去目錄頁

Eble ni parolu pri nia plej preferata muziko.

Rush2112, 2018年12月20日

讯息: 10

语言: Esperanto

Rush2112 (显示个人资料) 2018年12月20日下午5:47:47

Mi vidas, ke en ĉi tiu forumo la plej popularaj temoj estas aŭ Esperanto, aŭ politikaĉo.
Do, ni parolu nun pri nia plej preferata muziko kaj muzikĝenroj. Ĉu pri Esperanta muziko, aŭ pri alia muziko.
Mia plej preferata muziko estas progresiva roko kaj miaj plaj ŝatataj grupoj estas Rush, Yes, Pink Floyd, VDGG, Supertramp ktp.
Mi ankaŭ ŝatas iun esperantan muzikon. ekz. Kajto, Zhou Mack Mafuila, Oraj Kantoj, Akordo, ktp. Tamen mi pensas, ke plejparte la esperanta muziko estas malbonkvalita, maldiversspeca kaj malprofesia kontraste al la muziko de anglosaksaj landoj, bedaŭrinde.

Paulinho (显示个人资料) 2018年12月30日下午6:58:55

Mi tre ŝatas "Die Schöpfung" de F. J. Haydin kaj "Die Zauberflöte" de Mozart. Mi konas iliajn tekstojn preskaŭ en la koro.

Metsis (显示个人资料) 2019年1月2日上午9:11:10

+1 por ĉiu muziko komponita de Mozarto. La reta radiostacio Radionomy, kiu elsendas la esperantan radiokanalon Muzaiko, elsendas ankaŭ kanalon kun nomo Radio Mozart, kiu elsendas nur Mozart tagnokte.

Rush, vi pravas, ke multe da esperanta muzaiko ne estas altkvalita. Mi pensas, ke kialo estas malgranda merkato kaj tiel manko de mona stimulo.

Paulinho (显示个人资料) 2019年1月5日下午5:16:23

Dankon.

Paulinho (显示个人资料) 2019年1月5日下午5:29:17

Por pluraj kialoj mi volis kaj bezonis lerni plurajn lingvojn. Loĝante en centraj regionoj de giganta Brazilo, mi havis malfacilaĵojn por akiri pedagogian materialon. Sekve mi ĉiam uzuis la tekstojn de muzikoj por lerni la vortojn. Mi vere ŝatas brazilan popularan muzikon. Inter fremdaj muzikoj, mia plej ŝatata estas itala muziko.

呼格吉勒图 (显示个人资料) 2019年1月17日上午9:24:52

Mi tre ŝatas tradiciajn naciajn muzikojn.
Mi ofte aŭskultas gorĝo-kantadon de mongolanoj, kaj japanaj tradiciaj muzikoj, ludataj per 三味線,尺八,筝ktp. tradiciaj instrumentoj.
La tradiciaj naciaj muzikoj kaj kantoj kaj dancoj en ĉinaj minoritatoj, estas tre ĉarmaj.

FirielVnz (显示个人资料) 2019年1月18日上午5:40:54

Mi bezonas iuj Rokaj muzikaj grupoj de Esperanto. Ĉu Iu povas helpi min?

Metsis (显示个人资料) 2019年1月18日上午8:15:55

Kontrolu hardkoro-punko-alternativa-metalo-liston de Vinilkosmo. Mi havas "Jen nia viv-river'" de BaRok-Projekto kaj se vi ŝatas etnometalon, mi povas rekomendi la albumon.

baba79 (显示个人资料) 2019年1月31日下午6:58:17

Miaopinie, kiam anĝeloj muzikas por Dio, ili muzikas je Pink Floyd.
Kaj kiam ili muzikas por si, ili muzikas je Genesis.
Sed kiam ili muzikas por homoj, ili muzikas je Queen!

martinkl (显示个人资料) 2019年2月20日上午9:06:08

Ankaŭ me tre ŝatas Queen kaj Pink Floyd. Muziko bonega! Mi ankaŭ amas Poets of the Fall, grupo de Finlando. Bonegegegega!

回到上端