前往目錄

Laŭ vi, mi kikias homo?

貼文者: amigueo, 2018年10月10日

訊息: 9

語言: Esperanto

amigueo (顯示個人資料) 2018年10月10日下午3:53:19

"Kia homo estas mi, laŭ vi?"

Se oni komencas frazon sen decidi ankoraŭ ĝin negativa, insulta, demanda, orda ktp,
esperanto permesas adapton facilan ankaŭ por skribado:

"Laŭ vi, mi kikias homo?"

Altebrilas (顯示個人資料) 2018年10月10日下午7:04:56

Laŭ via mesaĝo, vi aspektas eksterterano, ĉar vi skribas esperanton nekutiman en nia planedo. ridulo.gif

mimoprobegal (顯示個人資料) 2018年10月10日下午8:09:06

mi ne trovas la ligon inter kia kaj kikii
kiujn verbojn oni povas fari el "kiu" aŭ "kio"? des pli el "kies"

esperanto ne estas tereno por senutilaj kaj sensencaj eksperimentoj, testoj aŭ provoj de duonkleraj eternaj novicoj

sergejm (顯示個人資料) 2018年10月10日下午8:32:07

'Kiki' estas bati pilkon per piedo (en futbalo)

Metsis (顯示個人資料) 2018年10月11日上午6:44:51

Kontrolu PIV-on pri signifo de la verbo kiki.

Mimoprobegal pravas. "Kikii" kiel iel formata verbo de la tabelvorto "kia" estas maltrafa. Ĝenerale la ideo, ke oni formas aliajn vortojn de la tabelvortoj, ne estas bona.

StefKo (顯示個人資料) 2018年10月11日上午7:31:31

Metsis:Kontrolu PIV-on pri signifo de la verbo kiki.

Mimoprobegal pravas. "Kikii" kiel iel formata verbo de la tabelvorto "kia" estas maltrafa. Ĝenerale la ideo, ke oni formas aliajn vortojn de la tabelvortoj, ne estas bona.
Kaj "tiaĵo", "kioma", "kialo"?

Metsis (顯示個人資料) 2018年10月11日下午2:49:23

StefKo:
Kaj "tiaĵo", "kioma", "kialo"?
Aĥ, vi pravas. Mi ne memoris.

sergejm (顯示個人資料) 2018年10月12日上午3:52:42

'Kioma' estas en Fundamento. Sed 'ĉioma', 'ioma', 'nenioma' estas nur anstataŭoj de 'ĉiom', 'iom', 'neniom' kiuj povas preni '-j' kaj '-n'.
'Kialo' ne estas demandvorto. Do ili jam ne estas tabelvortoj, sed ordinaraj derivaĵoj.

amigueo (顯示個人資料) 2018年10月13日下午5:50:30

sed ankoraux vi ne rimarkis ke ki-vorto neekfraze povas esti demanda kaj en skriba esperanto povas konfuzigi? pro tio la serio KIKIO: pli frapa demando.

回到上端