Tästä sisältöön

Jaroslava kantas la kanton "Pli sola"

Серёга :lta, 31. joulukuuta 2018

Viestejä: 1

Kieli: Esperanto

Серёга (Näytä profiilli) 31. joulukuuta 2018 19.29.37

Jaroslava kantas la kanton "Pli sola"
La vorto "однее" estas simila al la anglaj "be more good", "be beautifuler", "be soler" ridulo.gif
La malgranda knabineto ankoraŭ ne lernis ke laŭ reguloj estas: "более одинокая" ha-ha-ha (ŝerco)


La tre banala fakt':
Ne gravas apud kiu,
Mi solas en abstrakt':
Pli sola mi ol ĉiu,

Pli ol malplenaj trajn',
Irantaj dum nokt' luna,
Ol vorto en malgaj'
Pli sola ol tripunktoj.

Tre multe homoj tie
Kaj bruas homa maro...
Dividi kun neniu
Grandegan mian plagon.

Ne estas ŝipoj cis
Kaj solas mia velo.
Dividi kun neniu
Ja ĝojan plenon.

Pli sola mi ol ci,
Ol grandaj bruaj aŭloj,
Konsciis tion ĉi
Do sola de tiu kaŭzo.

Mi scias ke prava,
Neniu kompreni volas,
Tie estas homamas'
Da soloj unuopaj.

Tre multe homoj tie
Kaj bruas homa maro...
Dividi kun neniu
Grandegan mian plagon.

Ne estas ŝipoj cis
Kaj solas mia velo.
Dividi kun neniu
Ja ĝojan plenon.

La kanto "Cikonio sur tegmento", kantas Jaroslava Degtjarjova kaj Valentina Birjukova

Takaisin ylös