Meddelelser: 12
Sprog: Esperanto
StefKo (Vise profilen) 7. dec. 2018 17.17.06
32.3. Mallongigitaj frazoj En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Ĉu vi jam invitis Karlon al via festo?, estas plej efike respondi ekz. Ankoraŭ ne! Estus tre malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankoraŭ ne invitis Karlon al mia festo!
Forlaso de ĉefverbo
Precipe en parola lingvaĵo oni ofte forlasas la ĉefverbon kaj samtempe ankaŭ multajn aliajn frazpartojn. Tiaj mallongigoj eblas, kiam antaŭe diritaj frazoj aŭ la situacio klarigas, kia estus la kompleta frazo:
• – Kiu alvenis? – Karlo! (= Alvenis Karlo!)
(…)
Tradiciaj esprimoj
Ĝentilecaj kaj aliaj tradiciaj esprimoj ofte konsistas el sola frazparto. La kompleta frazo preskaŭ neniam estas uzata. Tiaj esprimoj malpli dependas de la parola situacio, ĉar ilia signifo estas difinita de la tradicio:
(…)
• Kia ĝoja festo! (= Kia ĝoja festo estas hodiaŭ / estis tiam.)
• Ĉu ne? (= Ĉu ne estas tiel?)
--------------------------------
La frazoj sen ĉefverbo (aŭ kun e-participoj anstataŭ verbo) en la pola nomiĝas “ekvivalentoj de frazo”. Alie ol Esperanto, ili estas ofte uzataj.
StefKo (Vise profilen) 7. dec. 2018 17.19.09
Mia rakonto ne por legi per maturaj homoj! Ĝia ĉapitroj malkonvenaj por ili kaj primokotaj pro nekomprenado. Volonte – ili legu. Io prohibita al ili? Ne!
Komenciĝo de la rakonto tia: laŭ la doktoro post tri tagoj probabla malbono. Kompreneble, kaze de neresaniĝo de la reĝo. Ĉiuj ĉagrenitaj. Kia demando de la plej maljuna ministro kun okulvitroj sur nazo? Tia: „Kia okazo kaze de neresaniĝo de la reĝo?”
Fare de la doktoro manko de la klara respondo. En tia ĉi kazo la afero komprenata – baldaŭa morto de la reĝo.
Ĉu vi uzas tiajn mallongigitajn frazojn? Ĉu la teksto estas komprenebla?
Metsis (Vise profilen) 9. dec. 2018 15.41.22
StefKo:Aĥ, mi iam miris, kiel nomiĝas tiujn frazojn. Mi uzis la terminon "mallongigita subfrazo", ĉar tiaj frazoj anstataŭas subfrazojn. Se PMEG uzas la terminon "mallongigita frazo" alisence, do "ekvivalentoj de frazo" (frazoekvivalento?) estas pli bonaj terminoj por tiaj frazoj.
La frazoj sen ĉefverbo (aŭ kun e-participoj anstataŭ verbo) en la pola nomiĝas “ekvivalentoj de frazo”. Alie ol Esperanto, ili estas ofte uzataj.
Ekz.
- Ŝajne oni ĉi tie festis estas frazoekvivalento de Ŝajnas, ke oni ĉi tie festis.
Ekz.
- Tiedän hänen osanneen puolaa : Mi scias, ke ri (iam) posedis la polan.
Altebrilas (Vise profilen) 9. dec. 2018 18.58.44
(mi petas al vi) pardonon!
(fartu bone ) ĝis (la revido)!
Jes (mi aprobas la traktaton kiu diras ke... (sekvas 300 paĝoj))
(Mi petas helpon de la ) Ĉiel' ! Mia edzo (revenas ĝuste kiam mia amanto ĉeestas)!
(mi taksas vin kiel) kretenaĉo!
(ĉu iu kompatemulo povas doni al mi) helpon!
Ĉu vi vere opinias, ke la parolanto reale pensas ĉiujn vortojn, kiujn li forlasas por mallongigi la frazon?
StefKo (Vise profilen) 9. dec. 2018 19.10.55
Jes, "frazekvivalento" estas bona termino, sed oni devas rimarki, ke ili fakte estas la frazoj mallongigitaj (kurtigitaj?).
Kial "subfrazoj"? Se ni kurtigas subfrazon, tiom ni kurtigas la tutan frazon.
Metsis (Vise profilen) 9. dec. 2018 20.46.53
StefKo:@Metsis:Mi ne scias, kiel estas en la pola, sed en la finna la subfrazo mallongiĝas kaj estas kunmetita kun la ĉeffrazo (ne plu havas komon kiel disigilo).
Jes, "frazekvivalento" estas bona termino, sed oni devas rimarki, ke ili fakte estas la frazoj mallongigitaj (kurtigitaj?).
Kial "subfrazoj"? Se ni kurtigas subfrazon, tiom ni kurtigas la tutan frazon.
Ekzemplo pri t.n. referanda frazekivalento, kiu respondas referan ke-subfrazon:
Tiedän, että hän osasi puolaa : Mi scias, ke ri (iam) posedis la polan.
→
Tiedän hänen osanneen puolaa : *Mi scias rin (iam) posedinte la polan.*
StefKo (Vise profilen) 9. dec. 2018 22.17.32
La ekzemploj de tiuj frazoj estas en citita fragmento de la rakonto "Reĝo Maĉjo Unua".
La demandoj metitaj supre (sekva frazekvivalento).
Metsis (Vise profilen) 10. dec. 2018 07.56.44
StefKo:Mi precizigos...Mi pardonpetas, ke mi vojerarigis la diskuton.
La ekzemploj de tiuj frazoj estas en citita fragmento de la rakonto "Reĝo Maĉjo Unua".
La demandoj metitaj supre (sekva frazekvivalento).
Via mallongigo de la rakonto iĝas la rakonton nekomprenebla. Minimume mi devas klopodi eltrovi la subkomprenetajn ĉefverbojn kaj tiel kompletigi la rakonton.
StefKo (Vise profilen) 10. dec. 2018 16.19.05
Metsis:Jen fragmento de la romano “Kamparanoj” de Reymont (Nobelpremioj pri literaturo) kiu enhavas la frazekvivalentojn. La traduko ekzakta.StefKo:Mi precizigos...Mi pardonpetas, ke mi vojerarigis la diskuton.
La ekzemploj de tiuj frazoj estas en citita fragmento de la rakonto "Reĝo Maĉjo Unua".
La demandoj metitaj supre (sekva frazekvivalento).
Via mallongigo de la rakonto iĝas la rakonton nekomprenebla. Minimume mi devas klopodi eltrovi la subkomprenetajn ĉefverbojn kaj tiel kompletigi la rakonton.
(…)
Juĝoj komenciĝis.
Unua daŭris afero de plendo de gardisto kontraŭ iu urbanaĉo pri misordo sur korto.
Kondamnita foreste.
Poste pri bataĵo de knabo pro ĉevalpaŝtado sur trifolio.
Ili akordiĝis – patrino ricevis kvin rublojn, kaj knabo novan pantalonon kaj ĵaketaĉo
Afero pri enplugado.
Formetita pro manko de pruvoj.
Afero pri arbara ŝtelado en pinejo de juĝisto; prezentadis sin administranto – akuzatoj vilaĝanoj el Rokiciny.
Kondamnitoj je monpunoj aŭ arestpunoj po du semajnoj.
(...)
Ĉu ili ankaŭ igas la rakonton nekomprenebla?
Metsis (Vise profilen) 10. dec. 2018 19.23.29