본문으로

Mi ne rajtis verki prijuĝon en Esperanto ĉe Amazon

글쓴이: Holli, 2018년 10월 30일

글: 3

언어: Esperanto

Holli (프로필 보기) 2018년 10월 30일 오후 5:48:46

Mi ĵus aĉetis esperantan libron ĉe Amazon kaj pensis, ke tiu estus leginda por aliaj esperantistoj. Do mi verkis prijuĝon, kompreneble en Esperanto, sed Amazon ne publicis ĝin. Anstataŭe ili sendis retpoŝton al mi kaj diris, ke mia prijuĝo pekus kontraŭ la direktivojn de Amazon. Tiu estas ridinda. Ĉu mi rajtas verki prijuĝon en la germana? Jes. En la angla? Jes. En la franca? Verŝajne ankaŭ jes. Libro skribita en Esperanto estas nature interesa por homoj, kiuj parolas Esperanton. Do, Amazon volonte vendas librojn en fremdajn lingvojn, sed ne akceptas prijuĝojn pri tiuj en la sama lingvo. Estas tre bedaŭrinda afero. Ĉu vi havas similajn spertojn?

opajpoaj (프로필 보기) 2018년 10월 31일 오후 9:13:46

Ĉu ŝerce ou ne ?
Esperanto timigas.
En sia lasta ĝisdatigo, Mozila Fajrovulpo proponis paĝon en dudeko da lingvoj, sed ne en la esperanta. Tamen oni ĝin proponis en interlingvao !
Ĉu ŝerce ou ne ?
Esperanto timigas.
Ĝi pluigu !

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 11월 4일 오후 5:42:29

Diskreta kaj kielkutima fiago de iu oponanto de nia lingvo.

다시 위로