본문으로

Majstreja studento, kiu faras esploron pri Esperanto

글쓴이: iliyanad, 2018년 7월 2일

글: 5

언어: English

iliyanad (프로필 보기) 2018년 7월 2일 오후 9:15:01

Karaj esperantistoj,

Mi ne parolas Esperanton tre bone, do bonvolu senkulpigi miajn erarojn antaŭen.

Mi kontaktas vin ĉi tie, ĉar mi bezonas vian helpon por mia Majstro degree. Mi nuntempe esploras pri Pasporta Servo kaj Esperanto-movadoj. Mi interesas kompreni la senton de apartenado kaj konekteco en tiaj komunumoj, kaj ĝis kiom ĉi tiuj komunumoj estas fermitaj kaj ekskluzivaj por esperantistoj nur.

La enketo daŭros ĝis 5 min por plenigi. Ĝi estus tre utila se vi ĉeestis Esperantajn kunvenojn tutmonde aŭ loke, kaj / aŭ se vi uzus Pasporta Servo por gastigi aŭ vojaĝi.

Se vi ne ĉeestis aŭ uzis iun ajn el ĉi tiuj, via opinio kaj percepto de la Esperanto-komunumoj kaj Pasporta Servo ankoraŭ estus tre estimataj!

Jen la ligilo al la enketo:

https://goo.gl/forms/ddlJCP1r5DJljEKo2

Antaŭdankon!! ridulo.gif Plej bone, Iliyana

walfino (프로필 보기) 2018년 9월 30일 오후 3:14:48

shoko.gif ĝi estas fermita.

ĉion bonan al vi por via studado.

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 10월 1일 오전 8:58:09

Saluton!

Mi opinias, ke vi havus pli da eblecojn kompreni esperanto-komunumojn renkontante esperantistojn, parolante kun ili, trinkante kun ili kaj interŝanĝante opiniojn pri diversaj temoj, ol proponi al homoj plenigi demandarojn kie oni devas alklaki fakojn.

Mi mem malofte respondas al tiaj demandaroj, ĉar a) tio estas teda, kaj b) la rezultoj speguligas plejofte la opiniojn de tiu kiu faris - aŭ pagis - la demandaron.

Tamen, mi volonte respondus al demandoj pri tio, kion vi ne komprenas koncerne esperantan movadon, se mi kapablas respondi - kompreneble.

Bonan kuraĝon pri via Majstreco!

ĝis.

bobwedwick (프로필 보기) 2018년 10월 1일 오전 9:06:49

respondoj ne plu akceptintaj

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 10월 1일 오전 9:12:33

La respondoj ne plu akceptis kion? Ĉu temas pri erarmesaĝo? Tio ne estas tre klara.

다시 위로