Til innholdet

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

fra StefKo,2018 9 13

Meldinger: 125

Språk: Esperanto

sergejm (Å vise profilen) 2018 9 21 19:31:19

Saniĝas kiel sur hundo

StefKo (Å vise profilen) 2018 9 21 22:04:21

sergejm:Saniĝas kiel sur hundo
Jes. Ĝi ankaŭ ekzistas en la pola. Ĝi koncernas saniĝadon de vundoj.

StefKo (Å vise profilen) 2018 9 22 12:26:01

Filo de hundo! Hunda filo!

Filo de hundo! Hunda filo! („hunda” – en senco de aparteno) – sakraĵo celanta ofendi iun.

StefKo (Å vise profilen) 2018 9 22 12:27:40

Hundo de ĝardenisto

Hundo de ĝardenisto – iu kiu ne volas doni ion el siaĵo malgraŭ havas troaĵon aŭ aĵo ne estas necesa por li.
Ekz. Vi estas kiel hundo de ĝardenisto, kiu ne manĝas mem kaj ne permesas al iu manĝi! (Ĉar hundo ne manĝas fruktojn sed gardas ilin!)

(Daŭrigo sekvos)

sergejm (Å vise profilen) 2018 9 22 16:27:04

Rusoj diras "hundina filo" kaj "nomante lin 'hundina filo' vi ofendas hundojn".
Estas ankaŭ "hundinaĉo" (malplaĉanta virino) kaj "hundiĉo" (viro kiu amoras kun multaj virinoj)

Pri nomoj de libroj: "La hundo de Baskerviloj" ankaŭ estas uzata kiel esprimo.

StefKo (Å vise profilen) 2018 9 23 07:59:28

Hundino

Hundino - malĉastulino.

StefKo (Å vise profilen) 2018 9 23 08:00:49

Brungriza hundino

Brungriza hundino – virino kontraŭ kiu oni koleras kaj kiun oni volas ofendi.

StefKo (Å vise profilen) 2018 9 23 08:02:05

Kanajla hundino

Kanajla hundino - kanajla virino.

StefKo (Å vise profilen) 2018 9 23 08:05:34

Hundo je virinaĉoj

Hundo je virinaĉoj - virinamemulo.

sergejm (Å vise profilen) 2018 9 23 19:12:48

hunda vivo - malbona vivo

Tibake til toppen