去目錄頁

Ordo de vortoj en frazoj

SrBlackMax, 2018年7月25日

讯息: 18

语言: Esperanto

SrBlackMax (显示个人资料) 2018年7月25日上午1:01:27

Saluton,
Mi nur volas peti al vi bonvole ke vi diru al mi la ordo de vortoj en frazoj.

Mi scias ke en la Esperanlingvo oni povas uzi iun ordon kiun oni volas sed mi havas demando.

En la frazo: "La granda hundo kaj la malgranda kato manĝas bongustan viandon" oni scias ke la hundo estas granda, la kato estas malgranda kaj la du vestoj manĝas bongustan viandon. Sed mi pensis ke se oni ŝanĝas la ordo de la frazo, ĝia signifo ankaŭ povas ŝanĝi.

Ekzemple:
"La hundo malgranda kaj la kato granda bongustan viandon manĝas" povus signifi ke la kato estas granda kaj la hundo estas malgranda.
Ĉu tiu ĉi signifas ke adjektivoj bezonas esti apud la substantivo kiun ili kvalifikas?

Dankon.

mimoprobegal (显示个人资料) 2018年7月25日上午6:16:12

ne nepre
oni povas uzi adjektivojn en ajnaj lokoj laŭdezire kaj laŭguste
hundo kaj kato viandon manĝas bongustan, granda kaj malgranda.
malgranda, viandon bongustan manĝanta, hundo kaj ĝia amiko granda, same manĝanta viandon, kato kune diskutas pri vortordo en esperantlingvo, havante plenajn buŝojn.
viandon voras du bestoj: hundo kaj kato, granda kaj malgranda, tre bongustan, devas mi diri.

Metsis (显示个人资料) 2018年7月25日上午6:49:03

Ne iu ajn vortordo taŭgas, sed la E-a vortordo estas pli libera ol ekz-e de la angla.

En via ekzemplo "granda" kaj "malgranda" estas priskribaj vortoj de siaj ĉefvortoj "hundo" resp. "kato". En ĉi tiu kazo temas pri adjektivaj atributoj, sed ekzistas ankaŭ aliaj. En E-o oni kutime skribas ilin kune per priskribo + ĉefvorto, alivorte "granda hundo", "malgranda kato" eventuale kun la difina artikolo antaŭe. Kelkaj skribantoj uzas la francan (?) kaj la hispanan (?) kutimon "hundo granda" resp. "kato malgranda", sed ĉi tiu ordo estas rara.

Plejparto de E-aj frazoj uzas SVO-ordon (subjekto-verbo-objekto) speciale en parolo kaj ĉi tiu ordo estas konsiderata neŭtra. Se vi volas emfazi ion, vi povas ŝanĝi la ordon. En tute vi havas sekvajn eblecojn:
  • La granda hundo kaj la malgranda kato manĝas bongustan viandon (SVO, neŭtra stilo)
  • La granda hundo kaj la malgranda kato bongustan viandon manĝas (SOV, poeta stilo, ete Joda-eska)
  • Manĝas la granda hundo kaj la malgranda kato bongustan viandon (VSO, emfazo: manĝi)
  • Manĝas bongustan viandon la granda hundo kaj la malgranda kato (VOS, ĉefemfazo: manĝi, dua emfazo: bongusta viando)
  • Bongustan viandon la granda hundo kaj la malgranda kato manĝas (OSV, emfazo: bongusta viando)
  • Bongustan viandon manĝas la granda hundo kaj la malgranda kato (OVS, ĉefemfazo: bongusta viando, dua emfazo: manĝi)
Se vi uzas la hispanan stilon kun inversia ordo ("hundo granda"), teorie vi povas duobligi la nombron ĝis dekdu eblecoj. Tamen en multaj kazoj la frazo sonus strangaj.

Ĉar E-o preskaŭ tute bazas sur la hindoeŭropaj lingvoj, oni malpreferas vortordojn, en kiu la verbo estas la lasta elemento. Nome la verbo ofte estas la plej grava elemento en frazo en la hindoeŭropa lingvo.

Notu, ke sen aparta akuzativa formo de vortoj, ĉi tiu ŝanĝo de vortordo ne eblas.

SrBlackMax (显示个人资料) 2018年7月25日下午6:11:25

Metsis:Ne iu ajn vortordo taŭgas, sed la E-a vortordo estas pli libera ol ekz-e de la angla.

Dankon, mi nun Komprenas pli bone ĉi tion. Ĉi tio estas iom da malfacila sed mi pensas ke ĝi estas preferebla uzi la neŭtrala stilo.
Ĝi estas tre bone scii, tamen, ke oni povas uzi aliajn ordojn de vortoj.
Mi dankas al vi denove.

morico (显示个人资料) 2018年11月15日下午4:00:15

Se via lingvo estas sen akuzativo (kiel la lingvoj la plej parolataj), do vi povas uzi la ordon, kion vi konas, Subjekto- Verbo- Objekto (S-V-O), kiu estas la plej uzata en la mondo.

Du aliaj facilaĵoj.
La vorto(j) determinanto(j) estas ĝenerale antaŭ la determinata(j) vorto(j) aŭ ĉefa(j) vorto(j).
Ekzemple artikolo + nombro + adjektivo + determinanta substantivo' ĉefa substantivo'finaĵo, ekz. la tri belaj frat'in'oj.
vapor'ŝipo
Por pli bone kompreni kunmetitajn vortojn, vi devas ilin kompreni de dekstren ĝis maldekstren
Ekzemple, "Laŭ la 11a regulo de Fundamento, ni povas kompreni
frat'in'o kiel : o = kio estas + in = ineco de + frat » = frat′in′o"

morico (显示个人资料) 2018年11月15日下午4:17:25

Por facil'ig'i la kompren'o'n de la vort'o'j al la komenc'ant'oj,
Zamenhof rekomend'as uz'i la strek'et'ojn (- aŭ ').

Ĉu oni pov'as ili'n uz'i por la lern'ant'oj de Lern'u.net ?

vivosenco_kvardekdu (显示个人资料) 2018年11月29日上午12:12:03

Mi havas kompareblan demandon.

Kio signifas:
  • 1e: Mi devas ne pagi.
  • 2e: Mi ne devas pagi.
  • 3e: Mi povas ne pagi.
  • 4e: Mi ne povas pagi.
Ĉu la unua kaj kvara frazo signifas "Pagi estas malpermesata / malebla."?
Ĉu la dua kaj tria frazo signifas "Pagi estas permesata / ebla. Pagi ne estas necesa."?

Tiel ĉi ŝajnas plej logika al mi, sed mi ne povis trovi respondo en la paĝo pri negacio nek en la programo "Kurso de Esperanto 4".

sergejm (显示个人资料) 2018年11月29日上午1:17:44

'Mi devas ne pagi' siginfas ke vi devas fari agon 'ne pagi'. Ago 'pagi' povas esti permesita, sed vi devas ne fari ĝin, ekz. pro tio ke mankas mono.
'Mi ne devas pagi' logike singifas ke vi ne havas devon pagi, t. e. vi povas pagi aŭ ne pagi. Sed en multaj lingvoj ĉi tiu frazo signifas la samon kiel 'mi devas ne pagi', do en Esperanto ĝi povas havi tian ne logikan signifon.

Kaj plue, ĉu 'mi povas fari nenion' signifas 'mi ne povas fari ion' aŭ 'mi povas ne fari ion'? Ruse, kun tiel nomata 'duobla neado' ĉi tiuj signifoj estas distingeblaj. En Esperanto ĉi tio kutime signifas la unuan.

Metsis (显示个人资料) 2018年11月29日上午8:10:18

vivosenco_kvardekdu:Mi havas kompareblan demandon.

Kio signifas:
  • 1e: Mi devas ne pagi.
  • 2e: Mi ne devas pagi.
  • 3e: Mi povas ne pagi.
  • 4e: Mi ne povas pagi.
Kiel morico skribis, ĝenerale oni metas priskribajn vortojn antaŭ la ĉefvortoj. Ĉi tio koncernas ankaŭ la neajn vortojn. Do neŭtraj esprimoj estas
  • Mi ne devas pagi : ne ekzistas devo, ke mi bezonas pagi
  • Mi ne povas pagi : me ne kapablas pagi, ekz. pro manko de mono
Mi komprenas la frazon "Mi devas ne pagi" tiel, ke "Mi devas lasi paganta/pagonta". Alivorte ekzistas iu kialo, pro kio mi ne povas aŭ volas pagi.

Mi komprenas la frazon "Mi povas ne pagi" tiel, ke "Mi povas lasi paganta/pagonta". Alivorte ekzistas ebleco, pro kio mi ne devas aŭ bezonas pagi.

Sed miaopinie la ambaŭ du lastaj frazoj "Mi devas/povas ne pagi" sonas iomete strangaj kaj facile ne estas komprenitaj aŭ estas miskomprenitaj, do evitu tiajn.

Altebrilas (显示个人资料) 2018年11月29日下午2:51:24

En kutima Esperanto, oni metas la vortgrupojn en arbitra ordo, sed plejofte SVO.

En poezia Esperanto, eĉ la vortoj estas en arbitra ordo, kondiĉe ke la teksto restu klara. Vidu la tekston de La Espero: Tia ebleco estis uzata por ke la akcentoj falu sur la taŭgajn silabojn, kiel postulas la ritmo.

回到上端