До змісту

ejo confusion

від Skully101, 14 листопада 2018 р.

Повідомлення: 5

Мова: English

Skully101 (Переглянути профіль) 14 листопада 2018 р. 03:36:24

i understand the concept of the ending ejo. like lernejo is a place to learn, or vendejo a place to sell or a market. but for a bathroom it is
necesejo which is a place of necessity? like so many things can be a place of necessity why choose bathroom? and the dictionary translates it also to toilet. like what do i call just the toilet by itself instead of referring to the place where the toilet is in? thank you

nornen (Переглянути профіль) 14 листопада 2018 р. 03:52:22

Tualeto

sergejm (Переглянути профіль) 14 листопада 2018 р. 04:45:33

Bathroom is 'banĉambro' - the place where they bath theirself
klozeto; urinejo; necesejo - the place where they do their necessity.
Tualeto - the place where they tidy up their appearance

thyrolf (Переглянути профіль) 14 листопада 2018 р. 06:48:58

Antaŭ 100 jaroj, oni nepre devis nomi tiun lokon per deca, malrekte esprimo. Tiam estis absolute neeble diri ekzemple "fekejo" aŭ "pisejo".

En mia lando oni ĝis hodiaŭ uzas esprimojn kiel "mi iras lavi miajn manojn", "mi devas iri ĉirkaŭ la angulon", "mi iras refreŝigi min", "mi iras tien, kien eĉ la imperiestro devas iri mempersone".

Tial restis tiu jam delonge enradikiĝinta esprimo "necesejo" kiel loko, kien oni iras por plenumi siajn neprajn necesaĵojn.

"tualeto", aliflanke, estas tute malĝusta vorto. Rigardu la difinon de vortaro.net (enreta PIV):

*tualet/o

1 Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti k aperi en societo: simpla, rafinita tualeto; en ceremonia, en granda tualeto; la primadono volis ludi nur en ruĝa tualetoZ; edziniĝa tualeto.

2 Tuto de la aranĝoj k agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado k beligado de la haŭto, la kombado de la haroj ktp: ŝi ĉiutage pasigas tri horojn por sia tualeto.

Metsis (Переглянути профіль) 14 листопада 2018 р. 07:40:58

La vorto "tualeto" originas de la franca, toilette, eta ŝtofo aŭ tolo, kaj signifis ŝtofon, kiun oni portis dum brosado de hararo. Poste la signifo etendiĝis ĝis la tablo, kiun oni ankaŭ kovris per ŝtofo kaj kiun oni uzis por meti ilojn por brosado. Parte la signifo etendiĝis ĝis la iloj por beliĝo. Ĉar oni ofte lokumis ĉi tiun tablon en etan ĉambron kun noktovazo, oni komencis nomi la tutan ĉambron toilette. Tiun signifon multaj lingvoj pruntis.

Ŝajnas laŭ PIV, ke E-o pruntis la "interŝtupan" signifon de la iloj. Miaopinie la E-a signifo estas arkaika kaj nuntempe "tualeto" signifas klozeton (alia vorto kiu originie signifis etan ĉambron).

Назад до початку