본문으로

De kie vi estas?

글쓴이: BillyShears, 2018년 10월 28일

글: 26

언어: Esperanto

prostof (프로필 보기) 2018년 10월 31일 오후 1:38:27

BillyShears:
prostof:
BillyShears:Kiel estas vivo en Rusio?
Tio estas interesa, ĉu vi pensas, ke aferoj pliboniĝos en Rusio?
Ni vivos - ekvidosю .Kiel vi vivas sen la EU

BillyShears (프로필 보기) 2018년 11월 4일 오전 5:58:08

Mi ŝatus vojaĝi al skandinava lando iu tago ridulo.gif

MColovila (프로필 보기) 2018년 11월 26일 오후 5:58:55

Saluton, eĉ mi diras en mia profilo, ke mi venas el Andoro, mi estas el Katalunia.
Ĝi estas tre bela kaj interesa lando!

Nomad0 (프로필 보기) 2018년 11월 28일 오전 9:49:18

Saluton, samideano! Mi loĝas en Rusio. Mia urbo estas Smolensk, Ĝi situas ĉe okcidenta limo inter Rusio kaj Belorusio. Mi ne povas konsenti kun opinio, ke en nia lando oni fartas bonege. Tamen la lando grandas kaj vivkondiĉoj malegalas por diversaj lokoj. Kaj por diversaj personoj memkompreneble.

Christa627 (프로필 보기) 2018년 12월 4일 오전 4:55:35

Mi loĝas en la ŝtato Koloradio en Usono.

GhoniMaks (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 4:34:00

Mi estas de urbeto de ŝtato de Rio de Janeiro, Brazilo, ĉi tie estas tre varma (fojfoje pasas 40g° en somero). Ni havas problemoj kun atakoj de stelistoj malgraŭ ĉi tie estas bona loko por turismi.

Grenade (프로필 보기) 2018년 12월 10일 오후 3:07:36

Mi estas el Belgio, eta lando norde de Francujo. ridulo.gif

Gehel (프로필 보기) 2018년 12월 10일 오후 5:56:39

prostof:
BillyShears:Kiel estas vivo en Rusio?
La normo de vivado estas pli bona ol antaŭ 20 jaroj. Malmulta malsama de la nivelo de 2013. Kun la helpo de sankcioj, la dungado de la laborista loĝantaro komencis plibonigi. Ili komencis konsumi malpli importitajn erojn. Kun la transiro al kapitalismo, homaj rilatoj plimalboniĝis. La avido de homoj pliiĝis, la morala klimato plimalboniĝis.
Estimata,
Vi skribas:" La normo de la vivado estas pli bona ol antaŭ 20 jaroj". Mi estas belgo, kaj mi respondemas: ne ĉi tie, Miaopinie, ni suferas pro la rezultoj de la kapitalismo. Ĉi tiu havas fidelan servanton: la reklamon, kies la celo konsistas en karaktera malvirto, kiu konvinkas la eblajn aĉetantojn, ke superfluaj aferoj ja malhaveblas. Pro tio, subpremataj homoj laboras pli kaj pli. Samtempe, ĉar la konkurenco de la maŝinoj plivastiĝas, ili senfortiĝas senespere, klopodante sekvi la movadon, kontraŭ malpli kaj malpli da avantaĝoj. Tamen la ferio eksterlande, la laŭmoda poŝtelefono, la aŭto, ktp... estas pagendaj! Via mesaĝfino klarigas sufiĉe tion, kio rezultas el tio.
Bonan vesperon.

rp101 (프로필 보기) 2018년 12월 11일 오후 7:35:10

Saluton! Mi venas de malgranda lando - Litovio ridulo.gif

Серёга (프로필 보기) 2018년 12월 12일 오후 6:52:38

글을 감추었습니다.

다시 위로