Tästä sisältöön

Vojaĝoj per esperanto

LaVojagxo :lta, 23. elokuuta 2018

Viestejä: 20

Kieli: Esperanto

LaVojagxo (Näytä profiilli) 30. elokuuta 2018 12.57.25

En urbo Huainan de Anhui-provinco (Ĉinio) situas Esperanto-dometo proksime al bela Bagong-monto. Ĝi estas apartamento el tri dormoĉambroj, kuirejo, duŝejo kaj salono. Ĝia posedanto, veterana esperantisto sinjoro Yang Haichun, kun helpo de kelkaj lokaj esperantistoj ordigis kaj ornamis la dometon por ke ĝi havu Esperantan etoson. Yang diris, ke la dometo povas akcepti esperantistojn el diversaj lokoj.

LaVojagxo (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2018 18.32.05

La Vojaĝo pripensas projekton de Karavano laŭ Rusio somere de 2019 jaro. Io sufloras nin ke je komenco de aŭgisto multaj esperantoparolantoj ĉeestos proksime de ruslanda «norda ĉefurbo» — Sankt-Petersburgo. Ni decidis proponi al vi mojose travojaĝi, kaj ne nur en SPb, sed ankaŭ en najbaraj urboj, kia kombinaĵo donos al vi bonan prezenton de ruslanda historio kaj kulturo.

Серёга (Näytä profiilli) 1. syyskuuta 2018 18.13.26

Sinjoro LaVojagxo! mi petas vin spekti al paĝo per referenco: https://lernu.net/forumo/temo/24590/5#p354218 . Tio ĉi eble okazus interesa por vi.

LaVojagxo (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2018 6.52.01

La monaĥejo de St. Tekla en siria urbo Maalula denove malfermos por pilgrimantoj kaj turistoj. Fakte, laboro pri rekonstruo de la monaĥejo estas preskaŭ kompleta. Maalula estis liberigita de islamistoj en 2014 jaro kaj tuj komencis restarigo de la urbo kaj la monaĥejo.

LaVojagxo (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2018 6.52.48

Серёга:Sinjoro LaVojagxo! mi petas vin spekti al paĝo per referenco: https://lernu.net/forumo/temo/24590/5#p354218 . Tio ĉi eble okazus interesa por vi.
Dankon!

Серёга (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2018 11.54.18

Se vi volas vi povus publikigi ŝian vojaĝan novelon en via ĵurnalo. Mi pensas ke ŝi ne obĵetos ĉal ŝi mem donis la novelon por traduko laŭ peto.

LaVojagxo (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2018 15.33.47

Серёга:Se vi volas vi povus publikigi ŝian vojaĝan novelon en via ĵurnalo. Mi pensas ke ŝi ne obĵetos ĉal ŝi mem donis la novelon por traduko laŭ peto.
Mi ne konas ŝin, do, se ŝi (iu ajn) volas,ili povas sendi leteron ĝuste de la ĉefa paĝo de retejo ( mesaĝilo as dekstre, en flanka kampo)

LaVojagxo (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2018 15.34.22

La Vojaĝo relanĉis liston de Eventoj. En ĝi ekestos ne nur esperantistaj kunvenoj (eĉ, male - ni komprenas ke ĝi estas plej ŝatataj de esperantistaro -- tamen ni konscie distanciĝos de ĝi, precipe de diversaj "kongresoj", "konferencoj" ktp.
Sed se vi organizas vojaĝon, ekskurson kaj aliajn utilajn entreprenojn, ne hezitu mesaĝi kaj informi nin. Via anonco estas publikota en la listo.
Krome esperantaĵoj en ĝi ankaŭ estas publikotaj anoncoj pri interesaj eventoj por vojaĝantoj en tuta mondo.

Takaisin ylös