Ir ao conteúdo

Strangaj respondoj?

de StefKo, 22 de agosto de 2018

Mensagens: 5

Idioma: Esperanto

StefKo (Mostrar o perfil) 22 de agosto de 2018 10:38:34

Kiam demandanto volas plu sciiĝi pri iaj aspektoj inkluzivitaj en sia demando, tiam li akcentas respektivan vorton. Responde al tio, demandito ankaŭ povas akomodi sian respondon al demando. Tiel estas en la pola.

Legu tiujn ĉi frazojn.

Ĉu ili devas legi tion? Jes. (Demando kaj respondo sen ia akcentita vorto)
Ĉu ili devas legi tion? Jes, ili. (Demandinto akcentis la vorto “ili”, respondinto konfirmas tion)
Ĉu ili devas legi tion? Jes, devas. (Demandinto akcentis la vorto “devas”, respondinto konfirmas tion)
Cxu ili devas legi tion? Jes, legi. (Demandinto akcentis la vorto “legi”, respondinto konfirmas tion)
Ĉu ili devas legi tion? Jes, tion. (Demandinto akcentis la vorto “tion”, respondinto konfirmas tion)

Ĉu superaj respondoj estas ĝustaj esperante?

Kantoj14 (Mostrar o perfil) 22 de agosto de 2018 10:44:06

Kompreneble, ĉu ne?

Aliflanke, oni ankaŭ povas uzi la ordon de la vortoj en la frazo, sed mi ne scias kiun ordon uzi...

mimoprobegal (Mostrar o perfil) 22 de agosto de 2018 17:45:34

antaŭ nelonge ankaŭ mi pensis pri tio, kiel emfazi diversajn vortojn en demando

Ĉu ili devas legi tion?

ĉu ĝuste?
ili ĉu devas legi tion? = ĉu devas ili legi tion?
ili devas ĉu legi tion? = ĉu legi tion ili devas?
ili devas legi ĉu tion? = ĉu tion ili devas legi?

sed buŝe oni kutime, ordinare emfazas la necesan vorton intonacie

sergejm (Mostrar o perfil) 22 de agosto de 2018 19:30:27

'Ĉu' ĉiam estas la unua vorto en la frazo. Por enfazi vi povas meti akcentitan vorton tuj post 'ĉu' aŭ uzi 'ja' aŭ similan patiklon.
Ĉu ili devas legi tion? - neŭtrala vortordo, sen esfazo.
Ĉu ja ili devas legi tion? Ĉu ne ili devas legi tion?
Ĉu devas ili legi tion? Ĉu ili ja devas legi tion? Ĉu ili ne devas legi tion?
Ĉu legi tion ili devas? Ĉu ili devas ja legi tion? Ĉu ili devas ne legi tion?
Ĉu tion ili devas legi? Ĉu ili devas legi ja tion? Ĉu ili devas legi ne tion?

amigueo (Mostrar o perfil) 28 de setembro de 2018 12:17:37

"Ĉu" pragmate, ofte forigeblas, ĉar prononco klarigas.

tiu JA ŝajnas taŭga por emfazo surtute skribe, sed mi dirus ke en pli simpla vortaro JES rolas same:

- ĉu jes ili jes devas jes legi jes tion?
- ne ĉu. vi jam konas respondojn jes ĉiujn

De volta à parte superior