目次へ

Ĉu estas pli da viraj ol virinaj esperantistoj

walfino,2018年9月30日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

walfino (プロフィールを表示) 2018年9月30日 13:02:05

Mi nur aspektis en Amikumu kaj verŝajne pli da esperantistoj estas vira. Mi pensas ke la nombroj de famaj esperantistoj, kaj eble denaskuloj, estas egala (inter vira kaj virina) sed ĝenerale laŭ mia sperto mi renkontas kaj aŭdas pri pli da viraj esperantistoj.

Ĉu vi pensas ke:
Pli da esperantistoj estas vira
Pli da viraj esperantistoj estas aktiva Interrete (pri esperanto); aŭ
Estas erara impreso de mi; fakte ne havas pli da viraj esperantistoj.

Sed se tio estas vera, kial?

La pli stranga afero estas ke por la pli malpopularaj konstruitaj lingvoj, ili havas eĉ pli da viroj ol virinoj (ekzemple Ido). Kial?

mimoprobegal (プロフィールを表示) 2018年9月30日 13:18:28

virinoj estas multe pli saĝaj, ol viroj.
virinoj ne deziras okupiĝi pri tiom senutilaj kaj stultaj aferoj, kiel artefaritaj lingvoj, Esperanto inkluzive.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2018年10月1日 9:24:57

Ĉu vi provis realajn renkontojn? Virinoj ofte preferas homajn kontaktojn al komputiloj.

Turfalko (プロフィールを表示) 2018年10月9日 15:26:34

Laix miaj observoj la nombroj de inoj kaj malinoj estas plimalpli 50 : 50.

StefKo (プロフィールを表示) 2018年10月9日 20:21:51

Altebrilas:Ĉu vi provis realajn renkontojn? Virinoj ofte preferas homajn kontaktojn al komputiloj.
Kial ne: "...ol komputilojn" (aŭ: "komputilajn")?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2018年10月10日 19:01:09

Kial ja?

Dragonrat703 (プロフィールを表示) 2018年10月11日 0:16:45

Mi ne scias. Mi nur venis al la komunumo. Sed virinoj estis ekskluditaj de multaj profesioj kaj edukaj ŝancoj dum multaj jaroj. Eble, kiel kun scienco kaj aliaj profesioj, ĝi bezonas tempon por ke la nombroj kaptiĝu.

StefKo (プロフィールを表示) 2018年10月11日 10:02:35

Altebrilas:Kial ja?
El PEMG:

"Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io malsimilas.
Ol normale kunlaboras kun pli, malpli, malsama, malsame,
alia
alie."

El vortaro.net:

"prefer/i (tr) Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia: (...)preferi morti ol senhonoriĝi"

Mi ekkomprenis tiun frazon tiel:

Virinoj ofte preferas homajn kontaktojn ol komputilajn kontaktojn (aŭ breve: ol komputilojn).

Tamen en PEMG mi tralegis plue:

"Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorteto oni normale uzas al,"

Tiel same estas en "Tagvortoj".

Do mi retropaŝas de mia supera opinio. Ĝi estis probable influo de la pola. Siaflanke tia duobleco estas stranga.

先頭にもどる