
Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?
貼文者: Tram_Amiko, 2018年12月12日
訊息: 52
語言: Esperanto
Altebrilas (顯示個人資料) 2019年3月19日上午10:14:33
Ĉiuj politikaj partioj deziras profiti la FV movadon. Ĝi ne estas speciale ektrem-dekstra. Lastan sabaton, la tumultoj en la Champs-Elysées estis kaŭzataj de la t,n, Black-Blocks, kiuj estas maldekstraj ekstremistoj, parte eksterlandaj : germanoj, belgoj, ktp. Ankaŭ estas ordinaraj ŝtelistoj, kiuj profitas la okazon por enmiksiĝi en la manifestacion kaj prirabi luksajn butikojn. Oni akuzas la pacemajn manifestantojn pri komplezo, sed se bone trejnitaj kaj ekipitajn policistojn ne povas forpeli ilin, des malpli povas trankvilaj pacemuloj...
Iuj FV deziras fari liston en la EU balotoj, aliaj kontraŭas. Ĉiuj partioj volas havi iliajn voĉojn, eĉ la prezidento, kiun oni akuzis fari balotan propagandon okaze de la debatoj, kiujn ili organizis. Mi mem esperas, ke tiuj eventoj devigas politikistojn pri paroli pri ĝisnun tabuaj temoj, kiel ekonomio, globalizado, novliberalismo, Eŭropo kaj... lingva problemo.
SHARIANO (顯示個人資料) 2019年3月24日下午6:33:13
Altebrilas (顯示個人資料) 2019年3月25日下午11:40:19
Kiam io misfunkcias, pragmatikulo konkludas, ke li eraris kaj elektas alian vojon, dogmemulo aplikas pli vigle sian dogmon.
Eraro estas homa, insisto diabla.
thyrolf (顯示個人資料) 2019年3月26日上午7:01:51
Altebrilas: Eraro estas homa, insisto diabla.Kia bonege frazo ! Insisto, malhelpilo al taŭga kompromiso.
Altebrilas (顯示個人資料) 2019年3月26日上午10:29:08
Errare humanum est, perseverare diabolicum
Tram_Amiko (顯示個人資料) 2019年3月26日下午6:29:29
nigra.cxapelo:Pardonu, sed mi devas ankoraŭ foje rakonti de la televidan reklamon:
Multaj homoj ne plu fidas la novliberalan paradigmon, sed ankoraŭ ne estas klara alternativo. Ĝi estas granda problemo tra la 'okcidentaj' landoj, ne nur en Francio.
La futbal-ludo finiĝas en remizo. Nun la arbitraciisto demandas: Ĉu vi deziras decidon per penalo-pafo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Ĉu vi volas decidon per ludo-plilongigo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Kion vi volas?
La spektantoj respondas: Maoam, Maoam ...!
Jen ligilo al youtube-video: https://www.youtube.com/watch?v=aL5JPSp7arw
Multaj homoj scias verŝajne precize kion ili ne volas. Sed ili ne scias, kion ili volas. "Maoam" estas alia vorto por io, kiu ne ekzistas en futbala ludo. Kaj tio ankaŭ ne ekzistas en politiko.
thyrolf (顯示個人資料) 2019年3月27日上午7:03:51
Altebrilas:Ne mi, sed iu latinlingvano inventis ĝin:Errare humanum est, sed in errare perseverare diabolicum.Erare humanum est, sed perseverare diabolicum

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年3月27日上午10:49:11
Mi ĉiam pravas, ĉar kiam mi malpravas, mi ŝanĝas mian opinion.

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年3月27日上午10:57:47
Tial ni devas instigi la publikon informi pri nia lingvo, kaj niajn samideanojn debati pri tiuj temoj.
Tram_Amiko (顯示個人資料) 2019年4月8日下午9:51:40
Ĉu la aprobo de partioj estas jam finita?
Ĉu la flavaj veŝtoj konkurencos aŭ ne?
En Germanio, 40 partioj estas kandidatoj por la eŭropaj elektoj.
Ĉe la eŭropaj elektoj en 2014 estis nur 25 partioj en Germanio.
Kiom da partioj kuras por la eŭropaj elektoj en Francio?
Kaj kiel okazas en la aliaj landoj de la Eŭropa Unio?