Meddelelser: 10
Sprog: Esperanto
StefKo (Vise profilen) 29. maj 2018 06.34.28
Ĉu estas akcepteblaj kaj kompreneblaj ĉi lingvoturnoj:
1. Ne patru sed paĉju min!
2. Ne ciu sed sinjoru min!
3. Mi vias la prezidenton.
4. Mi kaj ŝi cias.
5. Stefanu min!
Metsis (Vise profilen) 29. maj 2018 09.14.12
Teorie oni povas konstrui verbojn el ajnaj nomoj aŭ alparolaĵoj – Stefani, sinjori, patri k.t.p. – sed mi kredas, ke nur kelkaj estas aŭtomate kompreneblaj. Vi devas ankaŭ kontroli, ke la verbo ne jam havas alian signifon. Ekz-e laŭ PIV:
- patri : esti patro aŭ kvazaŭ patro por iu
StefKo (Vise profilen) 29. maj 2018 12.19.14
Metsis:Unue la T-V -distingo (https://en.wikipedia.org/wiki/T–V_distinction#Esperanto) en E-o estas nomigita ciumo kaj konsekvence la verbo estas ciumi, kiu estas en PIV (vortaro.net).En vortaro.net oni uzas "patri" tiel:
Teorie oni povas konstrui verbojn el ajnaj nomoj aŭ alparolaĵoj – Stefani, sinjori, patri k.t.p. – sed mi kredas, ke nur kelkaj estas aŭtomate kompreneblaj. Vi devas ankaŭ kontroli, ke la verbo ne jam havas alian signifon. Ekz-e laŭ PIV:Uzante la modelon ci → ciumi mi dirus patro → patrumi.
- patri : esti patro aŭ kvazaŭ patro por iu
patri. Esti patro aŭ kvazaŭ patro por iu: junan koron kompreni mi ne ĉesis, patris al vi,
do kiel nominativo aŭ dativo (kun prepozicio "al"). Miaj ekzemploj uzas akuzativon (krom 4.).
Ciumi... fakte, en mia vortaro estas kaj "cii", kaj "ciumi" en la sama senso. "Cii" estas verbo transitiva kaj "ciumi" - netransitiva. Siaflanke "ciumi"ne alvenis al mia kapo sed ankaŭ "patrumi" ne alvenus.
Ĉu tiu vortaro ne estas ĝusta?
sergejm (Vise profilen) 29. maj 2018 20.10.27
Altebrilas (Vise profilen) 31. maj 2018 16.17.17
Altebrilas (Vise profilen) 31. maj 2018 16.22.46
StefKo (Vise profilen) 31. maj 2018 20.19.09
Altebrilas:Pri "sinjori", ĝi signifas esti sinjoro aŭ konduti kiele. Eble "Sinjorumi" estas la plej bona solvo. Sed ĉu estas atestoj?En la senco priskribita "sinjori" estas la verbo transitiva, do post:
"mi sinjoras" sekvas akuzativo, ekz. "vin" do "sinjori" ne signifas "esti sinjoro" sed "nomi (nomumi?) vin 'sinjoron'".
Eble mi, kiel komencanto, ne tute bone komprenas tion?
Altebrilas (Vise profilen) 31. maj 2018 21.15.27
sinjorumi
1.
(ntr)
Senrajte afekti sintenon de sinjoro, de superulo: la Brita Imperio forsendis milionojn, precipe sentaŭgulojn, al siaj kolonioj, por tie sinjorumi super la enloĝantoj [8].
2.TEZ
(tr)
Alparoli per „sinjoro“: ― Estimata Sinjoro ... ― Mi ŝatus se vi ne sinjorumus min [9]
Metsis (Vise profilen) 1. jun. 2018 08.41.43
Altebrilas:Cii estas malfacile komprenebla, kaj riskas okazi konfuzon kun scii. Mi jam aŭdis "ciumi" laŭ la signifo "uzi ci anstataŭ vi" kiam ambaŭ eblas, ekz en la franca por montri al iu proksimecon aŭ malestimon kaj pro tiu kialo ĝia uzo estas delikata. Tial Zamenhof preferis vi ĉiukaze.Mi samopinias: cii sonas tro multe kiel scii.
Kiel oni sentas la T-V -distingon, certe dependas de kulturo. Eblas, ke en la franca oni evitas uzon de ci kaj konsekvence denaske francparolantaj esperantistoj ne uzas ĝin.
Kontraŭe en mia denaska lingvo, la finna, ci estas neŭtrala kaj ne montras iun proksimecon aŭ malestimon, eble mankon de alta estimo. Uzon de vi, kiam temas pri unu persono, estas ofte konsiderata tro formala(*). Plue singulara, formala vi postulas singularan formon de verbo, kaj multaj denaskaj parolantoj ne povas uzi ĝin korekte. Oni havas neniun distingon en parolo, kiam oni adresas formale kaj senformale al pluraj vi.
Do al mi uzo de singulara vi estas iomete konfuzanta. Ĝi ŝajnas anglismo.
*: Mi persone uzas la formalan vi, kiam mi adresas al nekonataj maljunaj personoj, sed estis okazanta, ke ili ekkoleris, ke ili ne estas tiom maljunaj.
Serveto (Vise profilen) 1. jun. 2018 21.10.43