Al la enhavo

Feminismo ankaŭ helpas virojn

de rapn21, 2018-decembro-04

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2018-decembro-10 18:33:54

1. Mi ĉiam respektis/as/os virinojn kaj ŝiajn rajtojn.
2. Mi tute konsentas ke ĉiu homo devas havi la samajn rajtojn kaj devojn sendepende de sekso, seksemeco, religio, ktp.

Tamen, mi devas respondi ĉi tion pro mia sperto en Hispanio kaj la mondo:

Feminismo estas ideologio plurbranĉa. Tio celas diri ke diri tion ke "feminismo estas..." estos ne ĝusta nek justa. Kaj tial, oni ne rajtas skribi ion pri feminismo sen ekspliki pri kia feminismo oni parolas.

En Hispanio, la feminismo kiu batalas por egaleco estas silentata kaj malvidebligata de la ŝtata estraro. Jam de longe la ŝtata estraro nur subtenas kontraŭviran feminismon kaj nun viroj ne havas plu rajton pri senkulpeco ĝis oni pruvos kontraŭaĵon, se virino akuzas viron. En ĉiu granda televida kanalo nur eblas vidi la diskurson de kontraŭvira feminismo kaj la estraro manipulas datumojn por misinformi civitanaron. Nuntempe senkulpaj viroj estas en malliberejo nur pro du pekoj: esti viroj kaj elekti tre malbone edzinon. En amaskomunikiloj senĉese defendas ke denunco de virino kontraŭ viro devas esti blinde kredata kaj nuntempe mi aŭdis al Amnestio Internacia diri ion simila.

Ofte en interreto, feministoj diras ke tia feminismo ne estas apogata de la feminisma movado. Tio al mi tute ne gravas multe ĉar estas tiu feminismo, kiu havas la subtenon de la estraro kaj kiu havas voĉon en amaskomunikilojn.

Se oni plendas pri ĉi tio, estas tuta militistaro de sencerbuloj por provi silentigi plendantojn per la insultoj "seksisto" kaj "faŝisto". Estas jutubistinoj kaj tviteristinoj kiuj tute malferme parolas pri kaj por senkiala perforto kontraŭ viroj, kaj neniu en amaskomunikiloj denuncas tion.

KAJ ĈI TIU SITUACIO ESTAS TIEL ĈAR EŬROPA UNIO DONAS MONON AL ĈIA ABSURDA POLITIKO KONTRAŬ SEKSISMO KONTRAŬVIRINA sen gravi ĉu tiuj politikoj estas seksisme kontraŭviraj aŭ eĉ minimume efikaj por io. Feminismo en Eŭropo iĝis negoco kaj eĉ la malmultaj feministoj, kiuj denuncas tion malferme estas atakataj. La rezulto estas ke veraj viktimoj ne havas veran aŭ efikan helpon (kaj ili fine perdos kredeblecon) kaj senkulpulojn iras en maliberejon aŭ laŭ la plej bona kazo, perdas laboran postenon, geamikojn, kredeblecon...

Kutime, tiuj viroj, kiuj apogas ĉi tiajn politikojn, estas tiuj, kiuj skribas facilanimajn tekstojn pri "feminismo ankaŭ helpas virojn" kaj fakte, pluraj el ili en Hispanio jam estis viktimoj de sia propra stulteco kaj de la kontraŭvira feminisma militistaro. Multaj el ili simple klinis kapon kaj malkuraĝe pardonpetis.

Nu, mi tute apogas egalecon, tamen, egaleco ne estas trakti virinojn kvazaŭ sencerbaj senkapablaj infaninoj, kiuj bezonas ĉian helpon por vivi kaj esti protektataj de la nova ĉiopova diablo: La patriarkado. Kaj egaleco tute ne estas kulpi virojn de ĉia malbono, kiun suferas virinoj.

Jen la afero: Se vi volas scii, kia estas branĉo de feminismo serĉu, kion ĝi diras pri patriarkado, se tiu branĉo parolas pri patriarkado en regiono ne araba, tiu feminismo pli ol verŝajne estas kontraŭvira, fanatika kaj monavida.

Nu, mi devas iri serĉi miajn privilegiojn ĉar ili devas esti ie. Tion diras la nuntempe hegemonia femenismo.

Ĝis, Novatago.

Paulinho (Montri la profilon) 2018-decembro-22 16:35:58

El un ligilo: "Sed feminismo plibonigas socion kaj la vivojn de ĉiuj. Certe virinoj pli profitos, sed indas diskuti kiel ankaŭ viroj profitas, principe ĉar viroj tute ne scias. Esence, feminismo temas pri egaleco sen genraj bariloj. Ĉiuj estu liberaj agi iel ajn laŭvole sen timo de genraj stereotipoj. Estas fortaj bariloj kontraŭ virinoj, sed homoj ne scias ke ankaŭ estas bailoj kontraŭ viroj".

Mia opinio: Nur liberuloj povas dialogi kun aliaj liberuloj. Laŭ mi, feminismo estas esence pozitiva movado. Kio mankas al ĝi: eble vastigi sian amplitudon, por atingi malriĉajn virinojn ekskluditajn de la produktema procezo de socioj.

Serveto (Montri la profilon) 2018-decembro-23 08:12:11

novatago:
En amaskomunikiloj senĉese defendas ke denunco de virino kontraŭ viro devas esti blinde kredata kaj nuntempe mi aŭdis al Amnestio Internacia diri ion simila...

Ofte en interreto, feministoj diras ke tia feminismo ne estas apogata de la feminisma movado. Tio al mi tute ne gravas multe ĉar estas tiu feminismo, kiu havas la subtenon de la estraro kaj kiu havas voĉon en amaskomunikilojn...

Se oni plendas pri ĉi tio, estas tuta militistaro de sencerbuloj por provi silentigi plendantojn per la insultoj "seksisto" kaj "faŝisto". Estas jutubistinoj kaj tviteristinoj kiuj tute malferme parolas pri kaj por senkiala perforto kontraŭ viroj, kaj neniu en amaskomunikiloj denuncas tion...

Feminismo en Eŭropo iĝis negoco kaj eĉ la malmultaj feministoj, kiuj denuncas tion malferme estas atakataj. La rezulto estas ke veraj viktimoj ne havas veran aŭ efikan helpon (kaj ili fine perdos kredeblecon) kaj senkulpulojn iras en maliberejon aŭ laŭ la plej bona kazo, perdas laboran postenon, geamikojn, kredeblecon...

Kutime, tiuj viroj, kiuj apogas ĉi tiajn politikojn, estas tiuj, kiuj skribas facilanimajn tekstojn pri "feminismo ankaŭ helpas virojn" kaj fakte, pluraj el ili en Hispanio jam estis viktimoj de sia propra stulteco kaj de la kontraŭvira feminisma militistaro. Multaj el ili simple klinis kapon kaj malkuraĝe pardonpetis...

Nu, mi tute apogas egalecon, tamen, egaleco ne estas trakti virinojn kvazaŭ sencerbaj senkapablaj infaninoj, kiuj bezonas ĉian helpon por vivi kaj esti protektataj de la nova ĉiopova diablo: La patriarkado. Kaj egaleco tute ne estas kulpi virojn de ĉia malbono, kiun suferas virinoj...

Nu, mi devas iri serĉi miajn privilegiojn ĉar ili devas esti ie. Tion diras la nuntempe hegemonia femenismo.... Novatago.
Tio estas bone dirita, Novatago. Ĉi tie en Usono, ni havas similan situacion, ne nur rilate al batalema feminismo, sed inkluzive ĉiuj elementoj de la maldekstremista ideologio. Ili klopoodas ŝovi sian aferliston en nia nazo (kvazaŭ iu ajn meze-inteligentulo sendube akceptus ilian mesaĝon), kaj kiam oni ne tute akordas kun ili (aŭ simple ne ĉiome aprobas sian tutan idearon) tuj ili atakas nin kun akuzoj de "bigoteco" aŭ "faŝismo", ktp., kaj provas hontigi nin publike. Sed tio jam ne funkcias, ĉar la gehomoj komencas ekscii iliajn taktikojn. La respekcto estas ambaŭflanka strato.

horsto (Montri la profilon) 2018-decembro-24 01:13:39

feminismo-ankau-helpas-virojn
Ĉu la pozicio de la prepozio estas ĝusta? ankaŭ helpas signifas plejmulte malhelpas. Aŭ ĉu vi volas diri: feminismo helpas ankaŭ virojn

kaŝperanto (Montri la profilon) 2018-decembro-25 05:00:53

Serveto:
novatago:
...
Nu, mi devas iri serĉi miajn privilegiojn ĉar ili devas esti ie. Tion diras la nuntempe hegemonia femenismo.... Novatago.
Tio estas bone dirita, Novatago. Ĉi tie en Usono, ni havas similan situacion, ne nur rilate al batalema feminismo, sed inkluzive ĉiuj elementoj de la maldekstremista ideologio. Ili klopoodas ŝovi sian aferliston en nia nazo (kvazaŭ iu ajn meze-inteligentulo sendube akceptus ilian mesaĝon), kaj kiam oni ne tute akordas kun ili (aŭ simple ne ĉiome aprobas sian tutan idearon) tuj ili atakas nin kun akuzoj de "bigoteco" aŭ "faŝismo", ktp., kaj provas hontigi nin publike. Sed tio jam ne funkcias, ĉar la gehomoj komencas ekscii iliajn taktikojn. La respekcto estas ambaŭflanka strato.
Estas la duflanka politika sistemo kiu meritas la kulpon por ĉi tiu situacio. La amaskomunikiloj nur apartenas al la ekstremoj, kaj la pli-malpli sendependa/senpartieca plimulto nur povas kapnei. Mi vere senĉese kapneas ekde 2016.

La nura celo por kiu la du flankoj povas kunlabori estas la silentigo de iu ajn konkuro. En usono ni ne plu vidas ambaŭpartiecajn laborojn. Ĉiuj de la leĝprojektoj estas subtenita de nur unu el la du partioj.

Homoj devas pensi pli sendepende, kaj, pli grave, ili devas dubi sin pli ofte. Homoj kiu kredas ke ili scias ĉion estas la plej danĝeraj. Sokrato vere kapneus, se li ankoraŭ vivus.

schnellfenster (Montri la profilon) 2018-decembro-25 06:15:00

Ĉiu kontribuanto en ĉi tiu fadeno estas masklo. Eble ĝi estas tro brua por virinoj estimi la malfacile venkitan saĝecon de viroj. Tamen, daŭru difini feminismon laŭte, knaboj!

Paulinho (Montri la profilon) 2018-decembro-29 17:38:58

Feminismo devus konduki ladiskutojn preter virinaj-viraj rilatoj. La opresiva viro apenaŭ reflektas la enhavojn de opresiva socio. Li suferas, ekzemple, pro socia kaj financa premo kaj malŝarĝas la premon sur la pli malforta poluso. Ne temas pri liberigi la virinon el la viro. Antaŭ temas pri liberigi la homojn el ekonomia ekspluatado

Reen al la supro