Al la enhavo

[Baza 1] Semajno 8: Lingvoj

de Junesun, 2008-junio-12

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Junesun (Montri la profilon) 2008-junio-12 19:47:06

Jam estas la mezo de niaj studoj! Ni finstudos la kurson "Ana Pana" ĉi-semajne. La leciono temas pri lingvoj. Lernu kiel paroli pri ili en Parto 8 . Ĉu lingvoj plaĉas al vi? Kial vi lernus lingvon:
- ĉu por profesiaj kialoj?
- ĉu por vojaĝoj?
- ĉu por mem-edukado?
- ĉu por ekzercado de via menso?

Ĉu vi ŝatus lerni tute ekzotikan lingvon, kiel la ĉinan aŭ la svahilan?

-

Kaj post tiu semajno, ni uzu nian nunan lingvokonon! Kiu ŝatus renkonti en babilejo kaj praktiki?

atomsk (Montri la profilon) 2008-junio-15 07:08:42

Jes, lingvoj plaĉas al mi, tial mi lernas Esperanton rideto.gif
Mi lernas por ambaŭ mem-edukado, kaj por ekzercado de mia menso, kaj ankaŭ mi volas paroli kun aliaj personoj de aliaj landoj kaj eble amikiĝi.

Kompreneble, mi ŝatus lerni tute ekzotikan lingvon, eble kiel la japana, ĉar iutage mi volas iri tien.

mi ankaŭ ŝatus renkonti en babilejo kaj praktiki.
Kie estas la babilejo?

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-15 15:38:29

atomsk:Kie estas la babilejo?
En la dekstra parto de lernu! troviĝas ilo nomata 'tujmesaĝilo'. Pligrandigu ĝin por eniri la babilejon.

atomsk (Montri la profilon) 2008-junio-15 23:24:14

Filu:
atomsk:Kie estas la babilejo?
En la dekstra parto de lernu! troviĝas ilo nomata 'tujmesaĝilo'. Pligrandigu ĝin por eniri la babilejon.
Ho, Dankon

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-15 23:39:09

Nedankinde! rideto.gif

Roze (Montri la profilon) 2008-junio-16 16:01:08

Ne, lingvoj ne plaĉas al mi. Mi studas Esperanton ĉar mi pensas ke estas bonega ekzisti lingvon per kiu la tuta mondo povas babili.

PotwoR (Montri la profilon) 2008-junio-16 16:23:15

Saluton.
Mi lernas Esperanton ĉar mi ŝatas la ideo de Esperanto, unu lingvo por pluraj homoj. Ankaŭ Esperanto estas facila, sed mi parolas malbona ankoraŭ.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-junio-17 08:01:57

Saluton geamikoj,

Mi tre ŝatas lingvojn kaj mi pensas ke Esperanto estas tre bone. Ekz. oni povas vojaĝi kun pasporto - servo kaj lerni pri aliaj kulturoj.

Ankaŭ mi ret-renkontis afablajn Esperantistojn el Britio kaj aliaj landoj. Mi ankaŭ tre ŝatas la ideo de Esperanto. Tamen mi ne pensas ke Esperanto permutos la mondon - bedaŭrinde.

Sed oni povas renkonti homojn, kiu estas sincera kaj malkaŝema. Neniu lernus Esperanton por misajn intencojn - Mi pensas kaj esperas tio ridulo.gif

Karaj Salutojn
Frank

akvokajoleo (Montri la profilon) 2008-junio-19 20:47:33

Saluton!

Mi tre ŝatas lerni lingvojn. Ĝi estas la kialo por mi lerni esperanton. Mi lernis la anglan kaj la francan por profesiaj kialoj. Nuntempe mi lernas la italan, nur ĉar ĝi estas bela kaj plaĉas al mi. Future, mi volus lerni la latinan.

Mi lernis iomete de la araba (dum 1,5 jaroj), sed ĝi estis tre malfacila por mi kaj mi ne havis tempon por studi; do, mi bedaŭrinde devis forlasi ĝin; eble iutage mi revenos studi ĝin.

Mi jam praktikas la lernado de esperanto, en Orkut (orkut.com) kaj ipernity (ipernity.com).

Brakumojn kaj gratulon al ĉiuj kiuj finis la kurso "Ana Pana" kiel mi! Ni daŭrigu studi "Ana Renkontas"!

Akvokajoleo

ailebol (Montri la profilon) 2008-junio-22 19:32:32

La strukuro de la lingvo memorigas al mi de matematikoj. La reguloj de ambaŭ estas simila; Ilia estas difinis kaj havas ne esceptojn.
Legi kaj skribi Esperanto estas tre malstreĉanta al mi. Mi vidas antaŭen al ricevantajn leterojn de alia membroj de Lernu kaj mi esperas iam renkonti kelkaj membroj.
Mi ne povos lerni ia ekzotikajn lingvojn. Esperanto estas sufiĉa por mi.

Akvokajoleo:

kio estas la signifo de li vorto Brakumojn?

Joe

Reen al la supro