Al la enhavo

Polemika temo

de SrBlackMax, 2018-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-01 10:09:41

mininvl:
Mi pli facile eksentis, ke vi skribis pri la 2000-a jarcento. malgajo.gif Kaj pri la jaro 2018 vi skribis nenion.
Notu la kuntekston. Mi miras, kial ni devas diskuti pri aborto kvankam ni vivas la jaron 2018. Ne plu estas ia malluma mezepoko!

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-septembro-01 16:18:42

Saluton, Blakmakso (BlackMax).
Mi, kiel lingvonuristo, varme apogas cian sintenon pri uzado de Esperanto.
Efektive, ne nur Esperanto sed ĝenerale la aliaj eŭroklonoj aŭ eŭrosimiloj (Ido, Interlingŭo, Novialo, Intalo, Okcidentalo, Sibelingŭo, Lingŭo Franka Nova, Idiomo Neŭtrala kaj multaj aliaj) kvankam ili estas facile interkompreneblaj kaj fakte la scienca ŝablono de la aŭtentikaj helpoplanlingvoj, praktikas interne tedan, obsedan kaj sterilan temadon pri la lingvo mem, eĉ kun absurdaj kvereloj kiel la ĉiama milito inter esperantistoj kaj idistoj.
Antaŭ tota ĉi tiu sensencaĵo, ni, la lingvonuristoj, proklamas ke la celo de la helpoplanlingvoj estas kaj estu nur oferi lingvojn tre facile uzeblaj pasive kaj aktive por la internacia komunikado. La aliaj konsideraĵoj estas balastaj, kaj fakte tiuj konsideraĵoj triste bremsas la praktikan enkondukadon de ĉi tiuj instrumentoj, la helpoplanlingvoj.
Alidirite: same kiel la Internacia Decimala Sistemo de Mezurado ne havas internan ideo(logio)n, etikon, idealon, kaj tiel plu, kaj ĝuste tial ĉiuj uzas ĝin, ĝenerale sen konfliktoj, la helpoplanlingvoj devas funkcii nur kiel facilaj lingvoj, sen interna ideo(logio), etiko, idealo kaj tiel plu.
Tiel, kiel la Internacia Decimala Sistemo de Mezurado ne estas uzata precipe por mezuri la Internacian Decimalan Sistemon de Mezurado mem, sed por eksteraj funkcioj, la helpoplanlingvoj ne estos uzataj precipe por paroli pri la helpoplanlingvoj mem, sed por eksteraj funkcioj; jen, la facila komunikado internacia por parolantoj sen komuna teritoria lingvo.
Fakte, kelkaj filozofoj havas projekton pro ĉi tio, uzante la eŭrosimilojn kiel pivotojn (pontolingvojn) por permesi ke ĉiu filozofo en nova interneta forumo uzu sian denaskan lingvon, aŭ la lingvon dezirata de tiu (do, sen praktika monopolo de la angla) kaj, malgraŭ ĉio, esante komprenota de ĉiuj. Ci povas legi priskribon (per Esperanto) de la projekto en la dua mesaĝo de la fadeno Proyecto de foro internético multilingüe sobre filosofía , en la sekcio aŭ subforo Novaĵoj de Lernu!
Ĉar, efektive, la problemo de la aborto estas multe pri grava ol diskuti eterne pri la supersignoj aŭ la deviga finaĵo de akuzativo. Facile oni povas fari la malmultajn ŝanĝojn bezonataj por havi fonetikan ortografion sen supersignoj, digrafoj nek difonoj, laŭ la reale nur 26 fonemoj de prononcata Esperanto, sen aboli la tradician ortografion, sed kiel fakultativa alternativa ortografio; same kiel oni povas enkonduki specifan prepozicion de akuzativo, fakultativa ankaŭ, por esprimi pli komforte kaj facile la akuzativecon se la klareco de la frazo tion postulas. Anstataŭ ĉio tion fari, tede, teme, reteme kaj regurde la esperantistaro diskutas (kaj insultas) pri ĉi tiuj banalaĵoj... kaj ne pri la aborto, reala problemo.
Tuj kaj nun mi predikos kun la ekzemplo (prediki kun la ekzemplo, praktike, estas la nura aŭ preskaŭ la nura vojo de progresi en la etiko) kaj mi sen hipokriteco, sen ambigueco, donos mian vidopunkton pri la aborto.

La aborto ne estas etike akceptebla, ĉar ĝi estas la murdado de homa estaĵo.
Kaj la abortistoj diros: ne, la embrio aŭ feto ankoraŭ ne estas homa estaĵo!
Ĉu ne? Ni ekzamenu la demandon sen elano de akra polemiko, ĉefe laŭ tio kion ni jam scias science, biologie.
Preskaŭ neniu, hodiaŭ, konsideras ke la bebomurdado estas deca afero, kiun oni rajtas praktiki. Sed kelkaj etikaj filozofoj opinias ke jes, ke la bebomurdado kiam la bebo havas gravajn psikofizikajn difektojn estas etike pravigebla dum la unua monato de la vivo el ĉi tiu bebo. Ekzemple, tion eksponas la fama usona filozofo Pitero Singero (Peter Singer); kaj ankaŭ fama kaj polemikega artikolo de Alberto Ĝubilinio (Alberto Giubilini) kaj Franĉeskao Minervao (Francesca Minerva) argumentas tiel. Tre signife, Alberto Ĝubilinio kaj Franĉeskao Minervao asertas ke tio estas ankaŭ aborto, postnaskiĝa aborto.
La fono de la argumentado estas la sama por la tri verkistoj. Ili argumentas laŭ kvar eksplicitaj premisoj kaj unu eksplicita konkludo.

Unua premiso. La aborto estas etike akceptebla kaj la diskutado pri la etikeco de la aborto estas ja absurda kaj preterpasita de la progreso, same kiel opinias ĉi tie Meciso (Metsis).
Dua premiso. Ekzistas, laŭ la biologio, neniu ŝanĝo esenca inter frua embrio kaj bebo kun unu semajno da aĝo. Ambaŭ estas vivaj estaĵoj eble homaj, eble ne, sed ankoraŭ sen la socialaj trajtoj kiuj difinas hodiaŭ veran homan personon; tio estas, aŭtokonscieco (memkonscieco) kaj aŭtonomeco (kapablo de agi kaj daŭrigi sian vivon sen konstanta protektado de aliulo).
Tria premiso. Do, nek embrio, nek feto, nek bebo, estas homa persono.
Kvara premiso. Nur la personoj havas rajto de ne esti arbitre murditaj. La aliaj vivaj estaĵoj povas esti murditaj pro la bonfarto de la personoj.
Konkludo. La bebomurdado estas, science, nenio alia ol la aborto; ĝi estas finfine malfrua, postnaskiĝa, formo de aborto. Konsekvence, estas tiel licita (deca) la aborto antaŭnaskiĝa kiel la aborto postnaskiĝa.

Nature, la tri cititaj aŭtoroj estis akre kritikataj, kaj eĉ ili ricevis minacojn de mortigado. Sed ĉi tie, en la filozofio, oni ne rajtas praktiki personajn atakojn. Estas la objektiveco de la argumentoj la unika licita instrumento de la debato.
La premisoj dua kaj kvara estas ĝenerale akceptitaj. Ĉar ekzistas neniu objektiva rompo de kontinueco inter la individua embrio (genetike jam unika kaj ne konfuzebla kun alia homa aŭ antaŭhoma estaĵo) kaj la bebo. Tial, eĉ multaj abortistoj tion agnoskas hodiaŭ. Aldone, kvankam la krueleco kontraŭ la vivaĵoj ne homaj estas neakceptebla principe, se ne estas akceptebla la murdado de taŭroj aŭ de kokoj en homaj ludoj, almenaŭ la (relative sendolora) murdado de kokidoj aŭ terpomoj pro homa alimentado estas licita. Sed ne la antropofageco, la kanibalismo.
Mi ne akceptas la unuan premison. Sed mi agnoskas ke, akceptante la unuan premison kaj la duan premison... nepre oni akceptu ankaŭ la trian premison! Alidirite: se la feto ne estas ankoraŭ homa persono, malankaŭ la bebo; kaj inverse; se la bebo ne estas ankoraŭ homa persono, nek la embrio nek la feto estas konsiderindaj ĉe la kategorio de persono.
Kaj se ni akceptas la kvar unuajn premisojn... nepre ni devas akcepti la kvaran premison! Alidirite: ni akceptu la aborton kaj la infanticidon (bebomurdadon)!
Kiu estas, do, la fono de mia argumentado kontraŭ la aborto kaj la infanticido? Ke, kvankam nek la embrio, nek la feto, nek la bebo estas ankoraŭ plenaj homaj personoj, ili jam estas personoj, kaj oni ne rajtas murdigi ne plenan personon; ekzemple kaj tre plue, paralizitan oldulon kun mensokapablo tre limigita.
Mi akceptas la kritikadon de mia sintenon, eĉ la plej akran kaj radikalan. Male, mi avertas ke neniel akceptus, ĉe ĉi tiu diskutado, personan atakon kontraŭ min, same kiel la abortistoj ne akceptus personajn atakoj de mi kontraŭ ilin.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

----- Originala mesaĝo -----

Mi ne scias kial la plimulto de la tekstoj en Esperanto estas pri la sama lingvo. Ofte, mi trovas tekstojn kiuj parolas pri Esperanto kaj tio estas bona. La sola problemo estas ke esperantistoj ŝajnas ne havi aliajn temojn por interparoli.
Temoj kiuj parencas al la sama lingvo estas bone por komencantoj kiuj ne scias multe pri la lingvo.
Finfine, mi volas peti vian opinion pri io kiu estas tre polemika.
Aborto.
Kiu estas via opinio pri ĉi tio?
Mi scias ke ĉi tio estas tre malfacila ĉar ĝi havas multajn vidpunktojn.
Multa da personoj opinias ke mortigi feton en la ventro de patrino estas malbona kaj aliaj personoj opinias ke iuj kazoj devigas iujn personojn fari aborton.
Pro tio, mi volas fari iujn demandojn.
Kio estas aborto?
Kiam oni konsideras feto kiel homo?
Ĉu vi pensas ke aborto debus esti leĝa aŭ ne?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-03 08:30:20

Kio estas homo? Estas filozofia demando. Mi jam povis senti, ke arde dezirata bebo kiun la gepatroj jam amas kaj atendas, jam havas nomon kaj estas traktata kiel estonta gasto kies akcepton oni aktive preparas. Sed tio ne estas ĉiam la kazo. Oni devas konstati, ke en praktiko, estas konsiderata kiel "homa" tiu, kiu ne nur apartenas al la homa speco, sed ankaŭ havas iujn ĉirkaŭ si por zorgi pri li/ŝi.

Tiu situacio okazas ne nur pri aborto: en la mondo ekzistas milionoj da uloj kiuj jam naskiĝis, sed ne scias ĉu ili povos pluvivi, pro diversaj kaŭzoj (malsato, militoj, kalsanoj, klimataĵoj, ktp) inter kiuj la ĉefa estas manko de helpo de la ĉirkaŭa mondo.

Paroli pri homa rajto sen precizigi kiu havas la devon garantii ĝin estas nur hipokriteco. Aŭ prefere ni ne parolu pri "rajto" sed pri "espero".

Haratta (Montri la profilon) 2018-septembro-03 18:38:38

Metsis:Pri aborto

En multaj landoj la limo por aborto estas ĉirkaŭ 12 semajnoj kaj oni postulas iun kialon. Kialo povas esti dubo de la virino mem, ke ŝi ne povas prizorgi la bebon. Oni parolas pri socialaj kialoj. Ekzistas ankaŭ aliaj kialoj, ekz-e neplenaĝulo, seksperforto, grava difekto.

Ke mi miras, estas, kial oni devas ankoraŭ hodiaŭ diskuti, ĉu aborto estas ĵusta aŭ laŭleĝa. Ni jam vivas la 2000-jarcenton!

Pri aliaj temoj

Tre bona demando! Mi ankaŭ miras, kie estas esperantaj tekstoj pri aliaj temoj ol la lingvo mem. El kiu reta loko mi trovas tekstoj ekz-e pri planado kaj optimumigo de datenbazoj, utiligo de Bosen-Ejnŝtejna kondensaĵo por kapti lumon, bataloj inter la britoj kaj japanoj en Burma dum la dua mondmilito?
Vikipedio estas grava fonto por altkvalitan informon se ĉiuspecajn temojn.

Haratta (Montri la profilon) 2018-septembro-03 18:47:30

Ĉie tie en Svedio, mian patrujon, estas la supera limo por abortojn ĝenerale 18 semajnojn, sed povas esti ĝis 22 semajnojn esceptokaze.

mininvl (Montri la profilon) 2018-septembro-04 06:02:48

Haratta:Ĉie tie en Svedio, mian patrujon, estas la supera limo por abortojn ĝenerale 18 semajnojn, sed povas esti ĝis 22 semajnojn esceptokaze.
>Ĉi[...] tie en Svedio, [en] mia[...] patrujo[...], estas la sup[...]ra limo por abortoj[...] ĝenerale 18 semajnoj[...], sed povas esti ĝis 22 semajnoj[..] esceptokaze.
Post prepozicioj 'por', 'ĝis' kaj aliaj akuzativo ne estas uzata. Kaj ankaŭ post 'estas'.

Haratta (Montri la profilon) 2018-septembro-04 19:28:59

mininvl:
Haratta:Ĉie tie en Svedio, mian patrujon, estas la supera limo por abortojn ĝenerale 18 semajnojn, sed povas esti ĝis 22 semajnojn esceptokaze.
>Ĉi[...] tie en Svedio, [en] mia[...] patrujo[...], estas la sup[...]ra limo por abortoj[...] ĝenerale 18 semajnoj[...], sed povas esti ĝis 22 semajnoj[..] esceptokaze.
Post prepozicioj 'por', 'ĝis' kaj aliaj akuzativo ne estas uzata. Kaj ankaŭ post 'estas'.
Mi pensas, ke ankaŭ post la prepoziciojn al, el kaj de onin ne uzas akuzativon? Ĉu ekzistas aliajn prepoziciojn kiel ne havas akuzativon?

mininvl (Montri la profilon) 2018-septembro-06 03:08:21

Haratta:
mininvl:
Haratta:Ĉie tie en Svedio, mian patrujon, estas la supera limo por abortojn ĝenerale 18 semajnojn, sed povas esti ĝis 22 semajnojn esceptokaze.
>Ĉi[...] tie en Svedio, [en] mia[...] patrujo[...], estas la sup[...]ra limo por abortoj[...] ĝenerale 18 semajnoj[...], sed povas esti ĝis 22 semajnoj[..] esceptokaze.
Post prepozicioj 'por', 'ĝis' kaj aliaj akuzativo ne estas uzata. Kaj ankaŭ post 'estas'.
Mi pensas, ke ankaŭ post la prepoziciojn al, el kaj de onin ne uzas akuzativon? Ĉu ekzistas aliajn prepoziciojn kiel ne havas akuzativon?
Akuzativo povas esti post 'en', 'sur', 'sub', kiam necesas montri direkton. Ĉu vi sentas diferencon inter: mi estas en ĉambro, aŭ mi iras en ĉambron? Mi sidas sur seĝo, aŭ mi sidiĝas sur seĝon? Ktp.

Haratta (Montri la profilon) 2018-septembro-06 05:01:46

mininvl:
Haratta:
mininvl:
Haratta:Ĉie tie en Svedio, mian patrujon, estas la supera limo por abortojn ĝenerale 18 semajnojn, sed povas esti ĝis 22 semajnojn esceptokaze.
>Ĉi[...] tie en Svedio, [en] mia[...] patrujo[...], estas la sup[...]ra limo por abortoj[...] ĝenerale 18 semajnoj[...], sed povas esti ĝis 22 semajnoj[..] esceptokaze.
Post prepozicioj 'por', 'ĝis' kaj aliaj akuzativo ne estas uzata. Kaj ankaŭ post 'estas'.
Mi pensas, ke ankaŭ post la prepoziciojn al, el kaj de onin ne uzas akuzativon? Ĉu ekzistas aliajn prepoziciojn kiel ne havas akuzativon?
Akuzativo povas esti post 'en', 'sur', 'sub', kiam necesas montri direkton. Ĉu vi sentas diferencon inter: mi estas en ĉambro, aŭ mi iras en ĉambron? Mi sidas sur seĝo, aŭ mi sidiĝas sur seĝon? Ktp.
Jes, mi komprenas la diferencon!

noey5523 (Montri la profilon) 2018-septembro-06 08:50:22

I know this is very difficult because there are many views.


gclub

gclub

Reen al la supro