Přejít k obsahu

Kial mi lernas Esperanton?

od uživatele prostof ze dne 22. října 2018

Příspěvky: 55

Jazyk: Esperanto

nornen (Ukázat profil) 27. října 2018 20:59:26

@呼格吉勒图

Al mi ŝajnas tre interesa via vidpunkto.
Ĉu vi bonvole povus iom pli detaligi, kiel la sintakso similas la ĉinan? Kiel la vortfarado similas la japanan?

Por vi, kiel parolanto de la ĉina, kiuj estas la plej malfacilaj aspektoj de Esperanto?

呼格吉勒图 (Ukázat profil) 28. října 2018 0:36:15

nornen:@呼格吉勒图

Al mi ŝajnas tre interesa via vidpunkto.
Ĉu vi bonvole povus iom pli detaligi, kiel la sintakso similas la ĉinan? Kiel la vortfarado similas la japanan?

Por vi, kiel parolanto de la ĉina, kiuj estas la plej malfacilaj aspektoj de Esperanto?
la analizaj lingvoj ne havas fleksiojn kiel la ĉina, aŭ havas iometajn fleksiojn kiel la angla.

ekzemple, la substantivoj ne havas kazojn kiujn havas la germana . la rusan , la latina ktp. por indiki la rolojn de substantivo en frazo.
sed en analizaj lingvoj , la rolojn de substantivo estas indikitaj per la vortordoj kaj la signifoj en frazo. ekzemple la angla frazo kiel" a cat ate a mouse" signifas kato manĝis muson, kaj " a mouse ate a cat" signifas muso manĝis katon .
tial esperanto ne estas pura analiza lingvo.Esperanto ne estas rigardata kiel analiza lingvo sed iagrade kaj iaaspekte kaj iom similas al tiu.
ŝi havas n-finaĵon por indiki la objectiva kazo , la nura kazo de esperanta substantivo .
alie, la vortordo de esperanto estas iagrade fleksebla ,sed ĉefe estas SVO kiel la angla kaj la ĉina. Nur unu kazo igas ŝin ne tiel fleksebla kiel la rusa kaj la latina.
La loko de subfrazoj de la ĉina estas tre malsama ol la angla kaj esperanto. la modifilofrazoj en la ĉina estas metataj antaŭ la modifataj kaj ne havas rilativajn prononcojn kaj adverbojn.

la japana estas aglutinolingvo kies vortoj ne havas komplikajn fleksiojn sed per kunmetataj partikloj indiki la rolojn kaj aliajn signifojn en frazo (ekzemple pasivo, imperativo, ktp). la partikloj ekzemple が は へ に から まで を だ です と で れる せる られる ない て たり た…… ktp. (格助詞 助動詞……など)
En esperanto ankaŭ estas partikloj metataj antaŭ aŭ post la radikaj vortoj, igi tiujn diversaj funkcioj kaj signifoj.

por mi kiel la ĉina parolanto, mi pensas ke la plej nekutimaj aspektoj estas la j-finaĵo de adjektivoj kiam ili modifas la plurecajn substantivojn , la n-finaĵo kaj memori la vortojn kiuj estas enkondukitaj el ĉefe romaj lingvoj sed ne la angla.
mi ĉiam forgesas la n- kaj j- finaĵojn precipe kiam ili devu aperi kune.
mi konas iom da la angla sed ne konas neniujn ajn romajn lingvojn. Do kiam mi memoris novajn vortojn , mi demandus kial pomo ne estas applo, kial okcidenta ne estas westa kaj simile.

Tre ridinda ,ĉu ne?

呼格吉勒图 (Ukázat profil) 28. října 2018 9:44:02

@ nornen

vi povus legi pli profesiajn artikolojn pri analizaj lingvoj , aglutinaj lingvoj kaj pri ke cxu esperanto estas aglutina lingvo en :

https://en.wikipedia.org/wiki/Analytic_language?wp...

https://en.wikipedia.org/wiki/Agglutinative_langua...

https://eo.wikipedia.org/wiki/Aglutina_karaktero_d...

morico (Ukázat profil) 29. října 2018 8:37:49

Paroli neŭtran, pli facilan lingvon permesas pli justan komunikadon.

Esperanto faciligas grande la lernadon de aliaj lingvoj.

Bone paroli Esperanton necesas proksimume 1000 horojn (h.)
Bone paroli la nunan ĉefan ponto-lingvon necesas 11000 h.
94% de la monda loĝantaro povas gajni meze 10 000 h., do 5 ĝis 6 jaroj de laboro.

morico (Ukázat profil) 29. října 2018 8:37:50

La facileco de la lingvo estas samtempe :
– simpleco, eta nombro de vortoj lerni ;
– reguleco, ne esceptoj ;
– klareco, ĉiu ŝanĝo en la penso estas ankaŭ ŝanĝo en la lingvo ;
– stabileco de la bazo de la lingvo (Fundamento)

morico (Ukázat profil) 29. října 2018 9:44:21

La dek ĉefaj kaŭzoj de la facileco de Esperanto estas :
1 FONETIKO
1- 1 Unu letero estas unu sono.
1- 2 la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
Do la fonetiko estas minimume du foje pli facila ol por la ĉefa nuna ponto-lingvo.

Altebrilas (Ukázat profil) 29. října 2018 9:45:19

呼格吉勒图:

por mi kiel la ĉina parolanto, mi pensas ke la plej nekutimaj aspektoj estas la j-finaĵo de adjektivoj kiam ili modifas la plurecajn substantivojn , la n-finaĵo kaj memori la vortojn kiuj estas enkondukitaj el ĉefe romaj lingvoj sed ne la angla.
mi ĉiam forgesas la n- kaj j- finaĵojn precipe kiam ili devu aperi kune.
mi konas iom da la angla sed ne konas neniujn ajn romajn lingvojn. Do kiam mi memoris novajn vortojn , mi demandus kial pomo ne estas applo, kial okcidenta ne estas westa kaj simile.

Tre ridinda ,ĉu ne?
Estas interese ĉar tio povas ilustri kiel Esperanto povus evolui post eventuala(*) Fina Venko.

Esperanto certe ricevus grandan influon de la angla, nur pro tio ke preskaŭ ĉiuj konas almenaŭ kelkajn erojn el ĝi. Pomo ne povas iĝi *applo, ĉar duoblaj konsonantoj ne eblas en esperantaj radikoj, sed eble "aplo"; sammaniere uesto kaj ŭesto estas troveblaj en mia GDFE (franca-esperanta vortaro) sed ne en ReVo nek en Vortaro.net.

Mi supozas, ke estas pro tio ke esperantistoj supozeble ne povas prononci Ŭ antaŭ vokalo, krom en la nomo de la litero Ŭo. Ili anstataŭas ĝin per V (ekz. Vaŝingtono), sed Vesto jam signifas ion alian. Sed mi opinias, ke tio povas aspekti ridinda al ĉinoj kaj japanoj, ĉar tiu sono oftas en ilia lingvo.

Pri -n finaĵo, ne maltrankviliĝu, ĉar mi konstatis ke eĉ tre bonaj esperantistoj foje forgesas akuzativon. Pri la literoj, mi mem kutimas anstataŭigi la literĉapeloj per X kiam ili ne estas tuj disponeblaj, sur poŝtelefonoj, ekzemple.

(*) This is not (yet?) a pleonasm!

morico (Ukázat profil) 29. října 2018 9:51:01

2 GRAMATIKO
2-1 Finaĵoj : nur 11
2-1-1 Nur 4 leksikaj finaĵoj (leksikaj vortoj estas en granda nombro) :
Finoj de : substantivoj -o; adjektivoj-a; derivitaj adverboj -e ;
infinitivoj -i. Oni povas lerni kvar foje malpli da vortoj, kaj la frazoj estas klaraj.
2-1-2 Nur du gramatikaj ne verbaj finaĵoj : -j (pluralo) ; -n akuzativo. La frazoj estas pli klaraj
2-1-3- Nur 6 verbaj finaĵoj. Ununura konjugacio

morico (Ukázat profil) 29. října 2018 9:55:25

2-2 Gramatikaj determinantoj : tre malmultaj (35 radikoj lernendaj) kaj regulaj
2-2-1 Nur 1 artikolo, la ;
2-2-2 Nur 16 bazaj nombroj ; 0 ĝis 10, 100, 1000, miliono, miliardo
2-2-3 Pronomoj : nur 9 lernendaj personaj kaj posesivaj pronomoj ;
Nur 20 korelativaj pronomoj-adjektivoj (5*4) K-I-T-Ĉ-NEN * U-O-A-ES. (9 lernendaj)

morico (Ukázat profil) 29. října 2018 10:08:23

2-3- La aliaj gramatikaj (ne -o,-a,-e,-i) vortoj estas ankaŭ malmultaj : 78 radikoj lernendaj
2-3-1 Nur 32 prepozicioj (al...), kaj, ĝenerale, nur unu signifo por ĉiu
2-3-2 Nur 11 ligvortoj, (kaj..., se...)
2-3-3 Primitivaj adverboj : 25 Korelativoj K-I-T-Ĉ-NEN * AL-AM-E-EL-OM (5*5) (5 plie lernendaj)
11 -AŬ adverboj (hodiaŭ..);
19 unu-silab-adverboj nun...)

Zpět na začátek