Messages: 11
Language: Esperanto
Miland (User's profile) June 14, 2008, 10:37:25 AM
Kial la sabato la 14an de Julio?
Nu, ŝajnis al mi pli bona ol 'Amuza Enigmo 2'..
Al la enigmo!
Supozu ke vi eniris dormoĉambron por ripozo. Vi elŝaltas la lumon, kial la ŝaltilo estas tuj apud la pordo. La lito estas tri metrojn for, kaj havas akraj anguloj, al kiu oni ne volas frapi. Sed vi devas piediri tra la ĉambron por atingi la liton. Kiel vi faras tion sekure?
NORDULINO (User's profile) June 14, 2008, 12:31:25 PM
Miland (User's profile) June 14, 2008, 2:29:57 PM
NORDULINO:Mi ĉiam vestas min per mia kiraso...Mi gratulas vin, povante surporti kirason, malgraŭ havante pli ol 70 jarojn!
Tamen, la plimulto de ni ne estas kavaliroj, do tio ne estas la solvo.
Filu (User's profile) June 14, 2008, 2:54:09 PM
Mi tre ĝojas, ke vi al ni donis kvar jarojn por pripensi kaj respondi tiun demandon... Eĉ ne tro rapidante ni povos trovi la solvon sufiĉe frue!
(Sabatos la 14an de Julio nur en 2012...)
Filu (User's profile) June 14, 2008, 3:08:51 PM
Mi ĉiutage povas atingi la liton senvunda, ĉar...
a) ĉiam estas la sama dormĉambro kaj mi kutimiĝis al ĝi;
b) tri metroj enhavas iom malmulte da informo, kompare al tiu, kiu enmemoreblas percerbe, speciale kiam la memoron oni ne bezonas enteni por pli ol tri aŭ kvar sekundoj;
c) (tiu ĉi punkto estas malhonesta, ĉar nur aplikeblas al kelkaj ĝi): loĝante apud la arkta poluscirklo, elŝalti la lumon eĉ noktmeze ne mallumigos la ĉambron en la 14an de Julio.
Ho nu! ne indas flavigi tiun respondon: mi jam scias, ke ĝi ne enhavas tion, kion vi estas serĉanta.
horsto (User's profile) June 14, 2008, 3:26:01 PM
Miland (User's profile) June 14, 2008, 3:48:30 PM
Miland (User's profile) June 14, 2008, 5:22:44 PM
Filu:loĝante apud la arkta poluscirklo, elŝalti la lumon eĉ noktmeze ne mallumigos la ĉambron en la 14an de Julio. .Ne necesas loĝi apud la arkta poluscirklo por la suno esti ankoraŭ subironta kiam oni dormas.
Laŭ mia juĝo, vi trafis la principon surbaze de solvo, kaj gajnas la verdan stelon. Gratulon!
*
horsto (User's profile) June 14, 2008, 6:19:14 PM
Miland:Vi pravas. Sed kial la lumo estis ŝaltita kiam vi eniris la dormoĉambron?
Ne necesas loĝi apud la arkta poluscirklo por la suno esti ankoraŭ subironta kiam oni dormas.
Filu (User's profile) June 14, 2008, 6:41:48 PM
horsto:Mi estis leginta antaŭ ol dormi, kaj je la noktmezo ĉi tie estas iom krepuske... tio malhelpas legadon senluman (la fenestro rigardas orienten, kaj la suno tiam malrapide vojaĝas ĉe l' horizonto norda).Miland:Vi pravas. Sed kial la lumo estis ŝaltita kiam vi eniris la dormoĉambron?
Ne necesas loĝi apud la arkta poluscirklo por la suno esti ankoraŭ subironta kiam oni dormas.