Kwa maudhui

Serĉo: Esperantano aŭ Esperantisto?

ya GhoniMaks, 8 Mei 2018

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

thyrolf (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2018 2:20:42 alasiri

Sed en vortaro.net, kiu estas la retversio de la plena ilustrita vortaro, vi trovas:

aŭtism/o ⚕
1 Psika perturbo, fruinfane konstatebla, karakterizata de rifuzo akcepti komunikadon, neapero aŭ malapero de la lingva esprimiĝo k stereotipaj movoj.
2 Ψ Simptomogrupo de skizofrenio, karakterizata de fermiĝo kontraŭ la ekstera realo, favore al interna mondo delira.

aŭtismulo. Homo malsana je aŭtismo.


Do, se vi FAKTE estas en situacio, en kiu oni povus miskompreni viajn aŭto...vortojn, vi uzu laŭ la regulo pri simpleco kaj klareco:

aŭtisto por la malsanulo kaj
aŭtomobilisto por la ŝoforo

Sed la kazoj, en kiu la aŭdantoj povus intermiksi aŭtiston kaj aŭt(omobil)iston estas vere raraj, mi taksas.

Frano (Wasifu wa mtumiaji) 10 Mei 2018 1:00:02 alasiri

thyrolf:
... se vi FAKTE estas en situacio, en kiu oni povus miskompreni viajn aŭto...vortojn, vi uzu laŭ la regulo pri simpleco kaj klareco:

aŭtisto por la malsanulo kaj
aŭtomobilisto por la ŝoforo

Sed la kazoj, en kiu la aŭdantoj povus intermiksi aŭtiston kaj aŭt(omobil)iston estas vere raraj, mi taksas.
En tiu ĉi rara situacio ankaŭ mi uzus aŭtomobilisto-n por la ŝoforo,
sed
aŭtismulo-n por la malsanulo. (Iom pli longe [malpli simple], sed pli klare, laŭ mi).

Mi ne uzus vorton "aŭtisto" por la malsanulo ĉar ŝajnas al mi ke ĉi tie -ist estas malpli taŭga ol -ul.
(Kaj la vorto aŭtisto = aŭtomobilisto jam estas en vortaro, do uzante ĝin en la senco de aŭtismulo mi nur malklarigus la frazon).

Kurudi juu