去目錄頁

Ĉu retpaĝaro ekzistas por paroli Esperanto en la interreto?

SrBlackMax, 2018年7月17日

讯息: 5

语言: Esperanto

SrBlackMax (显示个人资料) 2018年7月17日下午7:51:28

Saluton, mia nomo estas Matiŭ.
Mi volis demandi al vi bonvole ke vi diru al mi iun retpaĝaron por paroli Esperanton.
Mi volas koni retpaĝaron por paroli Esperanton de la sama maniero ke oni faros en "chat" de interreto.
Dankon.

mimoprobegal (显示个人资料) 2018年7月19日上午5:22:00

plejverŝajne vi serĉas esperantan babilejon
antaŭ kelkaj miloj da jaroj tia babilejo estis en Lernu
sed post brila perfektigo de la paĝaro ĝi malaperis
same jam mortis babilejo ĉe Bonvenon
mortis ankaŭ ĉiuj aliaj babilejoj - ĉar neniuj bezonas Esperanton por interkomunikiĝi

lernu la anglan - veran lingvon internacian

SrBlackMax (显示个人资料) 2018年7月19日下午1:52:49

mimoprobegal:plejverŝajne vi serĉas esperantan babilejon
antaŭ kelkaj miloj da jaroj tia babilejo estis en Lernu
sed post brila perfektigo de la paĝaro ĝi malaperis
same jam mortis babilejo ĉe Bonvenon
mortis ankaŭ ĉiuj aliaj babilejoj - ĉar neniuj bezonas Esperanton por interkomunikiĝi

lernu la anglan - veran lingvon internacian
Saluton,
Mi scias ke ne multaj personoj uzas la Esperantlingvon por komunikiĝi kun la aliaj personoj. Sed tio ne estas kialo por ĉesi lerni Esperanton. En mia familio ni uzas Esperanton por komunikiĝi sekrete.

Mi jam scias la anglan lingvon, sed mi ne ŝatas ĝin tiel kiel mi ŝatas Esperanton.

Dankon.
Ĝi estas tre utila scii ke retpaĝaro por paroli la esperantlingvo ne ekzistas.

Metsis (显示个人资料) 2018年7月20日上午5:59:51

SrBlackMax,

Ĉu vi celas babilejon, kie oni "parolas" skribante, aŭ vere parolas? Se skribante, vi povas lasi anoncon pri korespondo ĉi tien en Lernu. Ĉu vi jam havas Amikumun en via poŝtelefono? Per ĝi vi povas trovi parolantojn pli malpli proksimume depende de, kie vi loĝas.

Por paroli serĉu en Skajpo.

SrBlackMax (显示个人资料) 2018年7月20日下午2:52:16

Metsis:SrBlackMax,

Ĉu vi celas babilejon, kie oni "parolas" skribante, aŭ vere parolas? Se skribante, vi povas lasi anoncon pri korespondo ĉi tien en Lernu. Ĉu vi jam havas Amikumun en via poŝtelefono? Per ĝi vi povas trovi parolantojn pli malpli proksimume depende de, kie vi loĝas.

Por paroli serĉu en Skajpo.
Mi dankas al vi.
Mi ne konis Amikumun. Mi baldaŭ uzos ĝin.
Mi ne pensis ke kelkaj grupoj povis ekzisti por paroli Esperanton ene Skajpo.

Mi dankas al vi denove.

回到上端