去目錄頁

Amaspeto al Qwant

baba79, 2018年12月23日

讯息: 7

语言: Esperanto

baba79 (显示个人资料) 2018年12月23日下午1:23:08

Saluton al ĉiuj!
Antaŭ kelkaj monatoj, mi sendis mesaĝon al la skipo de Qwant. Qwant estas eŭropa multlingva reta serĉilo, respektema de la privata vivo de siaj uzantoj. Mi estis demandinta al li, kiam la interfaco de Qwant estos disponebla en esperanto, sed mi neniam ricevis respondon.
Do, tion kion mi proponas al vi, estas fari amaspeton al ili:
- Unue, sendi al ili la saman mesaĝon (en via nacia lingvo), kaj se iam ili respondas jese, kontaktigi ilin al UEA, TEJO, ktp
-Due, disdoni tiun ideon en viaj sociaj retoj.
Plej multnombre, plej efike!
Dankon kaj feliĉajn finjarajn festojn al ĉiuj!

Serveto (显示个人资料) 2018年12月25日上午6:01:14

Saluton, Baba79. Mi ne konas Qwant. Ĉu vi povas almeti ligilon al ĉi tiu retejo? Dankon.

baba79 (显示个人资料) 2018年12月25日下午5:03:14

Jenas ligilo al usona retejo de Qwant:
https://www.qwant.com/?l=en

Malach (显示个人资料) 2018年12月28日上午9:02:23

Saluton, Baba79. Mi estas komencanto en esperanto. Ankaŭ mi utiligas la motoron Qwant. La ideo estas tre bone. Mi volas sendi mesaĝon al la skipo de Qwant. Mi informos vin ilia respondon. Pri sekvi. (pardonu miaj eraroj)

Metsis (显示个人资料) 2018年12月28日下午5:08:52

Ekzistas searx.me, kiu estas en E-o.

Altebrilas (显示个人资料) 2019年1月1日下午4:40:43

Plej bonajn dezirojn por 2019!

Bonan novjaron al la Planedo kaj al ĝiaj enloĝantoj: Pacon, belon, prosperon, solidarecon, toleremon, demokration sed ankaŭ forton, imagon kaj unuecon por realigi ilin

emmamillathompson (显示个人资料) 2019年1月10日上午10:32:08

Saluton

回到上端