Al la enhavo

Pri la japana fleksio

de nornen, 2018-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 115

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2018-novembro-02 08:15:09

Kara nornen,
ドラゴンボールの漫画を読んだが、日本語ではなかった。しかし「フライング・ベン」と「進撃の巨人」を日本語で読んだね。ここでは日本語の漫画と本を見つけるのは大変難しいのだ。
そうですよね。わざわざ日本語版の漫画を読みたいと思う人は少ないでしょうから、書店が取り扱わないでしょうね。
Mi komprenas la situacion. Probable troviĝus nur malmute da personoj kiuj volas legi japanan versian mangao. Libro-vendejoj ne traktus japanajn mangaojn. Mi havas preskaŭ ĉiujn volumojn (datumaroj de bildoj) de Dragon Ball.

http://qtlcms.webcrow.jp/comic/db1/
「サイヤ人」は言葉遊びだと思っている。音節を混ぜると、結果は「ヤサイ」だ。すべてのサイヤ人の名前は野菜だ。「カカロット」はニンジンで、「ベジータ」は「vegetable」で、「ラディッツ」はハツカダイコンだ。同意するか。
そのとおりです。nornen さんは何でもご存知ですね。
Vi pravas. Ho, ion ajn scias nornen.
ラテンアメリカではドラゴンボールがとても有名で大切だ。少年だけではなく、大人もこのアニメを見る。最終の戦闘が起こる最終回は、市議会が公共の場で大型のスクリーンを備えるし、見るために数百人が寄る。
ここで見えるように大きな催しだぜ!
これはまたすごい数の人ですね。それにこのような催しを市議会が主催するとは驚きです。
Ho kiel multe da homoj kolektiĝas por spekti Dragon Ball. Plie tio ke urba parlamento okazigas tian okazaĵon estas mirinda.

----
Iom malfacie kompreni la sencon. Ĉu "defendi vian opinion" signifas "plu konservi vian opinion" ? = "aliuloj ne sukcesas ŝanĝigi vian opinion" ?
Pli malpli. Mi komprenas “defendi opinion/vidpunkton/starpunkton” tiel:

Mi estas ano de la estraro de firmao. Mia starpunkto estas “ni malplikostigu niajn produktojn antaŭ kristnasko”. La aliaj anoj havas la starpunkton “ni plikostigu la produktojn antaŭ kristnasko”. Mi eniras renkontiĝo kun la pliaj estroj, kaj poste mi revenas domen kaj diras al mia edzino:

Okazo 1: Mi ne sukcesis defendi mian starpunkton. Ĉiuj diris, ke mia starpunkto estas sensenca kaj kontraŭa al niaj celoj. La firmao plikostigos la produktojn.

Okazo 2: Mi sukcesis defendi mian starpunkton. Unue la aliuloj havis alian starpunkton, tamen post kiam mi donis multe de klarigoj, ili akceptis mian starpunkton. La firmao malplikostigos la produktojn.

Okazo 3: Mi sukcesis pli malpli defendi mian starpunkton. La aliuloj taksas mian starpunkton valida kaj senca, tamen ili opinas ke ilia starpunkto estas eĉ pli valida kaj eĉ pli senca. Venontsemajne ni balotos pri la venda strategio.
OKazo 1:私は自分の意見を押し通すことができなかった。他の人は皆、その人達の目的にとって私の意見は無意味だと言った。会社は製品を値上げする(ことになった)。

OKazo 2:私は自分の意見を押し通すことができた。はじめ、他の人達は異なる意見を持っていたが、私が充分に(沢山)説明をした後には、私の意見を受け入れてくれた。会社は製品を値下げする(ことになった)。
(充分に = sufiĉe、沢山 = multe)

OKazo 3:私はなんとか私の意見を通すことができた。他の人達は私の意見を有効で有意義なものとして取り扱ってくれたが、自分達の意見の方がより有効でより有意義であるとした。来週私たちは売上のための戦略について意見を交える(ことになった)。
(交える origine signifas "krucigi ion". 刀を交える= batali per glavoj, 拳[こぶし]を交える= batali per manoj (boksbado), 意見を交える= batali per opinoj.

Ho, "defendi" havas pli aktivan sencon ol tio kion mi konjektas. Mi ĝis nun pensadis ke "defendi" havas nur singardeman sencon. Jenaj japanaj frazoj 意見を通す・意見を押し通す・信念を貫く・信念を曲げない probable taŭgus por "defendi starpunkton".

----
(2) Mi intencis diri: “Mi ekridante diris”
Mi supozante ke vi intencis diri ja tion, vortigis. Sed mi ne trovis tute taŭgan votigon. Mia esprimo estas tia senca: Mi ridis dum mallonga tempo, kaj poste diris.

----
Dankon pro via klarigo pri uzo de infinitivo en prepozicia komplemento.

Mi ĝis nun komprenis ke oni ne uzas infinitivon nek ke-frazon(sen "tio" antaŭstaranta) malantaŭ prepozicioj escepte de por, anstataŭ, krom kaj sen.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kun_ro...

Mi denove legis la paĝon de PMEG. Tie estas skribita la klarigo tiel:
"Uzado de aliaj rolvortetoj antaŭ I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco. Ĉe aliaj rolvortetoj ol por, anstataŭ, krom kaj sen, oni kutime serĉas alternativajn esprimomanierojn".
Ho ve, mi preterlegis la klarigon antaŭe.

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-03 16:08:01

Kara ito,
OKazo 1:私は自分の意見を押し通すことができなかった。他の人は皆、その人達の目的にとって私の意見は無意味だと言った。会社は製品を値上げする(ことになった)。

Ho, mi ĉiam lernas tiom da novaj aferoj, kiam vi libere skribas japane. Mi tre dankas vin.
Venontsemajne ni balotos pri la venda strategio.

来週私たちは売上のための戦略について意見を交える(ことになった)。
Ĉu vi eble legis “batalos” anstataŭ “balotos” (¿採決する?) ?

- - - -
Tiuj el viaj proponoj rilataj al “defendi starpunkton” ŝajnas al mi tute taŭgaj.

意見を通す = akceptigi opinion?
意見を押し通す = persiste havi opinion?
信念を貫く = daŭrigi konvikton?
信念を曲げない = ne lasi (ĉesigi) konvikton?

- - - -
Mi ĝis nun pensadis ke "defendi" havas nur singardeman sencon.
Konsultante la PIV, mi trovis tiun ĉi difinon:
defend/i (tr)
1 Helpi, protekti kontraŭ materiala atako
2 Paroli aŭ skribi favore al io aŭ iu, helpi per argumentoj ks
3 ⚖ Helpi akuziton antaŭ tribunalo
Eble (1) estas la pli pasiva, singardema senco, kiun vi komprenis, dum (2) estas la pli aktiva, batalema senco, kiun mi celis.

Povas esti, ke tio estas kultura malsameco. Ĉi tie, la defendo ne nur rilatas al la singardo, sed ankaŭ al la kontraŭatako. Ni diras “La atako estas la plej bona defendo.”

Ekzemple dum piedpilka matĉo, la golulo (?ゴールキーパー) kaj la defendistoj (?ディフェンダー) ĉefe devas defendi sian golejon. Tamen tiu defendo ne nur celas malebligi, ke la kontraŭuloj metus la pilkon en la golejon, (pasiva, singardema defendo), sed ankaŭ samtempe ebligi kaj estigi kontraŭatakojn de oniaj kunuloj (aktiva, atakemo defendo).

Alia ekzemplo: por fariĝi Doktoro, ĉi tie, oni ne nur devas verki tezon (disertacion), sed oni devas “defendi” ĝin. Tio signifas, ke la bedaŭrinda studanto troviĝas en ĉambretoj kun tri Doktoroj de la sama materio, kaj ili intencas dishaki kaj destrui la tezon. Kaj nur post sukcesa defendo, oni ricevas la titolon “Doktoro”.

Pri “defendi vidpunkton/starpunkton/opinion”: Mi opinias, ke “defendante” vidpunkton, oni ne nur celas pravigi siajn argumentojn (pasiva defendo), sed ankaŭ samtempe malpravigi la kontraŭargumentojn (aktiva defendo).

Tamen kiel dirite, povas esti, ke tio estas nur kaj ekskluzive mia personan interpretado.

- - - -

Leginte la PMEG, mi eksciis, ke la uzo de infinitivoj post prepozicioj krom la kvar menciitaj, estas taksata “evitinda” (kvankam gramatike ĝusta). Mi tute ne sciadis tion. Danke al vi, mi future evitos uzi tiajn konstruaĵojn Esperante.

Ekzemple, mi celis skribi en la alineo pri piedpilko tion: “defendo temas ne nur pri malebligi atakojn, sed ankaŭ pri ebligi kontraŭatakojn”. Tamen respektante la PMEG, mi ŝanĝis la propozicion.

- - - -
Ho kiel multe da homoj kolektiĝas por spekti Dragon Ball.
Jes, tio estas tute nekredebla. Se vi ekstarus en centra parko de Gvatemalo-Urbo kaj ekkantus “チャラ・ヘッ・チャラ”, sendube pli ol unu gvatemalano daŭrigus la kanton: “何が起きても気分はへのへのカッパ”. (Kvankam la elsendaĵoj ofte estas hispanigitaj, la kantoj ĉiam restas senŝanĝe en la japana kun subtitoloj furiganaaj kaj hispanaj).
Mi komprenas la situacion. Probable troviĝus nur malmute da personoj kiuj volas legi japanan versian mangao. Libro-vendejoj ne traktus japanajn mangaojn.
現にグアテマラで日本の品物を売られない理由を分からないね。私と同時代の人は皆、子供いたとき、「マジンガーZ」や「キャプテン翼」や「キャンディ・キャンディ」(女の子だけ!)や「鉄腕アトム」や「ガンダム」などを見ていたんだ。私の子女と同時代の人は皆、「ポケモン」や「聖闘士星矢」や「ナルト」などを見ている。でも誰も日本の商品を売らない…


例えば、私の息子はクリスマスにガンプラ(ガンダムのプラモデル)を貰いたい。グアテマラでガンプラを買えないから、アマゾンから注文しなければならない。グアテマラでアマゾンが動作(?)しないので、買ったものが米国へ届けられるし、米国からグアテマラへクーリエサービスを使わなければならない。それはかなり退屈だね。

- - - -
Mi havas preskaŭ ĉiujn volumojn (datumaroj de bildoj) de Dragon Ball.

http://qtl1/cms.webcrow.jp/comic/db
Ho, mi tute ne scias kiel danki vin. Tio estas grandioza. Mi tuj eklegis, tamen mi devas konfesi, ke la legado estas tre malfacila por mi. Multe da onomatopeoj, nekonataj kanĵioj (mi neniam antaŭe vidis 公里 por キロ), kaj Goku parolas iom... strange por mi. (笑)
Tamen tio ne haltigos min! Tiel mi lernos pliajn kaj novajn detalojn.

Vidu ĉi tie.

- - - -

ito (Montri la profilon) 2018-novembro-04 23:51:01

Kara nornen.
Ĉu vi eble legis “batalos” anstataŭ “balotos” (¿採決する?) ?
Vi pravas. Mi mislegis.
----
ito:Ho, "defendi" havas pli aktivan sencon ol tio kion mi konjektas. Mi ĝis nun pensadis ke "defendi" havas nur singardeman sencon. Jenaj japanaj frazoj 意見を通す・意見を押し通す・信念を貫く・信念を曲げない probable taŭgus por "defendi starpunkton".
nornen:意見を通す = akceptigi opinion?
意見を押し通す = persiste havi opinion?
信念を貫く = daŭrigi konvikton?
信念を曲げない = ne lasi (ĉesigi) konvikton?
「通す」「通る」 baze havas la sencon "elfari (elfariĝi) rilate al ekz. konvinkado". Ekzemple 「私の意見が通った」 signifas "Mia opinio akceptiĝis". Sed 「通す」okaze ne tamas pri rezulto sed nur pri sia sinteno ekzemple tiel: 「私は会議の間、自分の意見を通したが、採用されなかった」(Tra la disktado, mi neniam ŝanĝis mian opinion kaj konvinkadis ĝin, sed oni finfine ne akceptis ĝin.)Tial ekzakta signifo foje dependas de kunteksto.

La priskribema vortero「押し」aldonas nuancon tian ke "elfari kontraŭ baraĵoj".

信念 estas opinio/kredo ne nur logika sed ankaŭ ekster-logika.
信念を曲げない = 信念を貫く signifas "firme konservi sian kredon kaj agi ĉiam laŭ ĝi".

----
Mi dankas pro via aldona klarigo pri "defendi".
En la japana troviĝas jena proverbo:「攻撃は最大の防御」.
Sed oni kredeble ne uzus 「防御」「防衛 」「守る」ktp. sole kun senco de aktiva ago. Ekzemple rilate al batalo, oni diras tiel : 「攻撃的な守りの布陣を敷く」(Oni prenas formacion por singardo sed la formacio estas iel atakema.) Oni ĉiam enŝovas vorton kun senco aktiva.

---- pri uzo de infinitivo post prepozicio

Mi fojfoje pensis ke se oni povas uzi infinitivon kiel ?argumenton de prepozicio "per", estus oportune. Ekzemple: "Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton al li per rekte renkonti lin kaj diri per mia buŝo(私は彼に対する感謝の気持ちを、彼に直接会って自分の口で伝えたいと思った). Sed leginte la klarigon de PMEG, mi hezitadis tian uzon. Ĉu jena esprimo sonas strange? "Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton al li per la ago rekte renkonti lin kaj diri per mia buŝo."

----
Jes, tio estas tute nekredebla. Se vi ekstarus en centra parko de Gvatemalo-Urbo kaj ekkantus “チャラ・ヘッ・チャラ”, sendube pli ol unu gvatemalano daŭrigus la kanton: “何が起きても気分はへのへのカッパ”. (Kvankam la elsendaĵoj ofte estas hispanigitaj, la kantoj ĉiam restas senŝanĝe en la japana kun subtitoloj furiganaaj kaj hispanaj).
Haha! Mirinde!

----
Mi komprenas la situacion. Probable troviĝus nur malmute da personoj kiuj volas legi japanan versian mangao. Libro-vendejoj ne traktus japanajn mangaojn.
現にグアテマラで日本の品物を売られない理由を分からないね。私と同時代の人は皆、子供いたとき、「マジンガーZ」や「キャプテン翼」や「キャンディ・キャンディ」(女の子だけ!)や「鉄腕アトム」や「ガンダム」などを見ていたんだ。私の子女と同時代の人は皆、「ポケモン」や「聖闘士星矢」や「ナルト」などを見ている。でも誰も日本の商品を売らない…

例えば、私の息子はクリスマスにガンプラ(ガンダムのプラモデル)を貰いたい。グアテマラでガンプラを買えないから、アマゾンから注文しなければならない。グアテマラでアマゾンが動作(?)しないので、買ったものが米国へ届けられるし、米国からグアテマラへクーリエサービスを使わなければならない。それはかなり退屈だな。
現にグアテマラで日本の品物売られない理由分からないね。私と同時代の人は皆、子供いたとき、「マジンガーZ」や「キャプテン翼」や「キャンディ・キャンディ」(女の子だけ!)や「鉄腕アトム」や「ガンダム」などを見ていたんだ。私のと同時代の人は皆、「ポケモン」や「聖闘士星矢」や「ナルト」などを見ている。でも誰も日本の商品を売らない…

> アマゾンが動作(?)しないので、
Ĉu tia senca?: Amazon ne liveras komercaĵojn ĝis persona domo pere de transportistoj. Se jese, onidirus tiel: 「グアテマラではアマゾンが運送業者を仲介して家まで(品物を)配送してくれないので、」

Kvankam mi scias ke en fremdaj landoj, oni ege amas japanan 漫画, mi ne kredas ke se oni vendas japanlingvo-versian Dragon Ball, ili estos aĉetataj, ĉar ili estas nelegeblaj. Sed rilate al ludiloj (ekzemple プラモデル aŭ bildoj) mi kredas ke ili estos aĉetataj. Ho, bedaŭrinde.
Mi tuj eklegis, tamen mi devas konfesi, ke la legado estas tre malfacila por mi. Multe da onomatopeoj, nekonataj kanĵioj (mi neniam antaŭe vidis 公里 por キロ), kaj Goku parolas iom... strange por mi. (笑)
Tamen tio ne haltigos min! Tiel mi lernos pliajn kaj novajn detalojn.
Kredeble onomatopeoj penigus vin. Sed mi rekomendas ke vi ne estu serioza pri onomatopeoj en Dragon Ball, ĉar multe el ili estas libere kreitaj de la verkisto mem. Fakte ankaŭ mi neniam aŭdis 「む〜〜むんむん」「ずどどえあ〜〜っ」「ばばっ」「すぽぽーっ」「BAKOKOKOKO!!」. (笑)

公里 estas unuo pri distanco kiu estas uzata en ĉinio, kaj ne en japanio. 里 estas(?estis) uzata en ĉinio kaj japanio. sed la distanco malsamas. Nuna ĉina 里 distancas je ĉirkaŭ 500 metroj dum japana 里 distancas je 3.927 kilometroj (ĉ. 4 km) . Kiam oni enkondukis metro-mezuron, la ĉina esprimis 1 km per 1公里(fakte ankoraŭ nun oni uzadus tiun terminon)dum la japana esprimas 1 km per 1千米 (oni kreinte novan 漢字 「粁」uzadis ĝin dum iom da periodo antaŭa). Nun en la japana oni esprimas "kilometro" per 「キロメートル」aŭ mallongigata 「キロ」kaj preskaŭ tute ne uzas 「里」kiel unuon.

Mi supozas ke la verkisto intencas lokigi la scenon de la rakonto al eksterlando de japanio (eble ĉinio)1). Ĉar la nomo 「孫悟空」 estas ja nomo de simio kiiu aperas en la ĉina rakonto「西遊記」, la ĉapelo de ウーロン aspektas la sama kiel tiu de anoj de ĉina komunista partio ĉirkaŭ 1950~1970 kaj ウーロン(烏龍) kaj ヤムチャ(飲茶) estas nomo de ĉina teo-speco kaj ia ĉina(広東・香港 ktp.)maniero de teo-trinkado (manĝante 点心 trinki teon) ktp..

1) La frazo estus tre malbona. Se vi povas kompreni mian diraĵon, bv. ĝustigi ĝin.

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-06 16:56:07

Kara ito,
Mi fojfoje pensis ke se oni povas uzi infinitivon kiel ?argumenton de prepozicio "per", estus oportune. Ekzemple: "Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton al li per rekte renkonti lin kaj diri per mia buŝo(私は彼に対する感謝の気持ちを、彼に直接会って自分の口で伝えたいと思った). Sed leginte la klarigon de PMEG, mi hezitadis tian uzon.
"Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton al li per rekte renkonti lin kaj diri per mia buŝo”

Al mi persone, infintivo post prepozicio “per” ne sonas tro strange, tamen aliaj detaloj de via eldiro ja ŝajnas strangaj al mi: la duobla “al li” kaj la senobjekta verbo “diri”.

“Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton per rekte renkonti lin kaj per eldiri mian dankon per mia propra buŝo.”

Nun, ĝi ne sonas strange al mi persone. Tamen memoru, ke en la hispana ĉiuj prepozicioj povas regi infinitivojn, kaj tial nenia kombinaĵo “prepozicio + infinitivo” sonas strange al mi. Verŝajne al aliaj Esperantistoj la supra eldiro ja ŝajnus stranga.

Mi opinias, ke oni ĝenerale povas anstataŭi “per + infinitivo” per participo sen perdi la signifon de “rimedo”, “maniero”, ktp.

“Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton rekte renkontante lin kaj eldirante mian dankon per mia propra buŝo.”

Se mi ne legus vian Esperantigon, eble mi esperantigus vian japanan propozicion tiel:

“Mi deziras esprimi mian senton de danko al li, en persona renkontiĝo per miaj propraj vortoj.”
“Mi deziras esprimi la senton de danko, kiun mi spertas [al | por] li, en persona renkontiĝo per miaj propraj vortoj.”
Ĉu jena esprimo sonas strange? "Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton al li per la ago rekte renkonti lin kaj diri per mia buŝo."
“per la ago rekte renkonti lin” ŝajnas iel tro peza. “per rekta renkont(iĝ)o kun li” aŭ “rekte renkontiĝante lin” ŝajnas al mi persone pli taŭgaj. Fakte, via versiono kun “per renkonti” ŝajnas al mi malpli artefarita ol “per la ago renkonti”. Tamen tio estas nur persona opinio.
> アマゾンが動作(?)しないので、
Ĉu tia senca?: アマゾンが商品を家まで配達しない ?Amazon ne liveras komercaĵojn ĝis persona domo pere de transportistoj.
Mi celis diri “Amazon ne operacias ĉi tie”. T.e. Amazon tute ne ekzistas ĉi tie. La problemo ne estas, ke Amazon ne liveras ĝis persona domo, sed ke Amazon tute ne liveras al mia lando. Amazon ne akceptas liveradreson en mia lando.
Mi supozas ke la verkisto intencas lokigi la scenon de la rakonto al eksterlando de japanio (eble ĉinio)1).

1) La frazo estus tre malbona. Se vi povas kompreni mian diraĵon, bv. ĝustigi ĝin.
La frazo estas facile komprenebla. La “ig” en “lokigi” estas troa, ĉar “loki” mem estas transitiva kaj signifas “meti en iun lokon”. Mi ripetus la vorton “al” antaŭ ĉinio, por klarigi ke vi celas diri “loki eble al ĉinio” kaj ne “eksterlando de japanio (eble de ĉinio)”.

Mi mem vortigus tiel: Mi supozas, ke la verkisto intencis loki la scenon for(en) de japanio, eble en ĉinio(n).
Mi alŝutis 10 volumojn (zip-dosierojn) al servilo kaj restigos ilin dum kelkaj tagoj.(Ĉar la spaco de servilo estas malgranda, do mi ne povas alŝuti tuton unufoje.) Se vi deziras gajni ilin, bv. elŝuti.
Dankegon! Mi elŝutis ĉiujn. Nun mi havas legmaterialojn por la resto de mia vivo...
Sed ekzistas unu problemo. La dosieroj estas donitaj de mia amiko, sed mi ne scias kiel li gajnis ilin. Tial tio ĉu ili estas infektitiaj de viruso estus dubinda. Mi konservas ilin en mia komptila dosierujo, kaj ŝajnas ke ili neniel agas malbone por la komptilo, tamen mi neniam kontrolis pri viruso. (Mi ne havas rimedon kontroli.)
Nezorginde. Mi uzas Linux, kaj virusoj estas ĝenerale skribitaj por Windows.
La dosieroj estas donitaj de mia amiko, sed mi ne scias kiel li gajnis ilin.
Mi timas, ke ĉi tie oni ne povas uzi “gajni”. Eble “akiri” estus taŭga.

gajni: Akiri monon aŭ valoraĵon en pli-malpli hazarda ludo [...]
akiri: Iĝi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie [...]

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-06 17:55:49

Kara ito,

legante Dragon Ball, mi ankaŭ legis iom da Ŝingekino Kjoĝin. Tamen mi timas, ke Mikasa kaj Eren parolas Kansai'an dialekton. Ĉu prave?

Mi klopodos traduki iliajn eldirojn al tia japana, kiun mi komprenas) kaj poste mi intencas esperantigi ilin.

Originalo:
ミカサ:起きや
ミカサ:もう帰らへんと日い暮れるで
エレン:お前…髪伸びてへんか?
ミカサ:そない寝ぼけるくらい熟睡しとったん?
エレン:イヤイヤ…ちゃうねん…なんめっさ長い夢見てた気いするんやけど…何やったっけ思い出せへんわ…

Kion mi komprenas:
ミカサ:起きて
ミカサ:もう帰らないと日が暮れるぜ
エレン:お前…髪が伸びていないか?
ミカサ:そない寝ぼけるくらい熟睡していたの?(しとった < しておった)
エレン:イヤイヤ…違うのだ…なんめっさ長い夢を見ていた気にするのだけど…何だったっけ思い出さないわ…

Kion mi esperantigas:
Mikasa: Vekiĝu.
Mikasa: Se ni ne returnas hejmen jam, noktiĝos (malheliĝos).
Eren: Vi, ĉu via hararo (ne) plilongiĝis (estas plilongiĝinta)?
Mikasa: Ĉu vi estis tiel profunde dormanta, ke vi ankoraux ne estas tute vikiĝinta? (Legu: duon-dormanta kaj tial parolanta stultaĵojn)
エレン:Ne, ne... malsame... nur estas (tiel), ke mi timas, ke mi sonĝis ekstreme longtempe... Mi ne memoras, kio okazis (kio estis mia sonĝo).

Ĉu tio pli malpli ĝustas?

Mi tre dankas vin.

ito (Montri la profilon) 2018-novembro-07 08:33:23

Kara nornen,

Dankegon pro viaj komentoj kaj konsiloj rilataj al la frazo "Mi deziras sciigi al li mian dankeman senton al li per la ago rekte renkonti lin kaj diri per mia buŝo".

Mi mem iom sentis en mi ke la vortigo estas pleonasma. Viaj komentoj kaj ekzemplaj frazoj tre multe helpos min.

Sed rilate al tiaj esprimoj:
“Mi deziras esprimi mian senton de danko al li, en persona renkontiĝo per miaj propraj vortoj.”
“Mi deziras esprimi la senton de danko, kiun mi spertas [al | por] li, en persona renkontiĝo per miaj propraj vortoj.”

Probable mi neniam elpensos ĉi tiajn vortigojn (涙), ĉar ili perfekte utiligas funkcion de prepozicio. Prepozicioj estas utilaj tamen estas malfacile uzeblaj por mi.

----
Mi celis diri “Amazon ne operacias ĉi tie”.
Ho simpla unu vorto sufiĉas!? Ĉar la koncepto de la vorto "operacii" estus vasta, kredeble tute adaptebla termino ne troviĝos en la japana. 運用する・経営する・事業を行う・運営する・操業する・操作する・作動させる・事業を展開する・任務を遂行する ktp. ktp. Probable ĉi tie 「(事業を)展開する」taŭgus. Mi vortigus: グアテマラでは Amazon が展開されていないので配送サービスは別途アメリカの運送業者を経ることになる。これは退屈なことだ。(ne rekta traduko)

展開している(する) oni (ek)havas siajn firmaojn, fabrikojn, vendejojn aŭ servilojn en iu loko. 展開する origine signifas plivastigi sian 事業 (=produktadon, komercadon aŭ servadon).

Dankegon.

----
La frazo estas facile komprenebla. La “ig” en “lokigi” estas troa, ĉar “loki” mem estas transitiva kaj signifas “meti en iun lokon”. Mi ripetus la vorton “al” antaŭ ĉinio, por klarigi ke vi celas diri “loki eble al ĉinio” kaj ne “eksterlando de japanio (eble de ĉinio)”.

Mi mem vortigus tiel: Mi supozas, ke la verkisto intencis loki la scenon for(en) de japanio, eble en ĉinio(n).
Dankegon pri klarigoj pri "loki" kaj "en ---n". Via frazo estas ĉiam simpla sed preciza.

Ĉu mi permesite povas demandi pri tio kiel Esperantigeblas "登場する". Ekzemple 「孫悟空は西遊記に登場する」. Ĉar ŝajnas ke la frazo "孫悟空 aperas en 西遊記" estas mallerta.

----

関西弁(大阪弁)が読めるとは驚きです。ほぼ完璧な訳です。少し細かい点をコメントしておきます。

Ke vi komprenas Kansaian dialekton estas mirinde! Via traduko estas preskaŭ perfekta. Mi nur malmulte komentas pri detaloj.
エレン:イヤイヤ…ちゃうねん…なんめっさ長い夢見てた気いするんやけど…何やったっけ思い出せへんわ…
エレン:イヤイヤ…違うのだ…なんめっさ長い夢を見ていた気にするのだけど…何だったっけ思い出さないわ…
エレン:Ne, ne... malsame... nur estas (tiel), ke mi timas, ke mi sonĝis ekstreme longtempe... Mi ne memoras, kio okazis (kio estis mia sonĝo).
ちゃう ← 違う ← 違いだ Vi ne pravas, Vi eraras, Tio ne estas ĝusta, Tio estas erara
 それは違う = Tio estas erara.
 それは違う = Tio ne estas la sama (kiel [----]) enkrampaĵo estas subkomprenita.
 それとは違う = Tio ĉi estas ne la sama kiel tio.

気いするんやけど ← 気がするのだけど 

 Mi ne estas certa ke(ĉu) vere (mi sonĝis)...., (確かではないが)夢を見ていた気がする
 Ŝajnas ke mi fariĝis sana 私は元気になった気がする
 Mi povus esti vizitinta ĉi tien antaŭe 以前ここを訪れた気がする
 Mi supozas ke probable morgaŭ heliĝos 明日は多分晴れる(ような)気がする
 Mi opinias ne klare ke tio estas malbonaĵo 私はそれは悪いことのような気がする

なんめっさ長い ← か(や)知らんけど 滅茶苦茶 長い Probable ĝi estas tre mallongigita slango de junuloj.

なん ← 何[なん]か(や)知らんけど Kvankam mi ne scias kio okazis..., Kvankam mi ne scias ĉu io okazis..., Mi ne scias la kialon sed ial...
めっさ ← 滅茶(めっさ ← めちゃ) ← 滅茶苦茶(めちゃくちゃ) ekstreme, tre.

なんめっさ長い夢をみていた気がする
Mi ne scias la kialon sed mi ial povus esti sonĝanta tre longtempe.
 
何やったっけ ← 何だった(の)か
思い出せへん ← 思い出ない Mi ne povas rememori

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-07 22:25:24

Kara ito,
Prepozicioj estas utilaj tamen estas malfacile uzeblaj por mi.
Ekzakte la samo okazas al mi rilate al 助詞 en la japana. Mi teorie scias pli malpli iliajn funkciojn, tamen la elekto de la ĝusta 助詞 ĉiam estas grandega problemo. Ekzemple は・が・の por marki subjekton; て・ので・から por marki konsekvencon; に・へ por marki direkton; ktp ktp ktp
Mi supozas ke la doloro, kiun mi suferas kun 助詞, estas la sama doloro, kiun vi spertas kun prepozicioj.(笑)
Eĉ kiam mi sukcesas vortigi eldiron en la japana tiel, ke japanulo ĝin komprenas, denaska japanulo neniam vortigus ĝin kiel mi. Kvankam ĝi estus komprenebla, ĝi estas malnatura, malkutima.
運用する・経営する・事業を行う・運営する・操業する・操作する・作動させる・事業を展開する・任務を遂行する ktp. ktp.
Ho ve! Jen la malfacileco de la japana lingvo por ni bedaŭrindaj ne-japanuloj!
Ĉu mi permesite povas demandi pri tio kiel Esperantigeblas "登場する". Ekzemple 「孫悟空は西遊記に登場する」. Ĉar ŝajnas ke la frazo "孫悟空 aperas en 西遊記" estas mallerta.
Mi ne dirus, ke tiu uzo estus mallerta. Al mi sonas tute bone tio:

Toriyama Akira ne elpensis Son-Goku, sed tiu persono aperis jam antaŭe en la ĉina klasikaĵo “Vojaĝo Okcidenten”.

Se vi volas eviti la vorton “aperi”, eble vi povus vortigi la propozicion tiel:

Toriyama Akira ne elpensis Son-Goku, sed li estas persono el klasika ĉina literaturo.
(??? 孫悟空は鳥山明が生み出さなかったが、漢文学の登場人物だね。)

Pliaj ekzemploj:
En la kvina ĉapitro aperas maljuna sorĉistino.
La kvina ĉapitro priparolas maljunan sorĉistinon.
La kvina ĉapitro presentas maljunan sorĉistinon.

En la mangao Ŝingekino Kjoĝin aperas gigantoj.
La mangao Ŝingekino Kjoĝin temas pri gigantoj.

En “Vojaĝo Okcidenten” aperas Son-Goku.
Unu el personoj el “Vojaĝo Okcidenten” estas Son-Goku.
Son-Goku estas la ĉefpersono de la verko “Vojaĝo Okcidenten”.

- - - -

Koran dankon pro viaj detalaj klarigoj pri la Kansai'a.
Mi ne estas certa ke(ĉu) vere (mi sonĝis)...., (確かではないが)夢を見ていた気がする
 Ŝajnas ke mi fariĝis sana 私は元気になった気がする
 Mi povus esti vizitinta ĉi tien antaŭe 以前ここを訪れた気がする
 Mi supozas ke probable morgaŭ heliĝos 明日は多分晴れる(ような)気がする
 Mi opinias ne klare ke tio estas malbonaĵo 私はそれは悪いことのような気がする
Tio estas tre interesa. Ŝajnas ke 気がする signifas laŭvorte (ne laŭsence): spiritumi, korumi, mensumi, humorumi (Tiuj vortoj NE ekzistas! Ili nur helpas min ekkompreni la signifon).
Leginte viajn tradukitajn ekzemplojn, mi opinias, ke tio similas al la Hispana “tener la sensación”, kiu laŭvorte signifas “havi sentadon/sentaĵon”. Se mi anstataŭigas en ĉiu ekzemplo 気がする per “tengo la sensación”, la tradukoj restas tute samaj! Mi memoros la esprimon 気がする tiel.

Mi provos uzi ĝin:

Gusito (ĉiam Gusito, 笑) kaj mi estas en la ĝardeno, kaj fajrkuiras viandon, ĉar la tago estas bela kaj suna. Estas neniu indiko, ke ĝi pluvos, sed iel (senkaŭze, senpense, senrezone) mi pensas, ke eble ĝi ja ekpluvos. (Ĝenerale ekpluvas kiam oni (a) fajrkuiras, (b) pendigas lavitajn vestojn por sekado aŭ (c) lavas la veturilon...)

Ĉu mi povus diri tion?
雨が降り始めるような気がする。

- - - -

Dankegon pro Dragon Ball! Mi elŝutis ĉiujn.

ito (Montri la profilon) 2018-novembro-08 01:24:38

Kara nornen,

Dankon pro via komento pri 「登場する」. Mi tiel komprenis ke oni povas vortigi 「登場する」per diversaj manieroj kaj "aperi" estas unu el taŭgaj verboj.
Ĉu mi povus diri tion?
雨が降り始めるような気がする。
Certe!

Tio ke troviĝas la frazo kiu tute taŭgas al 「気がする」en la hispana, trankviligis min, ĉar mi embarasiĝos se mi bezonos plu klarigi pri ĝi en Esperanto. En la japana troviĝas tro multe da frazoj kun「気. Mi tute ne havas memfidon klarigi ilin (涙)Jen estas ekzemploj:

気が合う, 気がある, 気がいい, 気が多い, 気が大きい, 気が置けない, 気が重い, 気が利く, 気が差す, 気が知れない, 気が進まない, 気が済む, 気が急く, 気がそがれる, 気が立つ, 気が小さい, 気が散る, 気が遠くなる, 気が咎める, 気が無い, 気が長い, 気が抜ける, 気が乗る, 気が早い, 気が張る, 気が晴れる, 気が引ける, 気が紛れる, 気が回る, 気が短い, 気が向く, 気が揉める, 気に掛かる, 気に掛ける, 気に食わない, 気に障る, 気を入れる, 気を失う, 気を落とす, 気を利かせる, 気を遣う, 気を付ける, 気を取り直す, 気を抜く, 気を呑まれる, 気を吐く, 気を回す, 気を持たせる, 気を揉む, 気を許す, 気を良くする, .....(汗)

Bonvolu ami la japan lingvon eterne!

----
Mi alŝutis restantajn 4 volumojn.
https://bit.ly/2QkidHw

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-08 15:42:57

Kara ito,

Dankon pro la listego de uzoj de 気. Estas kompreneble, ke la listo estas tiel vasta, ĉar 気 estas tre baza, tre vasta, tre grava koncepto.

Pri 進撃の巨人 kaj la 関西弁:

La scenaro de tiu mangao estas feŭda (封建的?) kaj senteĥnologia, kvazaŭ ĉio okazus en mezepoko. La du infanoj Mikasa kaj Eren vivas en landa urbeto (農村?). Min interesas la motivacio de la verkisto (諫山創, kiu mem venas el 九州 kaj ne el 関西地方), paroligi la infanojn per la kansai'a dialekto. Ĉu tiu dialekto havas certan landan, agrikulturan econ? Ĉu tiu dialekto sonas pli “prae” pli “antikve” ol aliaj dialektoj? Kion intencis esprimi la verkisto per la elekto de tiu dialekto?

- - - -

Dankegon denove pro Dragon Ball. Mi elŝutis la lastajn kvar volumojn.

ito (Montri la profilon) 2018-novembro-11 03:45:32

Kara nornen,
Ĉu tiu dialekto havascerta landan, agrikulturan econ?
Kvankam mi ne povas komenti ion rilate al "certa landa eco" ĉar mi ne povas bone kompreni "landa" en tiu ĉi kunteksto, tamen mi neas pri "agrikultura eco" pro jenaj aferoj:

大阪弁(Osaka-a dialketo) etas parolata de plej multo en la regiono 関西(Kansaj')]. Do oni permesite povus diri ke 大阪弁 reprezentas 関西弁-on tiel kiel 進撃の巨人 uzas la nomon 関西弁版 anstataŭ 大阪弁版. Iom pri Osaka, Osaka estis la plej granda, prospera urbego en japanujo ĝis ĉirkaŭ 1700-a jaro (ne ekzakte). Tio rilatas al industrio, kulturaĵoj, precipe al komerco kaj perŝipa tranporto(portempe kolekti rikoltaĵojn kaj produktaĵojn el tutparto de japanujo) . Oni diris tiel: "Osaka estas la urbo de komercistoj", "Osaka estas urbo de akvo". Nu, komercistoj estis rigardataj kiel la plej malaltaj klasanoj(4 klasoj laŭ okupoj*) eĉ se ili estas tre riĉaj uloj dum longa tempo t.e. Edo-periodo(江戸時代) 1603 - 1887. Alidire regantoj permesis al ili akiri monon, sed ne permesis al ili havi honoron. Do oni povus karakterizi anojn de Osaka tiel ke ili estas "?ribelemaj**" pro tio ke ili emas esti malkontenta pri sia situacio. Krome oni povus rigardi la kulturon de Osaka populareca kaj ne nobla nek prestiĝa. Se temas pri lingvo rilate al populareco, anoj de Osaka emas ne uzi formalecajn vortigojn.

* 4 klasoj: 士農工商(武士:samurai / 官吏 burokrato, 農民:agrikulturisto, 工人・職人:metiisto, 商人:komercisto)
** ribelema: Mi ne intencas diri "kontraŭ-batalema" sed "mense esti ema kontraŭ aŭtoritato".
Ĉu tiu dialekto sonas pli “prae” pli “antikve” ol aliaj dialektoj?
Probable ne.

Laŭ mia konjekto, la verkisto uzis Osaka-dialekton pro la ribeleco(反権威的) kaj la populareco(大衆的)de Osaka(anoj).

Mi tre bedaŭras pri mia malriĉa vorto-provizo. Mi ne povas trovi taŭgajn vortojn por tiuj kiujn mi intencas diri. Mi estus ĝoja se mia diraĵo povus helpi vin.

Reen al la supro