訊息: 31
語言: Esperanto
Metsis (顯示個人資料) 2018年10月18日上午6:33:35
Unue se vi volas demandi, demandu klare kaj ne konfuzu parolantojn de lingvoj, en kiuj oni ne uzas tian konstruaĵon.
Pluvas, ĉu ne. : oni ne atendas respondon
aŭ
Pluvas, ĉu ne? : oni ja atendas respondon
Due estas pli filozofia. Demando kun ekkria vorto en la fino havas subkomprenon, ke estas nur du alternativoj.
Pluvas, ĉu ne? : La demandulo devigas, forcas la respondulon elekti inter du reciproke ekskluzivaj alternativoj: aŭ samopinii aŭ kontraŭopinii. Kelkaj homoj trovas ĉi tiun forcon ofenda.
amigueo (顯示個人資料) 2018年10月22日下午3:30:57
Metsis:La demandulo devigas, forcas la respondulon elekti inter du reciproke ekskluzivaj alternativoj: aŭ samopinii aŭ kontraŭopinii. Kelkaj homoj trovas ĉi tiun forcon ofenda.mi trovas tiun ofendan naturon de demando tre konvena por simpligi konversaciojn.
Se iu aŭskultas min serioze, tute ne necesas ke mi demandu. same multaj diras pri preĝoj. ne demandu, ne petu al dio, ĉar dio konas plibone ol vi tion kion vi volas, tion kion vi bezonas.
ordonoj estas ofendaj kaj demandoj estas ofendaj. eleganta paŝo al pli aŭskulta komunikado.
thyrolf (顯示個人資料) 2018年10月23日上午8:43:52
forc/i (tr)
Metsis (顯示個人資料) 2018年10月23日下午7:48:20
thyrolf:vortaro.net (= PIV online)Aĥ, mia eraro. Mi uzis nur la mialingvan version de la vortaro de Lernu, kaj kiel konata ĝi ne enhavas ekzemplojn kiel uzi. Ŝajnas, ke ne ekzistas sinonimo al "devigi", kiu bazus sur "forc/" aŭ "fort/".
forc/i (tr)
Altebrilas (顯示個人資料) 2018年10月25日上午9:05:37
Altebrilas (顯示個人資料) 2018年10月25日上午9:24:22
Vi povas diri:
vi kuras ĉar (/tial ke / pro tio ke) vi timas
aŭ:
vi scias ( / diras ) kial vi timas
(En tiu lasta kazo, kial estas demanda vorto, kaj "kial vi timas" estas informo, la respondo al la demando "kial vi timas ?", kaj verboj kiel diri aŭ scii atendas objekton kiu reprezentas informon. Sed tio ne estas la kazo pri la verbo kuri.
Ŝati estas lima kazo, tolerebla sed evitinda:
Mi ŝatas kie vi loĝas.
Mi admiris kiel vi golis.
La lokon, kie aŭ la manieron laŭ kiu povas aspekti pezaj.
amigueo (顯示個人資料) 2018年10月25日下午10:09:18
"mi sxatas kie vi logxas"
estas ekzo tute analoga al
"mi fugxas kial timas"
sergejm (顯示個人資料) 2018年10月26日上午4:17:40
Sed mi ne konsilas forigi "tion" ĉi tie.
Sed oni ne povas demandi "kion mi fuĝas?", nur "Pro kio mi fuĝas?" Kun respondo "mi fuĝas pro timo". Nenia "kial"!
Kaj ne forgesu:
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.
Metsis (顯示個人資料) 2018年10月26日上午9:11:22
sergejm:Kaj ne forgesu:Ĉu vi ne miksis mem?
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.
nornen (顯示個人資料) 2018年10月26日下午3:05:08
sergejm:Mi ŝatas kion? Tion, kie vi loĝas = mi ŝatas tion, kie vi loĝas => mi ŝatas kie vi loĝas.Nek "kial" nek "por kio" demandas pri celon; ambaŭ demandas pri kaŭzo.
Sed mi ne konsilas forigi "tion" ĉi tie.
Sed oni ne povas demandi "kion mi fuĝas?", nur "Pro kio mi fuĝas?" Kun respondo "mi fuĝas pro timo". Nenia "kial"!
Kaj ne forgesu:
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.
Nek "warum" demandas pri celo.
En la germana, por demandi pri celo uzu "wozu" kaj "wofür"; por demandi pri kaŭzo uzu "wieso", "weshalb", "warum".