oni esperu ricevi neniun respondon aŭ novan ĝisdatigon ĝis iu nedifinita futuro.
Oni nur povas esperi ke l' administrantoj de la retejo publikigos iun proksiman daton por reaktivigado de la retejo.

Серёга (プロフィールを表示) 2018年5月5日 14:41:44

Mi ŝatas vintro. Mi bedaŭras pri baldaŭ somero sed almenaŭ mi plivarmiĝos tamen post ja miaj ŝatataj aŭtuno kaj vintro estos!

sergejm (プロフィールを表示) 2018年5月5日 21:12:41

Reloĝiĝu pli norden, kie ĉiam estas vintro!

Серёга (プロフィールを表示) 2018年5月6日 13:37:56

sergejm:Reloĝiĝu pli norden, kie ĉiam estas vintro!
Kun mi ĉiam ĉeestas la voleto ke instali min labori en unu polusan drivan stacion.

Aŭ ĉu vi diris nur pri Lernu? Ĉu vi scias esperantejon pli vintran?

Vinisus (プロフィールを表示) 2018年5月6日 22:37:13

Por elteni la paĝaron mono estas nepre necesa, do vi kiu tiom plendas sed neniom ofertas ne miru se nernu.net baldaŭ malaperos.

thyrolf (プロフィールを表示) 2018年5月7日 7:30:25

Por diri la veron: la administrantoj iomete mallerte agis.

Ili ĉagrenigis la partoprenantojn tiel, ke ili ja per granda laboro modernigis la eksteron de la paĝaro, sed dum tio malfunkciigis plurajn funkciojn (ekz. personajn mesaĝojn kaj la serĉon) el la bonege funkcianta malnova sistemo.

Kaj por la malbonigita retejo oni nun petas monon. Kia strategio!

Sed la plej grava manko estas, ke tute mankas iuj informoj, (aparte pri la necesa tempo por korekti la mankojn), eksplikoj aŭ dialogo. Tio estas la plej granda obstaklo al la kontenteco de la uzantoj.

Tial mi same opinias, ke la paĝaro subite (!) malaperos.

Vinisus (プロフィールを表示) 2018年5月7日 15:39:50

Se tio okazos, certe, estos granda perdo por la komencantoj, sed ĉio povos okazi inkluzivas nenion. La malnova paĝaro estis bonega, sed tropeza pro tio ĝi postulis multan laboron kaj grandan monsumon, sen mono eĉ ĉielo fariĝas ne bona loko. ridulo.gif

Roch (プロフィールを表示) 2018年5月7日 16:16:10

Erin(ja) povus akuŝi en junio, se mi bone komprenas ĉi tiun retejon:

https://www.amazingregistry.com/baby-registry/erin...

thyrolf (プロフィールを表示) 2018年5月7日 16:24:01

Vinisus:Se tio okazos, certe, estos granda perdo por la komencantoj, sed ĉio povos okazi inkluzivas nenion. La malnova paĝaro estis bonega, sed tropeza pro tio ĝi postulis multan laboron kaj grandan monsumon, sen mono eĉ ĉielo fariĝas ne bona loko. ridulo.gif
Mankas bona informado al la uzanto pri kio okazas momente, se oni volas teni ties komprenemon.

Aŭ ĉu vi estas administranto kaj per via mesaĝo volas diskonigi nuanceton de informo ?

Mankas informado !

Vinisus (プロフィールを表示) 2018年5月8日 18:08:53

Mi deduktas mia kara, eĉ Zamenhof diradis: "Esperanto bezonas tri aferojn; monon, monon kaj monon." El ĉielo falas al la tero nur pluvo, fulmoj, meteoroj kaj difektitaj satelitoj. Mi ne rajtas plendi, ĉar mi uzas la paĝaron tute senpage.

先頭にもどる