Al la enhavo

Alia enigmoj uzante alumetojn

de Miland, 2008-junio-09

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-09 09:52:45

Evidente la lasta enigmo estis tro facila por vi, ho lertaj legantoj! Do, io iom pli malfacila:

Faru du triangulojn havante ses anguloj entute, uzante tri alumetojn (sen rompi, nek krucigi nek kurbigi ilin).

PS. Jes, la titolo havas eraron, superflua 'j' en 'enigmoj'.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-junio-09 10:25:49

La linioj estu alumetoj

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-junio-09 10:31:28

Mi malatente legis la taskon!

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-09 10:42:54

Terurĉjo:Mi malatente legis la taskon!
En la origina problemo la alumetoj kuniĝas nur ĉe la finoj. Provu denove. Tamen, vi ne estas tro malproksime de la solvo..

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-junio-09 21:24:14

Diable, kial mi imagis, ke temis pri 6 anguloj? Fakte necesas aranĝi ses triangulojn! lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-09 21:47:45

Terurĉjo:Diable, kial mi imagis, ke temis pri 6 anguloj? Fakte necesas aranĝi ses triangulojn! lango.gif
Diable, vi pravas! Estas ses anguloj de trianguloj! Me korektis la enigmon. Kiel mi diris, vi ne estas tro malproksime de la solvo.
(Tamen, la problemo estas solvebla se la alumetoj havas triangulan transversan sekciojn - vi forbruligas la kapojn, farante ses triangulan tranversajn sekciojn ĉe la finoj!)

trojo (Montri la profilon) 2008-junio-09 21:53:24

Oni aranĝu la alumetojn kiel simplan triangulon kun finoj tuŝantaj, kaj nomu la angulojn A, B, kaj C. Oni nun havas ses "malsamajn" triangulojn:

Triangulo ABC
Triangulo ACB
Triangulo BAC
Triangulo BCA
Triangulo CAB
Triangulo CBA

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-09 21:58:31

trojo:Oni aranĝu la alumetojn kiel simplan triangulon kun finoj tuŝantaj, kaj nomu la angulojn A, B, kaj C. Oni nun havas ses "malsamajn" triangulojn:

Triangulo ABC
Triangulo ACB
Triangulo BAC
Triangulo BCA
Triangulo CAB
Triangulo CBA
Tre bone! Fakte mi unue eraris, sed vi gajnas apartan bluan stelon pro inĝenieco kaj originaleco:

*

Tamen la verda stelo restas kiel premio por la solvo en mia menso..

trojo (Montri la profilon) 2008-junio-09 22:09:36

Oni aranĝu la alumetojn tiel, ke ili staras sur siaj flankoj kaj tuŝas ĉe la supro. Jen:

/|\\

Tio kreas du rektangulajn triangulojn.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-09 22:25:40

trojo:ili staras sur siaj flankoj kaj tuŝas ĉe la supro. Tio kreas du rektangulajn triangulojn.
Du? Kie, precize? Ĉu vi pensas pri triangulaj 'fenestroj' kreita de klinantaj alumetoj al alia flanko de la centra vertikalan? Tiuj 'trianguloj' ne havas bazojn, tial ili efektive estas nesimetriaj arkoj kun pintaj suproj!

Reen al la supro