Kial Lernu uzas i-formon de verboj en butonoj anstataŭ u-formon?
od uživatele Metsis ze dne 18. června 2018
Příspěvky: 5
Jazyk: Esperanto
Metsis (Ukázat profil) 18. června 2018 10:47:18
mimoprobegal (Ukázat profil) 18. června 2018 16:13:20
Metsis:Vidu temon. Ekzemploj estas "Ensaluti", "Sendi", "Nuligi" anstataŭ "Ensalutu", "Sendu", "Nuligu".Putin kulpas
en rusa lingvo oni ofte uzas infinitivon kiel aŭ anstataŭ imperativon
Bert (Ukázat profil) 19. června 2018 1:07:59
Ankaŭ en la angla, germana kaj franca oni uzas la i-formon
Venu lerni en http://gresillon.org
mimoprobegal (Ukázat profil) 19. června 2018 3:44:15
anstataŭ rektajn krudajn ordonojn Lernu! aplikas pli ĝentilajn, sed mallongajn petojn:
(bonvolu) ensaluti
(bonvolu) sendi
(bonvolu) nuligi
tiel mi vidas
Metsis (Ukázat profil) 25. června 2018 12:40:34
Bert:Kial uzi u-formon. Butono ne petas aŭ ordonas. Ĝi nur diras kio posto okazos.Por komputilaj fanatikuloj kiel mi estas tute nature, ke butono petas aŭ ordonas. En la angla oni ĝenerale ne povas distingi, ĉu temas pri i- aŭ u-formo (send kontraŭ send).
Ankaŭ en la angla, germana kaj franca oni uzas la i-formon
Venu lerni en http://gresillon.org
Mi ne komprenas, kion vi signifas kun ligilo al Gresillon. Notu, ke sur la frontpaĝo estas butono kun teksto "sendu".
mimoprobegal:evidente ja estas, ke i-formoj estas mallongigojĈi tio ŝajnas dependi de denaska lingvo de parolanto. En mia denaska lingvo oni uzas u-formon kaj ĉi tia uzo ne estas konsiderata kruda sed neŭtrala. Kruda estus "Sendu, idioto!" aŭ alie nomaĉi. Uzo de i-formo estus stranga, kiel konstato, ke la sistemo faras ion, ne voko al ago de la parto de uzanto..
anstataŭ rektajn krudajn ordonojn Lernu! aplikas pli ĝentilajn, sed mallongajn petojn:
(bonvolu) ensaluti
(bonvolu) sendi
(bonvolu) nuligi
tiel mi vidas