Wpisy: 55
Język: Esperanto
morico (Pokaż profil) 29 października 2018, 10:14:50
La gramatikaj determinantoj estas antaŭ la ĉefaj vortoj.
En la kunmetitaj vortoj la ĉefa vorto estas ankaŭ en la fino.
Do la gramatiko estas minimume du foje pli facila (simpla, regula kaj klara) ol ekzemple por la nuna ĉefa ponto-lingvo.
morico (Pokaż profil) 29 października 2018, 10:27:02
3-1- La radikoj venas ĉefe de la familio de indo-eŭropanaj lingvoj, la plej parolataj en la mondo, kiel unua aŭ dua lingvo. Pli ol 80% estas komunaj kun la angla.
3-2- Regulaj afiksoj (40) Etaj regulaj vortoj estas tre uzataj, kiel antaŭfiksoj (10), aŭ subfiksoj(30) al la ĉefaj radikoj, kiel en la aglutinantaj lingvoj (turka, japana, sŭahili ktp.), aŭ proksimume en la izolaĵantaj lingvoj (ĉina, vjetnama, ktp). Ili permesas simpligi nekredeble la leksikon.
3-3Kun kvin cent radikoj, oni povas paroli., kaj legi tekston por 80-90% kontraŭ 2000 vortoj por la angla laŭ finlanda lingvisto Vilho Setala.
Do, kun la 4 finaĵoj -o, -a, -e, -i, kaj la 40 regulaj afiksoj, la leksiko estas minimume du foje pli facila.
morico (Pokaż profil) 29 października 2018, 10:31:28
呼格吉勒图 (Pokaż profil) 29 października 2018, 12:53:53
Altebrilas:Mia kara amiko !
Esperanto certe ricevus grandan influon de la angla, nur pro tio ke preskaŭ ĉiuj konas almenaŭ kelkajn erojn el ĝi. Pomo ne povas iĝi *applo, ĉar duoblaj konsonantoj ne eblas en esperantaj radikoj, sed eble "aplo"; sammaniere uesto kaj ŭesto estas troveblaj en mia GDFE (franca-esperanta vortaro) sed ne en ReVo nek en Vortaro.net.
Estas interese ke en via franca-esperanta vortaro estas uesto kaj ŭesto.
Kiam mi lernis la anglan ,mi estis dirata ke multaj anglaj vortoj enkondukitaj el la franca ekde ĉirkaŭ 11a jarcento( pardonu al mi se mi mismemoras pri tion) .Do ĉu la angloj lernas la francan tre rapide kaj facile? kaj ĉu ankaŭ facile kaj rapide por la francoj lerni la anglan?
呼格吉勒图 (Pokaż profil) 29 października 2018, 13:21:36
morico: Fonetiko*gramatiko*leksiko, la lingvo estas minimume 2*2*2 = 8 foje pli facila ol la nuna ĉefa ponto-lingvo.Jes. ĝuste mia kara amiko.
Alie, estas interesa fenomeno pri la leksiko komparante la okcidentlingvojn kun la ĉinan ( pardonu al mi ke la angla kaj la espranto estas la nuraj du okcidentlingvoj tiujn mi konas ) .
En la ĉina ni simple kunmetas du vortojn por krei unu novan vorton. Ekzemple, kiam ni volas esprimi porkaĵo, ni nur kunmetas porko kaj viando kune ,nome "porkoviando" . Do ni povas krei ĉiujn ajn viandon per kunmeti la nomon de animalo kun "viando".
Sed kiam mi eklernis la anglan ekde la mia 5a grado , mi trovis ke ĉiuj "viandoj" estas tute malsamaj morfologie; ekzemple, porkaĵo estas "pork" sed ne " pig flesh" ; ŝafa viando estas "lamb" sed ne " sheep meat " ; bovaĵo estas "beef" sed ne "cattle meat" ktp.
Por ni, tio igas la taskon por memori la anglajn vortojn pli malfacila.
mi devus memori ambaux la nomon de animalo kaj la viandon de animalo kaj ne povus krei la viandon direkte PER la nomon .
Kiaj diversaj kaj interesaj la lingvoj tutmondaj estas !
morico (Pokaż profil) 29 października 2018, 18:36:00
呼格吉勒图:"Mia kara amiko !Preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj (indo-eŭropaj) havas pli ol la meza radikaro kiu venas de la latina kaj de la malnova greka, ĉar la skribita lingvo en Eŭropo dum mil jaroj aŭ pli estis la latina. Tamen multe da bazaj vortoj, la plej uzataj, en la ĝermanaj lingvoj (angla, germana...), ne estas latinidaj. Ofte, la angla havas unu ĝermanan kaj unu latinidan radikon por la sama afero (tooth, dent'ist). Zamenhof selektis la plej internacian kaj la plej facile prononceblan radikon: dent'o.
. ...
Kiam mi lernis la anglan, mi estis dirata ke multaj anglaj vortoj enkondukitaj el la franca ekde ĉirkaŭ 11a jarcento (pardonu al mi se mi mismemoras pri tion). Do ĉu la angloj lernas la francan tre rapide kaj facile? kaj ĉu ankaŭ facile kaj rapide por la francoj lerni la anglan?"
Do, pli ol 75% de la radikaro de Esperanto estas komuna kun ĝermanaj lingvoj, pli ol 80% kun la latinidaj (franca, hispana, itala, portugala...), pli ol 50% kun la rusa.
En la naciaj lingvoj estas en Eŭropo multe da esceptoj. Do, lerni la anglan aŭ la francan estas malfacile,respektive por la Francanoj aŭ la Anglanoj, sed tamen multe pli facila ol por la Ĉinanoj.
Esperanto estas multe pli facila por ĉiuj
Altebrilas (Pokaż profil) 29 października 2018, 20:22:05
Sed kiam mi eklernis la anglan ekde la mia 5a grado , mi trovis ke ĉiuj "viandoj" estas tute malsamaj morfologie; ekzemple, porkaĵo estas "pork" sed ne " pig flesh" ; ŝafa viando estas "lamb" sed ne " sheep meat " ; bovaĵo estas "beef" sed ne "cattle meat" ktp.Tiu afero havas simplan klarigon: En la dekunua jarcento, kiam la francoj aŭ pli ekzakte la normanoj invadis Anglion, ili parolis la francan. Ili iĝis la regantoj de la lando, kaj la nobelularo parolis la francan, dum iliaj servistoj parolis anglosaxan lingvon.
Do tion, kion la kuiristo nomis "pig", la sinjoron nomis "porc", el la franca (latine porcus, nuna angle pork, esperante porko)
Sammaniere, "beef" devenas de la franca "boeuf" (latine bovis, esperante bovo, nuna angle ox)
"mutton" devenas de la franca "mouton" (nuna angle sheep, esperante ŝafo)
"veal" devenas de la franca "veau" (nuna angle calf, esperante bovido)
Altebrilas (Pokaż profil) 29 października 2018, 20:26:16
呼格吉勒图:Por francoj, la angla estas iomete pli facila ol la germana, sed multe pli malfacila ol Esperanto.Altebrilas:Mia kara amiko !
Esperanto certe ricevus grandan influon de la angla, nur pro tio ke preskaŭ ĉiuj konas almenaŭ kelkajn erojn el ĝi. Pomo ne povas iĝi *applo, ĉar duoblaj konsonantoj ne eblas en esperantaj radikoj, sed eble "aplo"; sammaniere uesto kaj ŭesto estas troveblaj en mia GDFE (franca-esperanta vortaro) sed ne en ReVo nek en Vortaro.net.
Estas interese ke en via franca-esperanta vortaro estas uesto kaj ŭesto.
Kiam mi lernis la anglan ,mi estis dirata ke multaj anglaj vortoj enkondukitaj el la franca ekde ĉirkaŭ 11a jarcento( pardonu al mi se mi mismemoras pri tion) .Do ĉu la angloj lernas la francan tre rapide kaj facile? kaj ĉu ankaŭ facile kaj rapide por la francoj lerni la anglan?
Por francoj, la angla estas iomete pli facila ol la germana, sed multe pli malfacila ol Esperanto.
nornen (Pokaż profil) 29 października 2018, 20:44:49
2-3-1 Nur 32 prepozicioj (al...), kaj nur unu signifo por ĉiuTio bedaŭrinde ne estas ĝusta. Ekzemple “de” povas signifi originon de movo (1) kaj samptempe aganton (2).
Mi ricevis libron de la avo (1).
Ŝi estas amata de ĉiuj (2).
Tiu libro estis ricevita de mi (2) de la avo (1).
2-4 SintaksoTio ŝajnas al mi trofaciligo.
La determinantoj estas antaŭ la ĉefaj vortoj.
En la kunmetitaj vortoj la ĉefa vorto estas ankaŭ en la fino.
Do la gramatiko estas minimume du foje pli facila (simpla, regula kaj klara) ol ekzemple por la nuna ĉefa ponto-lingvo.
Kiam atribuanto estas adjektivo, ĝi kutime antaŭiras sian atribuaton: interesaj libroj.
Kiam atribuanto estas prepozicia frazo, ĝi kutime malantaŭiras sian atribuaton: libroj pri bestoj.
Kiam atribuanto estas subpropozicio, ĝi kutime malantaŭiras sian atribuaton: libroj, kiujn mi legas
Do, foje la atribuanto antaŭiras, foje malantaŭiras sian atribuaton.
Ekzemple en la japana la sintakso estas pli facila. La atribuanto (修飾語) ĉiam antaŭiras sian atribuaton (被修飾語). Notu la sekvencojn de koloroj.
私の本 = miaj libroj
面白い本 = interesaj libroj
私が読む本 = libroj, kiujn mi legas
友達への手紙 = letero al amiko
Komparu ankaŭ kun la ĉina. (呼格吉勒图, bonvole pravigu miajn erarojn. Mi nur tre malmulte pristudis la ĉinan. Mi pardonpetas por ne uzi la simpligitajn karakterojn, sed ĉar mi unue studis la japanan kaj poste la ĉinan, al mi estas pli facilaj la klasikaj karakteroj.)
我的書本 = mi 的 libr' = mia(j) libro(j)
有趣的書本 = interes' 的 libr' = interesa(j) libro(j)
我讀過的書本 = mi leg' 的 libr' = libro(j), kiu(j)n mi legas
La tri propozicioj estas strukture (sintakse) tute samaj: atribuanto + 的 + atribuato.
Estus tre bele, se Esperanto estus samgrade regula:
Mi-a libro.
Interes-a libro.
* Mi legas-a libro.
- - - -
Alian belecon, kiun mi trovas en aliaj lingvoj, estas la tute regula markado de priskriboj ene de propozicioj.
子供 が 公園 で 一緒 に 桃 を 食べる。
infan [aganto] park [loko] kun [modo] persik [rekta priskribo] manĝ.
La infanoj kune manĝas persikojn en la parko.
En la japana ĉiu priskribo estas markata per partikulo (助詞), dum en Esperanto “la infanoj” ne estas markita, “en la parko” uzas prepozicion (en), “kune” uzas derivan morfemon (e), kaj “persikojn” uzas fleksian morfemon (n). Kvar malsamaj manieroj por difini iliajn funkciojn en la propozicio. Unu maniero en la japana...
- - - -
Sen voli reformigi Esperanton, kaj taksante Esperanton kiel la plej bona helplingvo, kiun ni havas, mi tamen opinias, ke internacia analiza helplingvo estus pli facile lernebla, sendepende de la nascia lingvo de la parolanto.
呼格吉勒图 (Pokaż profil) 30 października 2018, 01:28:54
nornenさん、日本語も中国語もなかなかお上手ですね。
すごいですね。
kaj vi bone kaj detale eksplikis la similecon inter esperanto kaj la japana ankaŭ la ĉina.
sed estas unu negrava erareto :
我读过的书 = 私が読んだ本 = la libro kion mi legis
ne estas : 私が読む本= la libro kion mi legas
sed ne grava.
Por mi ,la plej malfacila parto de la japana estas 敬語(けいご) kaj 外来語(がいらいご) kaj 漢字(かんじ),kvankam mi estas ĉino.
Ĉar la elparoloj de la sama kanji estas malsamaj;
Precipe la 訓読 ,kiu estas la japana elparolo metodo de ĉina kanji , estas tute nekonata por mi.
Alie ,en la japana estas pluraj 和製漢字,kiuj estas kreitaj de la japanoj kaj ne ekzistas en la ĉina. ekzemple 辻、峠 ktp.
外来語 estas aŭdataj tre malsame ol iliaj originoj, sed estas sistemaj reguloj por romanigi la japanan kaj inverse japanigi la elparolojn de vortoj de okcidentlingvoj.