Ku rupapuro rw'ibirimwo

lernu ludante!

ca, kivuye

Ubutumwa 30

ururimi: Esperanto

toni692 (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2006 09:11:28

Kiu ne ŝatas ludi? Eĉ pro lernado?
Ekzemple per kvizoj, testoj, rolludoj pri favoraj temoj, kiel artoj, sciencoj, sportoj ktp. - ekzercante la uzadon de la E-o.
Jen ideo de literatura/drama-ludo:
Rakontu kontenton de iu fama, bonkonata dramo eble koncize, mallonge kaj oni devus eltrovi la titolon kaj la verkiston.
Mia unua enigmo estas (eble facilega?):
Junulo serĉas murdiston de sia patro. Lau la instigo de la fantomo de sia morta patro
li serĉas la murdiston. Finfine li trovas kaj murdas ankau lin, sian onklon.

Kio estas la titolo de la dramo? Kaj la nomo de la verkisto?

toni692 (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2006 20:14:16

Geografia - historia enigmo:
kiu lando de Europo estas ĉirkaue najbaro al ĝia propra historio?

toni692 (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2006 20:16:35

Geografia enigmo:
Kiu lando de Europo ne estas najbaro de ĝi mem?

toni692 (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2006 08:24:36

Historia ludo:
Kiuj estis la estroj de la europaj landoj kiam Ferenc Rákóczi II. vivis, do je la turno de la 17-a kaj 18-a jarcentoj?

Kiom da regantoj vi povas mencii?
Nur mencii au ankau paraleligi?

toni692 (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2006 17:46:13

Kiu konas "migrantajn" melodiojn?
Elz. en la 1812 overturo de Ĉajkovski la Marsejeso. (Kial?)
La hungara himno ĉe Liszt, Dohnányi, Lajtha. /Kial? Kiel?/
Wagner > Ĉajkovski! /el kie kien?/

Neniu ŝatus "kolekti" migrantajn melodiojn?

el_edu (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2006 18:11:42

toni692:
Junulo serĉas murdiston de sia patro. Lau la instigo de la fantomo de sia morta patro
li serĉas la murdiston. Finfine li trovas kaj murdas ankau lin, sian onklon.

Kio estas la titolo de la dramo? Kaj la nomo de la verkisto?
Ho! Ho! Mi scias ĝin! La titolo estas Hamleto, ĉu ne? Kaj la verkisto estas Vilhelmo Ŝekspiro!

Pri la aliaj enigmoj, mi ne scias. Bedaŭrinde mi scias preskaŭ nenion pri historio kaj geografio demando.gif

Alia enigmo: "Kiam oni diras ĝian nomon, tiam ĝi malaperas! Kio estas ĝi?"

tibisko0608 (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2006 10:44:29

toni692:Kiu konas "migrantajn" melodiojn?
Elz. en la 1812 overturo de Ĉajkovski la Marsejeso. (Kial?)
La hungara himno ĉe Liszt, Dohnányi, Lajtha. /Kial? Kiel?/
Wagner > Ĉajkovski! /el kie kien?/

Neniu ŝatus "kolekti" migrantajn melodiojn?
Kiu konas la rusan popolkanton: "Na polje berjozka stojala" > Juna betuleto staris sur la kampo" kaj Ĉajkovski variis ĝies melodion en sia 4-a simfonio fame.

toni692 (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2006 10:58:41

el_edu:
toni692:
Junulo serĉas murdiston de sia patro. Lau la instigo de la fantomo de sia morta patro
li serĉas la murdiston. Finfine li trovas kaj murdas ankau lin, sian onklon.

Kio estas la titolo de la dramo? Kaj la nomo de la verkisto?
Ho! Ho! Mi scias ĝin! La titolo estas Hamleto, ĉu ne? Kaj la verkisto estas Vilhelmo Ŝekspiro!

Pri la aliaj enigmoj, mi ne scias. Bedaŭrinde mi scias preskaŭ nenion pri historio kaj geografio demando.gif

Alia enigmo: "Kiam oni diras ĝian nomon, tiam ĝi malaperas! Kio estas ĝi?"
Lohengrin, ĉu ne?

Kiam vi bedauras, ke vi ne konas malmulton pri la historio kaj geografio - kie-kiam iu okazis? - ludante vi povus riĉigi viajn sciojn.

el_edu (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2006 15:26:45

toni692:
el_edu:
Alia enigmo: "Kiam oni diras ĝian nomon, tiam ĝi malaperas! Kio estas ĝi?"
Lohengrin, ĉu ne?
Povus esti, interesa respondo, sed... ĝi ne estas la respondo kiun mi volis. Alivorte: "Kio estas tio, kio ĉiam malaperas kiam oni elparolas vian nomon?".

Estas nur logika enigmo okulumo.gif

sinjoro (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2006 15:43:59

Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?

Subira ku ntango