Đi đến phần nội dung

Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?

viết bởi Tram_Amiko, Ngày 12 tháng 12 năm 2018

Tin nhắn: 52

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:01:26 Ngày 11 tháng 4 năm 2019

40 partioj. Pli ol da oficialaj lingvoj en EU (24) aŭ da versoj en la himno (ankaŭ 24)!

ndrbs (Xem thông tin cá nhân) 06:08:32 Ngày 21 tháng 4 năm 2019

Libron en la franca pri tiu temo (kun ebla kaj esperebla eldono en la Esperanta dum la venontaj monatoj) oni publikis hieraŭ . Jen resumeto en la Esperanta:

La popol-iniciata referendumo
Vojaĝo en la koron de la rekta demokratio.

En 2018, post la movado de la Flavaj veŝtuloj, Francio travivis debatojn pri reformadoj de ĝiaj institucioj. Tiuj debatoj centriĝis sur unu aparta aranĝo : la popol-iniciata referendumo (PIR). PIR-subtenantoj – subtenitaj de 80 % de la franca loĝantaro – kaj kontraŭuloj – plejofte el la intelekta kaj estra elito – kontraŭiĝis vigle unu la aliajn pri la funkciado kaj efikoj de tiu aranĝo. Strange, malgraŭ multaj kaj malnovaj esploroj en la tuta mondo pri la PIR-funkciado kaj efikoj sur la politikan vivon kaj la civitanojn, ili malmulte estas diskonigitaj en Francio kaj en multaj aliaj landoj.
Tiu libro celas sintezi la historion, uzadojn kaj efikojn de la popol-iniciata referendumo. Ĝi staras sur studado de la nunaj konoj por disigi kaj alirebligi ilin al la plej granda nombro da uloj.

6456d3a (Xem thông tin cá nhân) 09:21:45 Ngày 21 tháng 4 năm 2019

ado kaj efikoj sur la politikan vivon kaj la civitanojn, ili malmulte estas diskonigitaj en Francio kaj en multaj aliaj landoj.
Tiu libro celas sintezi la historion, uzadojn kaj efikojn de la popol-iniciata referendumo. Ĝi staras sur studado de la nunaj konoj por disigi kaj alirebligi ilin al la plej granda nombro da uloj.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 12:37:29 Ngày 21 tháng 4 năm 2019

Estas signo, de kapitalistoj sur la tersurfaco, kiuj volas fari plejmulte da homoj reveni al sklaveco. Dum mono ne mankas por refari la bruligitan katedralon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:08:07 Ngày 21 tháng 4 năm 2019

Ekaperis ŝerco, pri la katedrala katastrofo, citante la verkojn de Victor Hugo:
La riĉuloj pagis por Notre-Dame de Parizo, nun ili pagu por la Mizeruloj!

Tram_Amiko (Xem thông tin cá nhân) 20:34:01 Ngày 03 tháng 5 năm 2019

Hodiaŭ mi parolis kun virino el Francio de Lyon. Mi parolis kun ĉi tiu virino dum demonstracio de la "friday for future" movado en Hannover. Lernantoj kaj subtenantoj demonstris en Hanovro. La francino multe koleris pri la konduto de la flavaj veŝtoj. Ŝi parolis kun ili en Francio. La flavaj veŝtoj havas neniun intereson pri trafika resalto kaj redukto de klimataj gasoj. Ŝi ankaŭ diras: La flavaj veŝtoj ne volas realajn ŝanĝojn. Demandojn pri klimata ŝanĝo kaj poluado ne interesiĝas la flavaj veŝtoj.
Jen estas ligilo al fotokolekto en germana gazeto: https://www.neuepresse.de/Mehr/Bilder/2019/5/Frida...

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:18:10 Ngày 05 tháng 5 năm 2019

Oni ne devas kontraŭstarigi socian kaj ekologian progresojn. Se oni organizus la socion tiamaniere, ke la homoj povus labori proksime de sia loĝejo, tio helpus solvi ambaŭ problemojn.

Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 14:25:20 Ngày 21 tháng 6 năm 2019

La ekstrema dekstra manipulas la flavaj veŝtoj, kun mensogojn kaj malŝategajn paroladojn. Do ne estas signon de vivanta demokratio !

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 16:20:17 Ngày 21 tháng 6 năm 2019

Zam_franca:La ekstremaj dekstruloj manipulas la flavajn veŝtojn, kun mensogoj-- kaj malŝategaj-- paroladoj--. Do ne estas signo-- de vivanta demokratio !
Plej amike,
Vinisus.

Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 16:31:15 Ngày 22 tháng 6 năm 2019

Vinisus:
Zam_franca:La ekstremaj dekstruloj manipulas la flavajn veŝtojn, kun mensogoj-- kaj malŝategaj-- paroladoj--. Do ne estas signo-- de vivanta demokratio !
Plej amike,
Vinisus.
mi dankas vin

Quay lại