Mergi la conținut

De kie vi estas?

de BillyShears, 28 octombrie 2018

Contribuții/Mesaje: 26

Limbă: Esperanto

BillyShears (Arată profil) 28 octombrie 2018, 18:59:53

Saluton ridulo.gif Mi estas komencanto en Esperanto. Mi estas scivola pri Esperantistoj, kaj volas scii de kie vi estas ridego.gif Mi estas el Usono.

Серёга (Arată profil) 28 octombrie 2018, 21:19:08

Rusio, estas tia norda parto de Azio.

BillyShears (Arată profil) 29 octombrie 2018, 02:30:07

Kiel estas vivo en Rusio?

呼格吉勒图 (Arată profil) 29 octombrie 2018, 05:01:44

mi estas el ĉinujo kiu estas suda najbare de rusio.

prostof (Arată profil) 29 octombrie 2018, 18:00:03

BillyShears:Kiel estas vivo en Rusio?
La normo de vivado estas pli bona ol antaŭ 20 jaroj. Malmulta malsama de la nivelo de 2013. Kun la helpo de sankcioj, la dungado de la laborista loĝantaro komencis plibonigi. Ili komencis konsumi malpli importitajn erojn. Kun la transiro al kapitalismo, homaj rilatoj plimalboniĝis. La avido de homoj pliiĝis, la morala klimato plimalboniĝis.

Urho (Arată profil) 29 octombrie 2018, 20:57:34

Mi estas el lando, kie loĝas la plej feliĉaj homoj de la mondo. ridulo.gif

BillyShears (Arată profil) 31 octombrie 2018, 03:42:33

呼格吉勒图:mi estas el ĉinujo kiu estas suda najbare de rusio.
Mojosa ridulo.gif Ĉu vi ŝatas loĝi tie?

BillyShears (Arată profil) 31 octombrie 2018, 03:45:17

prostof:
BillyShears:Kiel estas vivo en Rusio?
La normo de vivado estas pli bona ol antaŭ 20 jaroj. Malmulta malsama de la nivelo de 2013. Kun la helpo de sankcioj, la dungado de la laborista loĝantaro komencis plibonigi. Ili komencis konsumi malpli importitajn erojn. Kun la transiro al kapitalismo, homaj rilatoj plimalboniĝis. La avido de homoj pliiĝis, la morala klimato plimalboniĝis.
Tio estas interesa, ĉu vi pensas, ke aferoj pliboniĝos en Rusio?

BillyShears (Arată profil) 31 octombrie 2018, 03:46:31

Urho:Mi estas el lando, kie loĝas la plej feliĉaj homoj de la mondo. ridulo.gif
Haha, kial Finnlando estas tiel feliĉa?

Înapoi mai sus