前往目錄

Vortaro por Android: Praktika Vortaro

貼文者: dusanj, 2018年6月3日

訊息: 4

語言: Esperanto

dusanj (顯示個人資料) 2018年6月3日上午3:19:04

Saluton al ĉiuj! Mi programis apon por Android kiu nomiĝas Praktika Vortaro (jen la ligilo: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.... ), ĝi similas al PReVo. La datumbazo venas el Reta Vortaro.
Provu ĝin! Kaj se vi trovas erarojn bonvolu diri al mi ridulo.gif

Kiel ĝi malsimilas al PReVo?
* Kiam oni serĉas, tuj aperas la resumo de la difino de la trovitaj vortoj.
* Oni povas alklaki sur iu ajn vorto de la difino por vidi sian difinon.

HB9ERD (顯示個人資料) 2018年7月17日下午10:02:33

Mi nur iomete elprovis tiun novan apon, sed estas ege rekomendinda. Bone estus ankoraŭ se oni havus la eblon rigardi la serĉhistorion. Ŝajnas ke ne funkcias kun tre maljunaj Android-versioj (mi havas maljunan poŝtelefonon kun Android 2.3 kiu ankoraŭ funkcias kaj kiu mi ŝatas uzi kiel vortaro).

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月18日下午8:37:40

Estas malfacile fari programon, kiu subtenus ambaŭ malnovajn kaj novajn versiojn de Android. Simila sitacio pri iPhone.
Verŝajne produktantoj de poŝtelefonoj faras tiel speciale, por ke oni aĉetu novajn telefonojn.

Urho (顯示個人資料) 2018年7月29日上午10:58:47

Nu, mi havas saĝtelefonon kun sufiĉe nova Android-versio. Mi devos iom testi la vortaron. — Dankon pro la informo!

回到上端