Pesan: 16
Bahasa: Esperanto
morico (Tunjukkan profil) 8 November 2018 21.11.26
Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas.
Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro.
morico (Tunjukkan profil) 8 November 2018 21.13.47
KIU, TIU, KIA, TIA
La diferenco inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c. estas sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k.c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je la demando “kiu domo” vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k.c.; sed je la demando “kia domo” vi respondas: tia domo, tia domo kiel mia, altadomo, longa domo, bela domo k.c.
La Esperantisto, 1891, p. 15
morico (Tunjukkan profil) 8 November 2018 21.15.44
Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e. skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
morico (Tunjukkan profil) 8 November 2018 21.31.52
La vorto “neniu” (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj “iu”, “kiu”, “tiu”, “ĉiu”) havas sencon pure pronoman, dum la vorto “nenia” (kiel ankaŭ la vortoj “ia”, “kia”, “tia”, “ĉia”) havas sencon adjektivan kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj “iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu” povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton “homo”). La formoj kun u enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun a enhavas en si la ideon de adjektivo.
Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro
morico (Tunjukkan profil) 8 November 2018 21.35.09
Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. [...]
El la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aŭ fari ian ŝanĝon ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, ĉar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj personaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi nian aferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l' lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.
La Esperantisto, 1891, p. 49-50
morico (Tunjukkan profil) 8 November 2018 21.40.31
Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika.
Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.
La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita.
Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro