去目錄頁

Kantas Romano Arĥipov la kanton "Kiam ŝi estis mia en akord'"

从 Серёга, 2018年11月3日

讯息: 1

语言: Esperanto

Серёга (显示个人资料) 2018年11月3日下午8:38:36

Kantas Romano Arĥipov la kanton "Kiam ŝi estis mia en akord'"

Aŭtoro de vortoj kaj muziko estas Sergio Trofimov.


Kiam la buŝ' kutima al sakraĵoj
Emfazos fine preĝon al ĉiel',
Kaj saĝa Dio per konfida amo
Pardonos min, ne scias mi kiel.

Fariĝos ĉio absurda kaj negrava.
Komprenos mi per mia mizera kor':
Mi havis sur la Ter' feliĉajn tagojn
Kiam ŝi estis mia en akord'.

Tiam mi estis nur facilanima.
Freneza sango ludis kiel vin'.
Am' de ŝi ŝajnis al mi do senlima,
Mi ne suspektis ion pri alio.

Sed tag' post tag' mi vante malŝparante
Vundis ŝin pli dolore, plu dolor'.
Kaj perdis amon ŝian vere sanktan,
Kiam ŝi estis mia en akord'.

Kiel malfrue iĝas ni pli saĝa
Per prezo de perdiĝoj kaj erar'.
Varmigas nokte ŝi kies sternaĵon?
Prezentas amon al kiu en donac'?

Sinjoro faru ŝian viv' humila,
Infanojn gardu per mizerikord'
Pro konis tiam mi feliĉon brilan
Kiam ŝi estis mia en akord'.


Apaĉo nemalbone ludas ABBAn.

回到上端