ไปยังสารบัญ

Kial homoj malŝatas ke mi montras ŝanĝbrilantajn ĝeneralaĵojn?

จาก Grown, 8 พฤษภาคม 2018

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

Grown (แสดงโปรไฟล์) 8 พฤษภาคม 2018, 16:38:45

Kial homoj malŝatas ke mi montras ŝanĝbrilantajn ĝeneralaĵojn?

Grown (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2018, 20:44:33

Ĝentile, mi forviŝis mian Fejsbukan paĝon, citinte Esperanton, Elon Musk, Cambridge Analytica, mian landon, malsukceso dum komuniko, kaj diversajn aliajn kaŭzojn.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2018, 08:52:59

La aliaj homoj ne povas legi en via kapo, kiel vi. Do se vi ne klarigas al ili pri kio temas, nek la ligoj inter diversaj temoj, ili ne komprenas.

Ekzemple, en via unua mesaĝo, vi ne diras, pri kiuj homoj vi parolas. Delongtempe uzanto de tiu forumo, mi komprenis, ke temas pri via kutimo de tiu lakona respondo al 50% de la mesaĝoj, kiel ajn longaj kaj argumentitaj ili estu. Sed novulo, kiu alvenas al la forumo komprenas nenion, pro manko de enkonduko.

Dua ekzemplo, kiu estas la rilato inter tio kaj la forviŝo de via fb-konto? La temoj ŝajnas tute apartaj. Unu transira frazo estus bonvenata.

Grown (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2018, 17:42:04

Altebrilas:La aliaj homoj ne povas legi en via kapo, kiel vi. Do se vi ne klarigas al ili pri kio temas, nek la ligoj inter diversaj temoj, ili ne komprenas.

Ekzemple, en via unua mesaĝo, vi ne diras, pri kiuj homoj vi parolas. Delongtempe uzanto de tiu forumo, mi komprenis, ke temas pri via kutimo de tiu lakona respondo al 50% de la mesaĝoj, kiel ajn longaj kaj argumentitaj ili estu. Sed novulo, kiu alvenas al la forumo komprenas nenion, pro manko de enkonduko.

Dua ekzemplo, kiu estas la rilato inter tio kaj la forviŝo de via fb-konto? La temoj ŝajnas tute apartaj. Unu transira frazo estus bonvenata.
Ĝentile, oni ne estu malĝentila dum ke si foriras. Sed ja, mi forlasis Fejsbukon ĉar Elon Musk kaj rekte mi mem malŝatas la Cambridge Analytican skandalon. Mi toleras multe da afero, sed laŭ mi, trofidemeco estas la kaŭzo de ĉiu laŭŝanĝbrilantĝeneralaĵa malrajtego (read: gullibility is the root of all evil). Opinie, do Fejsbuko ne estas malrajtega kaj ne intencis perfidi la landon, anstatŭe ili nure estas netolerinde nekompetanta. Plie, neniu kanalo enhavanta tion kio interesis min permesis min uzanta Esperanton. Muske, mi volegis forviŝi mian paĝon tie ĉar vivo estas tro mallongtempa, kaj ni ne volas komuniki kun malĝentileguloj.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2018, 21:57:56

bv. kompari:
trofidemeco estas la kaŭzo de ĉiu laŭŝanĝbrilantĝeneralaĵa malrajtego

gullibility is the root of all evil

kredemo estas la radiko de ĉiuj malbonoj
kial vi esprimiĝas tiel malsimple?

Grown (แสดงโปรไฟล์) 11 พฤษภาคม 2018, 06:31:14

Altebrilas:bv. kompari:
trofidemeco estas la kaŭzo de ĉiu laŭŝanĝbrilantĝeneralaĵa malrajtego

gullibility is the root of all evil

kredemo estas la radiko de ĉiuj malbonoj
kial vi esprimiĝas tiel malsimple?
Ĝentile, sinjoro, bonvolu majuskligi viajn frazojn.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 12 พฤษภาคม 2018, 08:25:38

Mi simple kopigluis la viajn, por montri, ke oni povas diri la samon en simpla (kaj pli proksima de la angla) esperanto.

Sed videble, la minuskloj malebligis al vi kompreni la enhavon de mia mesaĝo, pri kiu vi tute ne respondas.

Insisto pri formaj detaloj dum preteratenti la enhavon ja aspektas al multaj homoj kiel malĝentila.

Grown (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤษภาคม 2018, 03:12:14

Altebrilas:Mi simple kopigluis la viajn, por montri, ke oni povas diri la samon en simpla (kaj pli proksima de la angla) esperanto.

Sed videble, la minuskloj malebligis al vi kompreni la enhavon de mia mesaĝo, pri kiu vi tute ne respondas.

Insisto pri formaj detaloj dum preteratenti la enhavon ja aspektas al multaj homoj kiel malĝentila.
Male, sinjoro, en politiko ofte estas neniom enhavo.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤษภาคม 2018, 15:09:11

Mi pardonpetas rimarkigi tion al vi, sed mi ne parolis pri politiko, sed pri via stilo. Konfesinde, la enhavo ne estis tamen tre ampleksa. Ĝin entenas tri vortoj: "Bonvolu skribi simple"

Grown (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤษภาคม 2018, 17:32:46

Altebrilas:Mi pardonpetas rimarkigi tion al vi, sed mi ne parolis pri politiko, sed pri via stilo. Konfesinde, la enhavo ne estis tamen tre ampleksa. Ĝin entenas tri vortoj: "Bonvolu skribi simple"
Miskomunike. Klarige, vi ja diskutis mian stylon, sed mi intencis signifi ke tiukaze mi montras teknikojn, kiukaze ofte la konversacio estas politiko kaj ne enhavas.

กลับไปด้านบน