לתוכן העניינים

Alia enigmoj uzante alumetojn

של Miland, 9 ביוני 2008

הודעות: 18

שפה: Esperanto

Miland (הצגת פרופיל) 11 ביוני 2008, 07:40:32

Nu, pripensante la provon de Trojo denove, mi dirus, ke estas debatebla ĉu mia solvo kreas unu aŭ du triangulojn. Sed sendube ambaŭ triangulojn kiujn mi havas en la menso estas videblaj fizike, kaj neniu de iliaj flankoj eblus sen la alumetoj, kaj la flankoj ĝuste kunigas ĉe iliaj respektivaj tri pintoj.

Frankp (הצגת פרופיל) 11 ביוני 2008, 12:24:01

Kuŝigu la alumetojn sur spegulo, en la formo de triangulo.
Vi uzas 3 alumetojn kaj ricevas 2 triangulojn kun ses anguloj.

Miland (הצגת פרופיל) 11 ביוני 2008, 12:44:29

Frankp:Kuŝigu la alumetojn sur spegulo, en la formo de triangulo.
Vi uzas 3 alumetojn kaj ricevas 2 triangulojn kun ses anguloj.
Mi komendas vin pro inĝenieco! Nu, la respeguliĝo de triangulo ne estas triangulo mem, nur iluzo. Tamen, estas vere ke ni vidas respeguliĝon fizike, kaj sen la alumetoj, ĝi ne videblas.
Ŝajnas al mi juste doni al vi bluan stelon por inĝenia solvo, tamen la verdan restas por tiu kiu divenos la mian:

*

Frankp (הצגת פרופיל) 11 ביוני 2008, 13:17:15

Kuŝu la alumetoj en triangulo.
Tima vi havas du tianguloj.
Unu interna kaj unu eksterna.
Vi havas ankaŭ 6 anguloj.
3 interna kaj 3 eksterna

Miland (הצגת פרופיל) 11 ביוני 2008, 13:57:47

Frankp:Kuŝu la alumetoj en triangulo..Unu interna kaj unu eksterna..
Lerta sugesto, sed la problemo estas ke la triangulo ekstere ne estos kompleta, ĉar la alumetoj ne kuniĝos ĉe angulo de 60 gradoj.

Tamen, laŭ mia opinio, vi, kiel Terurĉjo, ne estas tro malproksime de la solvo. Efektive - via solvo estas iel egala al la mia, sed vi ne konatis kiel. Oni povus diri ke vi trovis solvon, sed vi bezonas rekoni tion kaj eltrovi la ĝustan pravigon!

trojo (הצגת פרופיל) 12 ביוני 2008, 20:52:11

Oni bruligu domon per la alumetoj, kaj formu tiel multajn triangulojn kiel deziratajn el la cindroj, zorgante ke oni ne rompu aŭ krucigu la alumetojn. okulumo.gif

trojo (הצגת פרופיל) 12 ביוני 2008, 21:02:47

Starigu la alumetojn sur iliaj flankoj, kaj aranĝu ilin kiel simplan triangulon. Estas unu tringulo ĉe la supro kaj alia ĉe la malsupro.

Tio nur funkcios, se oni havas la platan specon de alumetoj anstataŭ la rondan.

Miland (הצגת פרופיל) 12 ביוני 2008, 21:22:54

trojo:Starigu la alumetojn sur iliaj flankoj, kaj aranĝu ilin kiel simplan triangulon. Estas unu tringulo ĉe la supro kaj alia ĉe la malsupro.

Tio nur funkcios, se oni havas la platan specon de alumetoj anstataŭ la rondan.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

לראש הדף