Messages : 8
Langue: Esperanto
gentry (Voir le profil) 19 juillet 2018 12:42:19
Mi aprezegus iujn el viaj ideoj. Antaŭdankon.
mimoprobegal (Voir le profil) 19 juillet 2018 17:32:09
mi donas honest-vorton, ke ĉio, publikigita en la interreto, estas pura vero.
2.prov-tempo aŭ prov-periodo
kiam oni dungas kandidaton por labori, oni donas al li prov-tempon aŭ prov-periodon por sĉiiĝi, ĉu li taŭgas aŭ ne.
eblas diri ankaŭ kontrol-tempo aŭ eĉ esplortempo
Metsis (Voir le profil) 20 juillet 2018 05:43:28
1. vorto de honesto aŭ honestovorto
2. provotempo aŭ provoperiodo
sudanglo (Voir le profil) 21 juillet 2018 12:07:20
To release on parole - honorliberigi, honorvorte liberigi
However PIV defines honesta in terms of honoro - konformigante sin al la honoro, al la devo, kc
Metsis (Voir le profil) 23 juillet 2018 06:59:14
Ondo (Voir le profil) 3 août 2018 07:10:00
La malliberulo eble honorvorte akceptas la kondiĉojn de sia liberigo (“vorton de honoro!”, “per mia honoro”, estas jam Zamenhofaj ekzemploj), eble subskribas dokumenton, eble nur aŭskultas diktadon de la kondiĉoj, sed la formo de la akcepto ne estas grava.
Probation, laŭ mia kompreno, estas simila afero, sed pli emfazas la kontroladon, sub kiu la kondiĉe liberigita homo devas vivi dum la probation-tempo . Por tia tipo de kondiĉa libereco oni povas diri kontrolata libereco aŭ kontrolata liberigo.
Metsis (Voir le profil) 3 août 2018 09:56:50
Ondo (Voir le profil) 3 août 2018 19:08:19
La aferon komplikas tio, ke la jura filozofio kaj terminaro en landoj kun Brit-devena juro (Usono k.a.) grave diferencas de aliaj juraj tradicioj.