目次へ

Reklama traduka helpo

Altebrilas,2018年7月28日の

メッセージ: 1

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2018年7月28日 10:09:15

Amikino petis de mi, ke mi rigardu ŝian profesian paĝaron, dirante ke ŝi estas nova en tiu metio kaj ke neniu en ŝia entrepreno majstris sufiĉe la anglan por korekti la anglan parton de la paĝaro. Tiam venis al mi ideon: kial ne peti helpon de anglalingvaj esperantistoj?

Tamen, traduko estas metio, kaj traduki fakajn paĝojn postulas duoblan scion: de la lingvoj kaj de la fako. Plie, tio povas postuli multe da tempo. Sed se oni limiĝas pri la hejmpaĝo aŭ pri la enkonduko, oni povas efike reklami pri niaj lingvo kaj movado - kaj eventuale pri tradukaj entreprenoj kiuj povas fini la tutan laboron.

Ankaŭ tio povas esti farita pri menuoj en restoracioj: senpage traduki ilin plurlingve, kondiĉe ke esperanta versio ankaŭ aperu.

先頭にもどる