Aller au contenu

Kial mi lernas Esperanton?

de prostof, 22 octobre 2018

Messages : 55

Langue: Esperanto

Altebrilas (Voir le profil) 30 octobre 2018 10:00:19

Ĉu vi povas proponi esperantajn vortojn por 訓読, ktp. ? Guglotradukilo diras "remono" aŭ "legado", depende de la lingvo. Estus konvena, ke por paroli pri io ĝis nun nekonata, vi uzu esperantan vorton aŭ esprimon, aŭ ke vi kreu neologismon, indikante la difinon.

Oni taksas Esperanton tro eŭropeca; tio estas taŭga okazo por pliriĉigi la lingvon per aliedevenaj vortoj.

呼格吉勒图 (Voir le profil) 30 octobre 2018 10:58:28

la elparolo de 訓讀 en la japana estas くんどく kundoku .
Do mi opinias ke "kundokuo" estas tauxga vorto por gxi.
Cxu eble jam estus termo pri gxi sed mi ne konas ?

En la japana havas kvin vokalojn a e i o u ,tute same al esperanto. kaj konsonantoj en la japana malpli ol esperanto.
Do teorie la vortoj de la japana povas transliterigxi al esperantformo.

nornen (Voir le profil) 30 octobre 2018 15:56:40

Kara 呼格吉勒图,
nornenさん、日本語も中国語もなかなかお上手ですね。
すごいですね。
えっ?全然上手ではないよ。(笑)
Serioze, miaj konoj pri la ĉina estas minimumaj (kiel vi vidis, mi eĉ ne scias kiel distingi inter “legas” kaj “legis”) kaj nur danke al nia kunforumano Ito, mi iom post iom ekkomprenas la japanan.
sed estas unu negrava erareto :
我读过的书 = 私が読んだ本 = la libro kion mi legis
ne estas : 私が読む本= la libro kion mi legas
Dankon pro via ĝustigo. Mi fuŝis.
Kiel mi ĝuste ĉinigus 私が読む本, por pravigi mian antaŭan mesaĝon.
Almenaŭ, ŝajnas al mi, ke mia eraro ne detruis mian argumenton pri atribuanto+的+atribuato, ĉu?
Por mi ,la plej malfacila parto de la japana estas 敬語(けいご) kaj 外来語(がいらいご) kaj 漢字(かんじ),kvankam mi estas ĉino.
Jes. 敬語 ankaŭ por mi estas la plej malfacila, plej nekomprenebla kaj tute ne-imitebla aspekto de la japana. Mi êc havas problemojn kun la 丁寧語. Alia afero, ke ĉiam okazas, estas, ke eĉ kiam mi sukcesas japanigi eldiraĵon, kaj japanulo ĝin komprenas, mia traduko estas tute nenatura kaj japanuloj vortigus ĝin tute malsame.
la elparolo de 訓讀 en la japana estas くんどく kundoku .
Do mi opinias ke "kundokuo" estas taŭga vorto por gxi. 
Cxu eble jam estus termo pri gxi sed mi ne konas ?
Eble alia esperantigo estus “kunjomio” (訓読み), kontraŭe al “onjomio” (音読み). Mi opinias ke internaciaj lernanto de la japana pli verŝajne konas la vorton 訓読み ol la vorton 訓讀, ĉar la unua aperas en lernolibroj, sed la dua ne tiel ofte. Tamen mi tute ne scias.

altebrilas:Ĉu vi povas proponi esperantajn vortojn por 訓読, ktp. ? Guglotradukilo diras "remono" aŭ "legado", depende de la lingvo. Estus konvena, ke por paroli pri io ĝis nun nekonata, vi uzu esperantan vorton aŭ esprimon, aŭ ke vi kreu neologismon, indikante la difinon.
Mi samopinias. Mi spertis la samon parolante pri japana gramatiko. Ekzemple la vortspecoj 形容詞 kaj 形容動詞. Ili ĝenerale estas angligataj kiel “i-adjectives” kaj “na-adjektives”, tamen tiu transdonas malĝustan ideon pri ili, ĉar ili ne nur rolas kiel atributoj (adjektivece), sed ankaŭ kiel predikatoj (verbece). Do mi pensis, ke estus pli oportune simple transliteri ilin. Tamen ankaŭ tio ne estas facile, ĉar Esperanto havas ilojn nek por marki longajn vokalojn nek por marki konsonantojn geminitaj.
Kio estus pli oportuna?
A: Esperantigi kiel kejoŝi kaj kejodoŝi, perdante la vokallongojn?
B: Esperantigi kiel keijouŝi kaj keijoudouŝi, sekvante la ortografion kaj ne la prononcon?
C: Esperantigi kiel kêjôŝi kaj kêjôdôŝi, markante la longajn vokalojn per ne-esperantaj signoj?

呼格吉勒图 (Voir le profil) 30 octobre 2018 23:35:27

Kara nornen,
Dankon pro via ĝustigo. Mi fuŝis.
Kiel mi ĝuste ĉinigus 私が読む本, por pravigi mian antaŭan mesaĝon.
Almenaŭ, ŝajnas al mi, ke mia eraro ne detruis mian argumenton pri atribuanto+的+atribuato, ĉu?
Tiu erareto ne gravas.kaj via argumento pri uzado de "的" pravas.
La ĉina ne havas fleksion, do se ni volas indiki tenson ,ni uzas partiklojn ekzemple "了" "过" ktp.
Ekzemple , "过" prezentas perfektan tenson.Tial "读过" signifas 読んだことがある= estas leginta aŭ simple legis.
"正在" prezentas progresivan tenson. Tial "正在读" signifas 読んでいる= estas leganta aŭ simple legas.
敬語 ankaŭ por mi estas la plej malfacila, plej nekomprenebla kaj tute ne-imitebla aspekto de la japana. Mi êc havas problemojn kun la 丁寧語.
Mi pensas 敬語とか丁寧語とか estas pli pri la kulturo ol pri la gramatiko. Mi, kiel orientulo ,komprenas tion kvankam mi ne uzas tion oportune, ĉar en la orientkulturo ni gravigis la gradon de personoj ,kio nomiĝas " social estate system" (ĉu pravas? kio ĝi nomiĝas esperante?)
Eble alia esperantigo estus “kunjomio” (訓読み), kontraŭe al “onjomio” (音読み). Mi opinias ke internaciaj lernanto de la japana pli verŝajne konas la vorton 訓読み ol la vorton 訓讀, ĉar la unua aperas en lernolibroj, sed la dua ne tiel ofte. Tamen mi tute ne scias.
Jes ,mia amiko. Mi malpravis. 訓読(くんどく) kaj 訓読み(くんよみ) estas malsama ,ke la antaŭo estas metodo por la japanoj legi tradiciajn ĉinajn verkojn per iliaj sintaksoj aŭ gramatikaj konvencioj; la posto estas elparolo de kanji (ĉinaj karakteroj ) per la japana .
Ekzemple ,en la japana, monto elparoliĝas kiel "yama", kaj en la ĉina, monto skribiĝas kiel "山“ . Do la saĝaj japanoj rekte enkondukis "山" por indiki monton sed ankoraŭ elparolis kiel "yama" .Do ni povas diri ,la karaktero 山 elparoliĝas yama en la japana. Tiu elparolo metodo estas 訓読み(kunyomi).

Kaj mi havas alian eraron .La sama karaktero en la ĉina kaj la japana skribate iomete malsamas. "読" "读" "讀" estas tri metodoj por skribi "legi", ke la unua estas la japana skribmetodo, la dua estas la simpla ĉina skribmetodo kaj la tria estas la tradicia ĉina skribmetodo kiu ankoraŭ estas uzata en taiwan kaj hongkong.
B: Esperantigi kiel keijouŝi kaj keijoudouŝi, sekvante la ortografion kaj ne la prononcon?
Mi pensas ĉi tiu opcio estas oportuna por esperantigi la japanan, ĉar tiu estas la standarda metodo por romanigi la japanan, ĉu mi pravas ?

Altebrilas (Voir le profil) 4 novembre 2018 17:48:01

呼格吉勒图:la elparolo de 訓讀 en la japana estas くんどく kundoku .
Do mi opinias ke "kundokuo" estas tauxga vorto por gxi.
Cxu eble jam estus termo pri gxi sed mi ne konas ?

En la japana havas kvin vokalojn a e i o u ,tute same al esperanto. kaj konsonantoj en la japana malpli ol esperanto.
Do teorie la vortoj de la japana povas transliterigxi al esperantformo.
Dankon. Do mia dua demando estas: kiu estas la ekzakta signifo de kondokuo? Mi supozas, ke neniu el la du vortoj proponitaj de Guglo taŭgas, se ne oni ne bezonus novan vorton.

nornen (Voir le profil) 4 novembre 2018 21:01:27

Kara 高光 (altebrilas),

訓読 (kundoku) = 訓読み (kun'jomi): japana legado de karaktero

音読 (ondoku) = 音読み (on'jomi): ĉin-deriva legado de karaktero

漢文訓読 (kambunkundoku): japana legado de ĉino teksto per sistemo de helpsignoj, kiuj markas vortordon kaj vortfunkciojn.

(Bonvole notu la uzo de 読 anstataŭ 讀.)

- - - -

Dum en la ĉina ĉiu karaktero havas ĝenerale nur unu legmanieron, en la japana unu karaktero povas havi (kaj ĝenerale havas) plu ol unu legmanierojn. Ekzemple:

La karaktero火 estas legata 訓読み-e kiel “hi, bi, ho”, kaj 音読み-e kiel “KA”.

La vorto 火 (hi, fajro) estas legata 訓読み-e kiel “hi”.

En la vorto 花火 (hanabi, florfajro = piroteĥnikaĵo), la karaktero 火 estas legata 訓読み-e kiel “bi”.

En la vorto 火曜日 (kajoubi, fajrosemajntago = mardo), la karaktero 火 estas legata 音読み-e kiel “KA”.

Ĉe vortoj formitaj el du aŭ pluraj karakteroj, ofte ĉiuj karakteroj estas legataj laŭ 訓読み, aŭ ĉiuj karakteroj estas legataj laŭ 音読み. Tamen ankaŭ ekzistas vortoj, de kiuj parto de la karakteroj estas legataj laŭ 訓読み kaj alia parto laŭ 音読み.

Legado de unue 訓読み kaj poste 音読み, nomiĝas 湯桶読み (jutoujomi), ĉar 湯桶 mem estas legata kiel ju+TOU.

Legado de unue 音読み kaj poste 訓読み, nomiĝas 重箱読み (ĝuubakojomi), ĉar 重箱 estas legata kiel ĜUU+bako < ĜUU+hako.

Multaj vortoj havas ambaŭ legmanierojn, ekzemple 山道 (montovojo) povas esti legata kiel jama+miĉi (訓) aŭ kiel SEN+DOU (音).

- - - -

Studante la legadojn en la japana, oni ofte uzas hiraganaojn (ひらがな) por indiki kun'jomioj kaj katakanaojn (カタカナ) por indiki on'jomioj. Ĉar en Esperanto tiu distingo ne eblas, mi uzas minusklojn por kun'jomio kaj majusklojn por on'jomio.

nornen (Voir le profil) 4 novembre 2018 23:07:38

Aldonaĵeto pri 漢文訓読:

La 漢文訓読 markis ĉinajn tekstojn per helpsignoj, inter aliaj レ 下 上 一 二 ktp. Ekzemple:

楚人有(下)鬻(二)盾與(一レ)矛者(上)

La reguloj estas:

1. Interŝanĝu la najbarajn karakterojn de la helpsigno レ (re).
Rezulto: 楚人有(下)鬻(二)盾矛與(一)者(上)

2. Movu la karakteron antaŭ la helpsigno 下 (malsupro) post la helpsigno 上 (supro).
Rezulto: 楚人鬻(二)盾矛與(一)者有

3. Move la karakteron antaŭ la helpsigno 二 (du) post la helpsigno 一 (unu).
Rezulto: 楚人盾矛與鬻者有

4. Anstataŭigu ĉinajn strukturajn vortojn per okurigana'oj kaj aldonu pluajn okurigana'ojn por marki fleksion kaj strukturon:

Rezulto: 楚人に盾と矛とを鬻ぐ者有り

Voilà! Legebla kaj strukture ĝusta japana propozicio.

- - - -

Se Zamenhof mem uzus kambun'on por legi la ĉinan Esperante, eble ĝi aspektus tiel (tute freneza kaj hipoteza ekzemplo):

楚(レ)人有鬻(上)盾與矛者(下)

1. Zamenhof interŝanĝus la najbarajn karakterojn de la helpsigno レ (re).
Rezulto: 人楚有鬻(上)盾與矛者(下)

2. Zamenhof movus la karakteron antaŭ la helpsigno 下 (malsupro) post la helpsigno 上 (supro).
Rezulto: 人楚有鬻者盾與矛

3. Zamenhof esperantigus ĉiun karakteron aparte:
Rezulto: popol Ĉu est vend ist ŝild kaj lanc

4. Zamenhof aldonus vortetojn por marki fleksion kaj strukturon:
Rezulto: En la popol'o Ĉu est'as vend'ist'o de ŝild'o'j kaj lanc'o'j.

Voilà! Legebla kaj strukture ĝusta Esperanta propozicio.

呼格吉勒图 (Voir le profil) 5 novembre 2018 04:18:54

"楚人有鬻矛与盾者……" venas el unu cxina antikva fabelo antaux pli ol du mil jaroj.

Ulo de Cxu-o lando vendinte jxetlancojn kaj sxildojn , fanfaronis ke liaj jxetlancoj estis tiel akraj ke ili povis penetre rompi cxiujn sxildojn tutmonde.
Kaj post horoj ,li fanfaronis ke liaj sxildoj estis tiel fortaj ke neniu jxetlanco tutmonda ilin povis penetre rompi .
Oni demandis al li , "Se vi uzus vian jxetlancon trafi vian sxildon, kio okazus?"

Finfine la vendisto trankviligxis.

Altebrilas (Voir le profil) 5 novembre 2018 09:10:43

呼格吉勒图:...
Oni demandis al li , "Se vi uzus vian jxetlancon trafi vian sxildon, kio okazus?"
....
La rezulto estas hazarda, sed tio, kio certas, estas ke li plifortigus la malpli efikan armilon. Tial ni havas hodiaŭ atombombojn kaj betonajn kontraŭatomajn ŝirmilojn.

呼格吉勒图 (Voir le profil) 5 novembre 2018 09:50:08

Altebrilas:
La rezulto estas hazarda, sed tio, kio certas, estas ke li plifortigus la malpli efikan armilon. Tial ni havas hodiaŭ atombombojn kaj betonajn kontraŭatomajn ŝirmilojn.
la ĵetlancoj venditaj de li, kiuj povas penetre rompi ĈIUJN ŝildojn tutmonde, kaj la ŝildoj venditaj de li, kiuj povas kontraŭstari ĈIUJN ĵetlancojn tutmonde. Kiu el la du estas pli efika ? Kiu el la du estas malpli efika?
Tio estas paradokso aŭ memkontraŭdiro !

Retour au début