Към съдържанието

"Lingvaj respondoj" de Zamenhof

от morico, 08 ноември 2018

Съобщения: 16

Език: Esperanto

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 20:47:25

La libro pri la "Lingvaj respondoj" de Zamenhof estas bona legado por pli bone kompreni Esperanton.
https://web.archive.org/web/20130722062355/http://...

Jen kelkaj ekstraktoj

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 20:49:09

Alfabeto
PRI LA UZADO DE H ANSTATAŬ SUPERSIGNO
La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ ch, ĉar la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj.
La Esperantisto, 1889, p. 15

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 20:51:53

Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio estos: “por unu sono unu litero” kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉ anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo.
La Esperantisto, 1891, p. 15

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 20:52:09

Elparolado
ELPAROLADO DE Ŭ KAJ J
En la sono aŭ la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata laŭ-di.
La Esperantisto, 1889, p. 23

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 20:58:34

Akcento
PRI LA REGULO DE LA AKCENTO


Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula — neniu dubos; se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari [...]

La Esperantisto, 1891, p. 50

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 21:01:29

PRI DIVIDO DE VORTOJ
Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: “Esper-anto”, “ricev-ita” k.t.p.
Esperantisto, 1893, p. 32

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 21:01:49

PRI LA ORTOGRAFIO DE PROPRAJ NOMOJ
Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn.
Esperantistishe Mitteilungen, 1904, Junio (citita en Lingvo Internacia, 1904, p. 216)

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 21:06:00

PRI LA AKUZATIVO
Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ la nominativon — uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara; sed ĝia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.
La Esperantisto, 1890, p. 27

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 21:06:18

La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:

a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan), ekzemple “mi batas lin”, “mi diras la vorton”;

b) por montri direkton (t.e. movadon al ia loko, en diferenco de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion ĉi ne montras; ekzemple, ni diras “mi venas al la celo” (ne “al la celon”), ĉar “al” mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter “mi amas iri en la urbo” kaj “mi amas iri en la urbon” (aŭ simple “iri la urbon”) laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en la urbon (“iri al la urbo” signifas nur aliri, sed ne eniri);

c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataŭ la prepozicio “je” ekzemple en la esprimo “mi kontentiĝas tion ĉi” la akuzativo ne dependas de la verbo “kontentiĝas” sed anstataŭas nur la forlasitan prepozicion “je” (= mi kontentiĝas je tio ĉi).

Esperantisto, 1892, p. 62

morico (Покажи профила) 08 ноември 2018, 21:08:31

ARTIKOLO
Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l ' , uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l ' mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k.c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.
La Esperantisto, 1889, p. 24


Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.

La Esperantisto, 1890, p. 32

Обратно нагоре