Al la enhavo

Ĉu ĉi tiu uzo de "por" estas klara, aŭ ĉu konfuzas?

de gregorynacu, 2018-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

gregorynacu (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 17:22:34

Pasintsemajne mi partoprenis IIK, Internacia Infana Kongreseto en Lisbono/Almada Portugalio. Ĉe la solena fermo de UK, ni planis kanti, kaj dum la kanto, ĵeti paperajn aviadilojn al la spektantaro. Sur la buso tien, iu diris, "Johano havas la aviadilojn, kaj disdonos ilin al ni." Kaj mi diris, ŝerce, "ĉu li ne ĵetos ilin por ni?"

Tiu tute konfuzis la viron al kiu mi diris ĝin. Li ne komprenis kion mi celis per la vorto "por." Laŭ vorte, el la angla, ĝi plimalpli signifas "ĉu li ne ĵetos ilin [al la spektantaro, anstataŭ ni ĵeti ilin.]"

Mia demando estas, kiu ĉi tie opinias ke mia uzo de "por" en tiu kunteksto estas ĝusta, kaj kiu opinias ĝin malĝusta. Se malĝuste, kiel do vi vortumus la saman ŝercon?

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 18:12:31

Johano disdonos la aviadilojn al ni - li ne ĵetos, li nur donos ilin al ni kaj poste ni ĵetos.
Li ĵetos ilin por ni - li ĵetos kaj ni provu kapti ilin, eble kelkaj forflugos malproksimen.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 11:05:12

Kiu estis la denaska lingvo de la individuo kiu konfuziĝis?

Se mi estus laca kaj volus ke iu portu mian pezan valizon, mi verŝajne dirus Ĉu vi bonvolus porti mian valizon por mi.

Kaj se oni povas fidi je Google Translate, aliaj Eŭropaj lingvoj ankaŭ uzus sian ekvivalenton de 'por'.

Eble la troa varmo en Portugalujo afekciis lian cerbon.

gregorynacu (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 17:16:33

Tre interese. La du respondoj estas precize malaj. Laŭ mi, kiu estas anglalingva kanadano, sudanglo estas prava.

Tamen, sergejm komprenas kiel la konfuziĝinto (denaska germano, kiu flue parolas la francan kaj loĝas nun en francio). Li ne sciis ĉu mi intencis ke A) li ĵetos ilin anstataŭ ni, aŭ B) li ĵetos ilin al ni.

Tuj poste, mi demandis al hispanino, kaj ŝi komprenis la signifon, li ĵetos ilin, al la spektantaro, anstataŭ ni ĵeti ilin.

Estas tre interese al mi ke, eĉ ene de Esperanta komunumo, estas malkonsento pri la signifo de la uzo de prepozicioj kiel por. Mi, klare, uzas ĝin kiel la ekvivalenton de la angla "for", sed ne ĉiu komprenas ĝin same. Mi ankaŭ renkontis konfuzojn pri la signifo de "ĝis". Ekz, se mi dirus, "Li estas tre kontenta knabo ĝis hodiaŭ." Laŭ mia sperto, kelkaj esperantistoj interpretas tion signifi ke la knabo estas kontenta dum sia tuta vivo kiu daŭras ĝis hodiaŭ kaj ankoraŭ ne ĉesis. Dum aliaj interpretas tion signifi ke hodiaŭ estas la tago en kiu la kontenteco ĉesis.

Mi ankoraŭ interesiĝas pri pliaj opinioj pri "por", sed ankaŭ pri la ĉi-supra signifo de "ĝis".

Dankon.

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 18:29:58

Komparu:
Mi portas la kukon al vi por via filino (por ke ŝi manĝu ĝin)

"Li estas tre kontenta knabo ĝis hodiaŭ." - li estis kontenta certan tempon, ne nepre la tutan vivion, antaŭ hodiaŭ; sed hodiaŭ io okazis ke li iĝis malkontenta. El kunteksto estas klare, hodiaŭ li estas malkontenta, sed ne tutan tago, depende je kia horo okazis la "io".

En rusa lingvo estas du prepozicioj tio:
Я в отпуске с 1 по 14 сентября (включительно) - miaj ferioj estas de la 1-a ĝis la 14-a de septembro (inkluzive) - la 14-a de septembro estas ferio
Я в отпуске с 1 до 14 сентября (исключительно) - miaj ferioj estas de la 1-a ĝis la 14-a de septembro (ekskluzive) - la 14-a de septembro estas labortago.

Mi kalkulas ĝis 10 - 10 estas la lasta nombro.

Mi rigardis PIV - tie ne klaras, ĉu la ĝisa dato estas inkluzivita aŭ ekzkluzivita en la periodo.

Sed vi povas aldoni 'inkluzive' aŭ 'ekzkluzive' por klarigi.
En PIV estas ekzemplo "mi ripozos ĝis post Pasko" - verŝajne vi povas 'post' kaj 'antaŭ' por ĉi tiu celo

sudanglo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 11:36:53

En PIV, sub difino 6 - persono je kies profito aŭ kontentigo oni agas kaj sub difino 7 - personon ,kiun koncernas la ago (rilate al)

Mi ne konkludus ke estas malkonsento pri la uzado de 'por. La interpreto dependas de la konteksto (situacio).

Portu la leteron por mi povus (teorie) esti dusenca - la konteksto determinos.

Cetere rilate vian ŝercan interjekcion, por la signifo ke la disdononto faru tion ĵete (al la infanoj) la ĝusta prepozicio estas 'al' ne 'por.

Ondo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 16:52:16

Sen teoriumado: al mi la frazo kun "por ni"' estas konfuza, dubasenca. Mi eble konjektus la signifon (helpus en tio kono de aliaj lingvoj), sed ne sufiĉe rapide por reagi al la "ŝerco". — Mia propra lingvo ne uzas prepoziciojn,

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 04:59:52

En la finna estas multaj kazoj anstataŭ prepozicioj. En la hungara estas kazoj kaj postpozicioj.

Estas konfuzo nur en ĉi tiuj kazoj:
Mi donos dek monerojn por ĉi tiu sklavo.
Mi vetas dek dolarojn por ĉi tiu ĉevalo.
Sed: Mi aĉetas avenon por mia ĉevalo.

En aliaj kazoj estas nur ne kutima uzo, sed estas komprenebla.

Ondo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 07:12:16

sergejm:En la finna estas multaj kazoj anstataŭ prepozicioj. En la hungara estas kazoj kaj postpozicioj.

Estas konfuzo nur en ĉi tiuj kazoj:
Mi donos dek monerojn por ĉi tiu sklavo.
Mi vetas dek dolarojn por ĉi tiu ĉevalo.
Sed: Mi aĉetas avenon por mia ĉevalo.

En aliaj kazoj estas nur ne kutima uzo, sed estas komprenebla.
Vi uzas la vorton "kazo", kiu Fundamente estas nur gramatika termino, ege konfuze.

Sed forgesu mian rimarkon pri manko de prepozicioj en la Finna. Ĉiu lingvo uzas siaspecajn esprimilojn. La Finna ĉi-okaze uzus nek kazon nek prepozicion.

La sola grava mesaĝo mia estis tio, ke mi sentas la vortojn "por ni" dubasenca esprimo en la origina demando. Mi esperas, ke estos aliaj similaj respondoj de alilingvanoj — ĉu por, ĉu kontraŭ rapida kaj ĝusta kaj unusenca ekkompreno. Teoriumado kaj konsultado de gramatikoj kaj vortaroj estas sensignifaj, kiam la tasko estas rapide kompreni ŝercan replikon.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 07:52:53

sergejm:En la finna estas multaj kazoj anstataŭ prepozicioj. En la hungara estas kazoj kaj postpozicioj.
(Jes, la kazoj kaj postpozicioj fakte estas preskaŭ la samaj. Miakompreneble en la hungara oni nomas kelkajn formojn kiel kazoj, kvankam oni ne povas apliki ilin nur al kelkajn vortojn (ekz-e al tempajn substantivojn), sed en la finna oni nomas ilin kiel adverbaj esprimoj. Ĉi tial oni ofte aŭdas, ke la hungara havas pli kazoj ol la finna. Dependas de kiel oni kalkulas.)

sergejm:
Estas konfuzo nur en ĉi tiuj kazoj:
...
En aliaj kazoj estas nur ne kutima uzo, sed estas komprenebla.
Mi komprenas viajn ekzemplojn kiel:
  • Mi donos dek monerojn por ĉi tiu sklavo. = Mi donos dek monerojn al ĉi tiu sklavo/Ĉi tiu sklavo ricevas dek monerojn, kiujn mi donos.
  • Mi vetas dek dolarojn por ĉi tiu ĉevalo. = Mi vetas dek dolarojn, ke ĉi tiu ĉevalo gajnas.
  • Mi aĉetas avenon por mia ĉevalo. = Mi aĉetas avenon al mia ĉevalo./Mi aĉetas avenon, kiun mia ĉevalo pli malfrue manĝas.
Kaj jes, mi ne komprenis la ŝercon.

Reen al la supro